Erzsébet Tuboly's articles
Archives
-
Perceptebla tempopaso
- 25 Aug 2013 - 3 commentsTago post tago Plimultiĝas faldetoj Sur miaj vangoj.
-
Denove vintro
- 14 Mar 2013 - 4 commentsRevenis vintro. Sovaĝe furiozas. Frostas birdetoj. Foras promes' printempa. Froste ploras burĝonoj.
-
Konciza Historio de Hungario
- 27 Feb 2013 - 1 commentMallonga historio de Hungario, verkita de Prof. Endre DUDICH. Jen ligilo al la paĝo de Sro. Dr Molnár Lajos. www.ipernity.com/blog/45435/450573
-
22.januaro - Tago de Hungara Nacia Kulturo
- 22 Jan 2013Hodiaŭ estas la 190-a datreveno de naskiĝo de la hungara nacia himno. La poemon verkis Ferenc KÖLCSEY, 22.januaro 1823. La melodion komponis Ferenc ERKEL en 1844. Ĉi tago de 1989 estas la tago de Hungara Nacia Kulturo.
-
Januara vespero
- 16 Jan 2013Malvarme lumas Kiel frostanta Luno, La strata lampo. Diamantbrilo. Ĉirkaŭ lampo neĝflokoj Dancas kun vento. Diamantpolvo De falitaj neĝflokoj Kovras la vojon.
-
Nokte 08. 12.
- 09 Dec 2012 - 2 commentsKun vip' en mano Rajdante ventodorse Alvenis vintro. Krevis la nuboj. Amaso da neĝflokoj Sur teron falis. Matena frosto. Dika, mola neĝo jam Kovras la kampojn.
-
Aŭtuno - fino (hajkovariantoj)
- 06 Dec 2012Nuboŝafaron Pelas ventopaŝtisto Tra bluaj kampoj. Tra bluaj kampoj Ventopaŝtisto pelas La nubŝafaron. La nuboŝafoj Postlasas la brilantan Bluan kamparon. La nuboŝafoj Terenfalintaj iĝas Lanmola neĝo. Tra la ĉielo Grizajn nuboĉifonojn Pelas ventego. Kolera vento Nuboĉifonojn pelas Tra la ĉielo. El nubĉifonoj Elverŝiĝis abunde Lanmola neĝo.
-
Ŝerco
- 04 Nov 2012 - 3 commentsEn la manĝejo de la universitato sola sidas profesoro ĉe la tablo. Alpaŝas lin studento. - Bonan tagon sinjoro profesoro ! Ĉu mi rajtus sidiĝi al via tablo? - Cignoj ne kutimas manĝi kune kun porkoj - respondas la profesoro. - Pardonu sro. profesoro, tuj mi pluflugas - diras ridetante la studento. La profesoro konsterniĝas, kaj grumblante kolere decidas puni la impertinentan junulon. Li donos al li speciale malfacilegajn taskojn je la sekva ekzameno. Kaj okazis tiel, sed la studento solvis ĉ…
-
Nun mi trovis ĉi videon...
- 29 Jul 2012 - 4 comments....kaj ĉar plaĉas al mi, mi montras ankaŭ al ipernitianoj :-). La melodio estas "Nova Mondo Simfonio" de ĉeha komponisto Antonín Dvorák.
-
Tago de la poezio
- 11 Apr 2012 - 1 commentLa 11-a de aprilo , naskigxtago de elstara hungara poeto Attila JÓZSEF ,en Hungario estas "Tago de la Poezio". Jen poemo de li tradukita de nia esperantista poeto Imre SZABÓ www.ipernity.com/home/32699 (el la volumo "Purakore" ) Senespere Lante, revante Sed oni fine jen alvenas sur marĉa, sabla, trista tero, kontemplas reve, kapon tenas prudente, saĝas sen espero. Sen trompo ankaŭ mi ekstrebas kontempli saĝe kaj leĝere. Arĝenta hakilsvingo ŝvebas sur popla foliar' mister…
-
Mia filmeto-provo
- 23 Feb 2012 - 5 commentsGustav Krklec : Arĝenta ŝoseo I. Mi vin ne konas? Aŭdu, bona kamarado, vespero kiam super la tegmento falos, tra mallum’ la strigo kaj noktu’ ululos, kaj nuboj kiel birdoj en parado super turoj de vilaĝoj kaj urboj cirkulos – eliru en la nokton … iru … Dum marŝado vin ebriigos rozoj sovaĝaj. La dorno floros, lotus-okuloj surakvaj malfermos sin en floro. Eliru … iru … Kovril’ arĝenta dekoros la foran ŝoseon laŭ kiu vin gvidos la koro. II. Vi mem ja sci…
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of Erzsébet Tuboly
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter