VI. EŬROPA IDENTECO
Novaj grupoj konstante naskiĝas kaj malnovaj mortadas. Grandaj organizitaj grupoj kiel ŝtatoj ekestas aŭ pro disfalo de ankoraŭ pl grandaj ŝtatoj aŭ pro unuiĝado de kelkaj malpli grandaj. Tiu dua maniero havas du kaŭzojn. Aŭ pro konkerado de unu el la ŝtatoj (deviga unuiĝo) aŭ pro interkonsentita unuiĝado, kio estas malofta kaj nova fenomeno. Ni travivas ĝuste nun tian fenomenon en Eŭropo. Temas pri interkonsentita integriĝo baze de propravola unuiĝado en novan kvazaŭŝtaton, Eŭropan Union. En plimulto de landoj vivas plimulta popolo laŭ kiu oni kutime elektas la nomon de la ŝtato kaj la ĉefan (plej ofte ankaŭ la nuran) ŝtatan lingvon. En relative maloftaj okazoj de insulaj ŝtatoj vivas ununura popolo sen maplimultoj. Parolante pri Eŭropa Unio, oni devas konstati ke tiu estas aparte heterogena kun tre multaj popoloj kaj preskaŭ ĉiuj landoj en ĝi havas pli aŭ malpli da malplimultoj aŭ konsistas el kelkaj popoloj. Ĉu en tia komunaĵo entute eblas pensi pri komuna eŭropa identeco? Kompreneble jes. Kaj tio estas nenio nova. Similaj ŝtatoj ekzistis certan tempon en la plimulto de eŭropaj historiaj epokoj. Mi mencios nur kelkajn lastajn ekzemplojn. Aŭstrohungario estis unu el tiaj sukcesaj ŝtatoj, kiu sukcesis travivi kelkajn jarcentojn, kaj temis eĉ pri sukcesaj avancaj jarcentoj por ĉiuj ene vivintaj popoloj. Preskaŭ tutan jarcenton ekzistis Sovetunio kaj Jugoslavio (se ni ne konsideras la mallongan interrompon dum la dua mondmilito). Tiuj ŝtatoj klopodis, kaj certagrade ili sukcesis, evoluigi komunan identecon por ŝtatanoj de tiom diversaj popoloj. Mi ne parolos pri la ŝtategoj kiaj Hindio (Bharato) aŭ Ĉinio kiuj same konsistas el granda nombro da popoloj kaj sukcese ekzistas jam dum jarmiloj. Aŭ pri relative nova ŝtato Indonezio, kiu konsistas el 17.000 insuloj kun miloj da popoloj kaj popoletoj... Aparta rakonto rilatas al Afriko. La limojn de tieaj ŝtatoj difinis la ekskoloniaj ŝtatoj artefarite kaj ofte en tiuj ŝtatoj estas nenio komuna al pluraj popoloj kaj popolgrupoj kaj tamen tiuj ŝtatoj ekzistas jam dum jardekoj kaj la registaroj klopodas evoluigi tutŝtatajn identecojn.
Se en iu heterogena ŝtato neniu provas evoluigi komunan identecon, tiu funkcios iom da tempo pro la perforto, kiu ĝin kunmetis. Plej ofte temas pri la perforto plenumata far potenco de la konkeranta popolo kaj pri ordo kiun en tia ŝtato certigas forta armeo kaj policaj unuoj. Alie ĝi rapide mortos. Estas ebla ankaŭ la potenco de ekonomia intereso. Mi konas nur unu tian ŝtaton: Svislandon, kiu ne sukcesis vere evoluigi ĝenerale komunan identecon sed kelkaj popoloj kunekzistas en ĝi dum pluraj jarcentoj sen ŝtata perforto. Sed temas pri iusenca ekonomia perforto, kiu kuntenas kune popolojn kiuj sin reciproke ne amas.
Ekonomia Unio estiĝadas tre laŭŝtupe kaj malrapide. Ankoraŭ ĝi ne estas verasence ŝtato, ankoraŭ ĉiam temas antaŭ ĉio pri komuna merkato kaj iuj elementoj de ŝtateco kaj nun ni troviĝas sur la vojkruciĝo. La granda ekonomia monda krizo efikas tre disige. Komunaĵo kiu ankoraŭ ne fariĝis ŝtato kaj entute ne havas komunan identecon estas en granda danĝero disfali. Ĉu tiu eksperimento post sesdeko da jaroj malsukcesos? Se ĝi tamen sukcesos saviĝi kaj eliri el la krizo kompleta, tio estos por ĝi gravega sperto, kiu postulas laŭeble rapidan starigon de ŝtato kun ĉiuj ŝtataj kvalitoj (mi kredas ke la nura ebla formo estas krei laŭkonstitucian federacian ŝtaton) kaj komenci eduki siajn civitanojn, aparte la junajn, por la komuna identeco.
Ĉi tie tuj aperas plia demando. Se ni evoluigos eŭropan identecon, ĉu ĝi damaĝos al la ekzistantaj naciaj identecoj, kion ne permesas iu ajn el la popoloj? Tiu demando estas senkaŭza, se ni scias, ke ĉiu el ni normale posedas multajn identecojn samtempe kaj ke la nacia identeco estas nur unu el ili. Tio logike signifas ke per aldono de plia identeco ni perdas neniun antaŭan, kiun ni ne deziras perdi. Tiu demando tamen ankoraŭ havas grandan influon rilate la politikan decidadon, ĉar ankoraŭ nuntempe en la lernejoj antaŭ ĉio oni zorgas nur pri nacia eduko elformiĝinta en la periodo de burĝa kapitalisma nacimerkata ideologio, kiam evoluis filozofio de nacia identeco kiel la ununura identeco. La homoj ankoraŭ lernas en lernejoj de Slovenio ke ili estas nur slovenoj, en Koratio ke ili estas nur kroatoj, en Hungario ke ili estas nur hungaroj kaj ĉio alia estas malgrava. Kaj se ni kredas pri tio (kaj la plimulto ankoraŭ kredas, ĉar ja tio estas parto de ilia eduko), ni ege timos ke pro la evoluo de la eŭropa identeco ni damaĝas al la nacia identeco. Sed tio ne veras. Kompreneble sub la kondiĉo ke ni ne komprenu komunan identecon laŭ historia modelo kiam novaj supernaciaj identecoj estis perforte trudataj. Se ni dezirus enkonduki eŭropan identecon kiel la nuran identecon de Eŭropanoj kaj per ĝi efektive detruadi la naciajn identecojn, ni vere provus establi eŭropan imperion, pri kio multaj timas. Sed se ni eliras el la vero, ke EU estiĝadas surbaze de propravola memdecido de ĉiu popolo kaj ke ĝi efektivigas novajn principojn de tolero kaj interkonsentado, tiam ni devas elliri el la supozo ke eblas evoluigi eŭropan identecon je la sama principo; ne kiel ununura identeco sed kiel unu plia identeco, do sur la principo de subsidiareco. Tiel ke novaj supernaciaj (tuteŭropaj) rajtoj eliras el interkonsento sur pli malsupra nivelo, sekve, ke la popoloj de Eŭropa Unio interkonsentu pri tio kiel ili komprenu eŭropan identecon kaj ke poste ili tian eŭropan identecon evoluigu per eduko de novaj generacioj en Eŭropa Unio. Kaj tiu eŭropa identeco devas apogiĝi sur ideologio eliranta el la jam pli-malpli akceptitaj eŭropaj valoroj.
Kiuj estas eŭropaj valoroj, valoroj kiujn jam akceptis ĉiuj ŝtatoj de la mondo aŭ tiuj kiuj estas rezulto de la evoluo de EU sed ne estas karakterizaj por konkretaj unuopaj naciaj valoroj? Asocio por Eŭropa Konscio en Maribor kunkolektis tiujn valorojn kaj mi resumas tion kion ni trovos sur la paĝaro de la Asocio: www.wix.com/dtisljar/europo . Unualoke estas sendube la »paco« kio ja ne estas karakteriza por unuopaj naciaj ŝtatoj, sekvas »homaj rajtoj«, kiujn almenaŭ laŭdeklare akceptis ĉiuj ŝatoj de la mondo, poste sekvas »demokratio« kiel fundamenta formo de strukturigo de la ŝtatoj, kion ankaŭ akceptis ĉiuj ŝtatoj de la mondo, poste ni havas »socialajn rajtojn« kio estas grava valoro kiu en la nuna tempo en evoluintaj landoj perdas gravecon kaj EU devus esti fortikaĵo por defendi tiun valoron, kiu tre gravas por kompreni eŭropan komprenon de humaneco ĝenerale. Sekvas la ĝenerala principo de »solidareco«. En internaciaj rilatoj tio signifas reciprokan helpadon kaj mi opinias ke tio estas unu el la plej gravaj valoroj. Tiam ni havas »subsidiarecon« kiu estas rezulto de la evoluo de EU, nome principo laŭ kiu oni disdividas suverenecon tiel ke parton de suvereneco subaj unuoj post interkonsento inter si transdonas al la supra nivelo, sub la kondiĉoj kiujn difinas la suba nivelo. Do, kiom da suvereneco la naciaj ŝtatoj donos al organoj de Eŭropa Unio dependas de reciproka interkonsento de popoloj, sed ne de decidoj de EU. Plia valoro estas »unueco en diverseco«, kio ja estas slogano de EU kaj signifas, ke ni komprenas la diversecon de Eŭropo kiel valoron kaj ke la eŭropa bunteco kontribuas al ties sukceso. Sekvas »egalaj ŝancoj«, do malebligo de ĉiuj formoj de diskriminacio, kio ankoraŭ estas pli deziro ol realeco. La »daŭropova evoluo« estas same grava valoro, ĉar ĝi ja estas la ununura alternativo por normala estonta evoluo de la mondo. La posta valoro estas »tutviva lernado kaj scienco«. Verŝajne estas klare ke la sukceso de la homaro ĝenerale dependas de la scio, kiun ni havos. La antaŭlasta valoro estas »sekulareco«. En ŝtato kiu estas tiom diferenca kaj kunmetita el tiel diversaj popoloj apartenantaj al diversaj religioj, estus katastrofo ne konsideri la principon de sekulareco, do principon de diseco inter ŝtataj kaj religiaj institucioj. Oni devas lerni pri ĉiuj grandaj religioj kaj iliaj valoroj, evoluigi toleron inter ili sed neniun ni rajtas akcepti kiel ŝtatan kaj kun ŝtato ligitan religion. Kompreneble ankaŭ la nereligiuloj devas esti tiusence egalrajtaj civitanoj. La lasta valoro estas »respondeco pri Eŭropo kaj la mondo«. Ni ne povas havi rajtojn sen havi respondecojn.
Se tiuj valoroj estus elirpunkto por lerneja edukobjekto pri eŭropa konscio, oni povus evoluigi fieron de Eŭropanoj pro EU, ne nur pro nacio al kiu ili apartenas. Sen EU ni ne povas batali por la paco en la mondo, sen EU ni ne povas esti reciproke solidaraj, ni ne povas funkcii kadre de subsidiara politiko, sen EU ni ne povas esti sukcesaj sur la kampo de daŭropova evoluo, sen EU estas ankaŭ malfacile batali kontraŭ streboj de la plej fortaj religiaj institucioj, kiuj postulas eniron en la ĝeneralajn lernejojn kaj certajn antaŭrajtojn. Multajn vivgravajn celojn ni ne povas atingi, se ni ne komprenas ilin kiel eŭropaj valoroj kaj realigante ilin je tuteŭropa komuna nivelo.
Do en ĉiujn EU-lernejojn necesus enkonduki la lernojekton »Eduko por eŭropa konscio« kiu baziĝus je 12 eŭropaj valoroj kaj evoluigus eŭropan konscion, fieron pro tio ke ni estas eŭropanoj kaj emocian ligon al EU.
Tie ĉi estiĝas la lasta grava demando. Kiel ni solvu la lingvan demandon? Mi jam klare diris ke la ĉefa simbolo de iu identeco estas lingvo. Ne temas pri lingvo kiel komunikilo. Por tio oni povas uzi kiun ajn lingvon aŭ kiujn ajn lingvojn (kiel ja nun estas en EU) sed – se ni deziras krei komunan identecon - ni devas havi lingvon, kiu reprezentas simbolismon de tiu nova identeco. Kiam mi parolos tiun lingvon, ĉiu tuj scios ke mi estas Eŭropano kaj per tiu lingvo mi montrados fieron pro mia aparteno al Eŭropa Unio. Kiam temas pri nova granda ŝtato konstruita per perforto (ekz. granda Rusio kiu poste transformiĝis al Sovetio), kutime oni trudas ankaŭ la lingvon de la konkeranto aŭ de la plej forta popolo en tiu grandŝtato kiel ŝtatan lingvon. Kaj tiu fariĝas por la elitoj de la konkeritaj popoloj trudita identeca lingvo de la komuna ŝtato, lingvo de prestiĝo, en tiu kazo la rusa. La samo okazis en eksaj kolonioj en Afriko, Azio, Ameriko kie oni trudis la anglan, francan, hispanan aŭ la potrugalan. Kaj post kiam la koloniiganto foriras (ekz. angloj el Hindujo), tiu lingvo fariĝas liga neŭtrala lingvo kaj lingvo de komuna identeco. Tiel la angla iĝis identeca lingvo de multaj landoj sed kun etaj variaĵoj (la aŭstralia angla, la hinda angla, la niĝeria,,,) sed tamen sufiĉaj diferencigiloj fonetikaj kaj leksikaj por ke laŭ tiu lingvo oni tuj rekonu hindon, aŭstralianon aŭ niĝerianon. La samo okazis kun multaj variaĵoj de la hispana en Sudameriko ktp. Kion tio signifas? Komuna identeca lingvo en ŝtatoj kun miksita loĝantaro povas esti nur neŭtrala lingvo (kiu denaske ne apartenas al iu ajn el la loĝantoj de tiu lando), kaj se por tio oni transprenis lingvon de eksa koloniiganto, ili devas ĝin almenaŭ iom ŝanĝeti, ke laŭ tio ili diferenciĝos de ŝtatanoj de aliaj ŝtatoj. Kion ni faru en EU? La angla jam venkis kiel komunika lingvo. Ĉu ĝi iĝu ankaŭ identeca lingvo de EU, lingvo kiun ĉiu eŭropano sentus kiel sian krom la propra nacia lingvo? Bedaŭrinde tio ne eblas. La angla en Eŭropo jam estas identeca lingvo de britoj kaj irlandanoj, do, ĝi ne estas neŭtrala en Eŭropo. Tiu anglaĵo kiun ni uzas en la scienco kaj en ĝenerala internacia komunikado ne estas la brita, sed usona, do ĝi estas identeca lingvo de usonanoj. Kaj krome en Eŭropo ekzistas plia kondiĉo. Eŭropo kreskas baze de interkonsento, propra decido de ĉiu popolo kaj de subsidiaro. Ĉu ni trudu al ĝi la usonan lingvon pro tio ĉar temas pri lingvo kiun usonanoj per ekonomia perforto trudis al elitoj de preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo? EU devus tiun demandon solvi je neŭtrala kaj interkonsentita maniero. Por tio estas eblaj tri manieroj: elekti iun vivan lingvon, kiu en Eŭropo estas neŭtrala (ni diru la araban). Tion oni verŝajne ne povas fari ĉar en Eŭropo ni neniam havis komunan koloniiganton. Alia maniero estas elekti mortan lingvon sur kiu apogiĝas la eŭropa kulturo kaj historio kiel la latinan aŭ malnovgrekan. Tio estas ebla solvo. Ĝin elektis ekzemple israelanoj kiam ili fondis sian novan ŝtaton. La hebrea antaŭ la ekesto de Israelo estis morta lingvo kaj nuntempe ĝi tre vigle evoluas. Sed tiurilate ekzistas du problemoj: kiun el la du kandidatoj elekti kaj kial lerni sufiĉe malfacilan lingvon se jam la plimulto de la elito uzas relative simplan anglan lingvon? Sed ekzistas ankaŭ la tria eblo. Elekti neŭtralan kaj plane nove konceptitan lingvon baze de eŭropa historio, do baze de la latina kaj malnovgreka sed kiu estas simpla por lernado. Kiel jam plurfoje dirite, necesas liberiĝi de la naciisma, burĝfilozofia antaŭjuĝo ke la naciaj lingvoj estas naturaj kaj ke plane produktitaj lingvoj estas artefaritaj. Ĉiuj normlingvoj estas artefaritaj kreaĵoj, kiujn normigis certaj homoj. Tian solvon elektis indonezianoj por sia ŝtato kaj nuntempe tio estas la plej forta lingvo de muzulmanoj kun 300 milionoj da parolantoj. Plane artefarite normigita lingvo. Ekzistas plurdeko da ĉefe insulaj landoj aparte an la Atlantika kaj Pacifika oceanoj, kiuj havas ŝtatlingvon kiu komence estis piĝino (artefaria simpligita mikslingvo, kiun kreis komercistoj). Kaj en Eŭropo ni jam havas tian lingvon kiu ekestis antaŭ 125 jaroj kaj dum tiu tempo elprovis sin sur ĉiuj kampoj de scienco, kulturo, teknologio kaj ĉiutaga vivo. Temas pri Esperanto. Guglo ĝin jam akceptis kiel unu el 64 plej gravaj lingvoj en la mondo kaj havas ankaŭ por ĝi sian tradukmaŝinon, en la vikipedio en Esperanto jam estas 200 mil artikoloj kio metas ĝin inter 40 plej fortaj lingvoj de vikipedio. Oni taksas ke ĝin certagrade uzas ĉirkaŭ du milionoj da homoj, plej multe en Eŭropo. Kaj ĝi apartenas al neniu popolo ĉar nun tio estas lingvo de volontuloj, kiuj ĝin lernis pro la propra deziro. Tial ĝi estas internacie neŭtrala. Pro sia strukturo oni povas ĝin tre rapide ellerni. Tio sendube estus la plej bona solvo, se ni ne havus tre potencan malamikon de tiu solvo. Tio estas anglousona koalicio kiu plu agas por disvastigi sian solvon kune kun elitoj de multegaj landoj por ankaŭ lingve regi en la mondo.
Por kompreni kio okazas mi montros per la ekzemplo de la irlanda lingvo. La irlanda lingvo estas la plej malnova literatura lingvo en Eŭropo (se ni ne konsideras grandajn lingvojn de malnovaj imperioj nun ne plu ekzistantaj). La unuan dokumenton en la irlanda ni havas jam en la 6-a jarcento, 100 jarojn antaŭ unua dokumento en la angla. Tiu lingvo normale evoluis ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Britoj konkeris la irlandan insulon en la 12-a jarcento sed ĝis la 18-a jarcento tio ne influis al la uzo de la irlanda. En la 18-a jarcento oni enkondukis devigan edukon en lernejoj. En la lernejoj oni uzis ankaŭ la irlandan sed la enhavo de la edukado celis ekskluzive evoluigon de la brita identeco. Oni lernis nur pri la brita historio, pri la graveco de la granda brita imperio, ĉion pri britaj reĝoj, brita literaturo, kulturo… Tia lerneja sistemo ne detruis la irlandan lingvon, kaj ĝi ankaŭ ne estis malpermesita, sed ili tre sukcese detruis la irlandan identecon ĉe la irlanda elito kiu lernis en tiuj lernejoj. Kaj tiam la definitivan finon aranĝis la naturo. Inter la jaroj 1845 kaj 1849 iu insekto detruis la kompletan terpomon sematan de kiu la popolo vivis. Tial pro malsato mortis pli ol miliono da irlandanoj kaj plia miliono elmigris. Kiu travivis ĉi tiun periodon de malsato? Tiuj kiuj estis en la servo de la brita ŝtato, tiuj havis pli da mono kaj parolis la anglan. Mortis nur simplaj irlandanoj en la vilaĝoj parolintaj ekskluzive la irlandan. Pro tio la irlandanoj mem komencis kredi ke eĉ Dio estas anglo kaj ke paroli la irlandan signifas decidiĝi por malbona estonto. La irlandaj gepatroj decidis malpermesi paroli la irlandan al siaj infanoj kaj batis ilin pro tio. En la postaj tridek jaroj estis la tempo de silento. Fine de la 19-a jarcento neniu krom eta kvanto da foraj vilaĝanoj sciis la irlandan lingvon. Kiam en 1922 estiĝis sendependa Irlanda ŝtato, oni tuj enkondukis devigan lernadon de la irlanda lingvo dum 12 jaroj. Kiaj estas la rezultoj? Nuntempe mapli ol 30% de la irlandanoj komprenas la irlandan, 15% ĝin kapablas certagrade paroli kaj nur 2% uzas ĝin en la familia vivo ĉiutage. Konkludo: La angloj ne malpermesis la irlandan lingvon kaj ne perforte detruis la lingvon. Tion faris la irlandanoj mem, sed nur post tio, kiam ilia elito en la lernejoj pro eduko por la brita konscio perdis la propran irlandan identecon kaj iĝis konvinkita ke la lingvo de prestiĝo estas la angla.

Kaj la sama afero okazas al ni ĉiuj nuntempe. La anglousona potenco antaŭ ĉio pere de tre evoluinta propagando, filmoj, modernaj medioj kaj edukado sukcesis en la plimulto de eŭropaj popoloj, esence ĉe iliaj elitoj atingi la perdon de la nacia identeco. La usona percepto de la mondo, pensmaniero, usonaj idealoj, ekonomia sistemo, mono kaj profito kiel superaj usonaj dioj fariĝis idealoj de eŭropaj elitoj. „Ni ne plu bezonas tiujn etajn vilaĝanajn lingvojn“. Ĉiam pli da postuloj ekzistas ke en neanglaj universitatoj oni forigu prelegojn en naciaj lingvoj kaj enkonduku prelegojn nur en la angla (iom da tiaj provoj jam estis en Italio kaj pluraj aliaj landoj). Usonanoj ne atakis kaj ne per armiloj forigis niajn lingvojn, sed per modernaj informrimedoj ili sukcesis detrui naciajn identecojn ĉe elitoj kaj nun restas nur la lasta paŝo por fine perdi la naciajn lingvojn. Mi ne diros ke ĉe ni estos same kiel ĉe irlandanoj, sed per la enkonduko de la angla en ĉiujn instituciojn kaj lernejojn kreskos la konvinko ĉe la popolo ke nur la angla portas prestiĝon kaj belan estonton. Pro tio la naciaj lingvoj restos duarangaj, ĉar ili ne plu estos uzataj en universitatoj, en la scienco kaj malrapide ili malaperos ankaŭ el mezaj lernejoj kaj ŝtataj servoj.
Se ni ne tre baldaŭ komencos konsciiĝi ke rilate la perdon de la naciaj identecoj en Eŭropo ni jam estas en antaŭinfarkta stato kaj se ni ne decidos enkonduki edukadon por eŭropa identeco kaj eŭropan lingvon kiu ekzistos paralele kun la naciaj lingvoj kaj tiel certigos egalrajtecon por ĉiuj naciaj lingvoj en eŭropaj institucioj, ni baldaŭ havos la staton kian nun havas la irlanda popolo.

VII RESUMO
1. Homo estas socia estaĵo (socio estas minimume 2 personoj, se ili evoluigas reciprokan konfidon kaj komunan kredon)
2. Homo kontentigas sian sociemon en multaj socioj samtempe (grupoj), kiel familioj, amikaj rondoj, societoj, lokaj komunumoj, vilaĝo aŭ urbo, regiono, popolo, religio ktp.
Ĉiu el la grupoj evoluigas socian (grupan) identecon (komunajn celojn, elementojn de samtipa konduto, komunajn ceremoniojn, folklorajhojn kaj kulturon, elektas sian gvidantaron…)

3. Unuopulo en sia vivo aliĝas al novaj kaj forlasas malnovajn grupojn (familion, en kiu oni naskiĝis oni forlasas kaj fondas la propran au plurajn proprajn, el unu urbo oni translokigĝas al alia kaj oni shanĝas sian lokan apartenon, au eĉ la religion au patrujon – foje pro transloĝiĝo, foje pro tio, ke oni forprenas ĝin de ni (ekzemple post militoj…)
4. Identecojn de forlasitaj grupoj oni ne perdas (post fondo de la propra familio oni ne chesas esti membro en sia naskiĝfamilio, post forlaso de la patrujo kaj iompostioma akcepto de la nova oni ne forgesas la malnovan…) kvankam la grado de la aparteno iome malfortiĝas.
5. El tio sekvas, ke estas normale al la jam ekzistantaj identecoj aldoni novajn, kia ekzemple estas la eŭropa identeco. Kun la alpreno de nova identeco oni ne forviŝas la malnovajn (ekz. popolan, regionan, religian ktp)
6. La ĉefa signo de identeco estas lingvo (se ni akceptas, ke ĉiu varianto de lingvo au dialekto estas aparta lingva sistemo). Ekz. publikloke ni parola sla lernitan nacian lingvon, en sia vilaĝo ni parolas regionan aŭ lokan dialekton, en strata bando ni parolas bandan slangon, en familio ni parolas familian varianton de la loka dialekto, kun etaj infanoj ni parolas varianton de infana lingvo, kun handikapita infano ni parolas adaptitan lingvon, kiun ĝi kapablas kompreni ktp)
7. Lingvo havas du samgravajn bazajn funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Kiam tiuj du funkcioj konfliktas inter si, pli gravas la identeca funkcio (ofte ni intence parolas sian minoritatan lingvon, kvankam ni scias, ke oni ne komprenas nin, ĉar tiam la celo ne estas komuniki sed montri sian apartenon)
8. Nova identeco nepre necesigas la ekziston de nova identeca lingvo, kiu estas diferenca de ĉiuj aliaj, ĉar ĝi devas esti neŭtrala. Tiu lingvo signas la novan apartenon (eŭropan). Tiun lingvon devas akcepti apartenatoj de la nova komunumo emocie (ne nur racie) kiel sian, ili devas havi emocian rilaton al ĝi. Kaj tio estas ebla nur, se por ĉiuj apartenantoj de la nova komunumo ĝi estas la sama, sed diferenca de ĉiuj aliaj komunumoj. Koncerne la eŭropan lingvon, la angla ne povas fariĝi identeca lingvo, kvankam ĝi jam servas kiel komunika lingvo kaj ĝi ne povas kontribui al la evoluigo de eŭropa identeco, ĉar la eŭropa identeclingvo devas esti neŭtrala rilate al ĉiuj membroj (la angloj kaj irlandanoj ne rajtas esti privilegiitaj) kaj ĝi devas nepre diferenciĝi de identeclingvo de USONO, ke Eŭropanoj estu fieraj pri siaj valoroj, kaj ke sian fieron rilate la apartenon ili montru parolante sian kaj ne amerikan lingvon. Kompreneble, ke la identeca lingvo transprenos ankaŭ la rolon de la komunika.
9. Neŭtralan lingvon oni povas akiri je tri manieroj:
a) elektante nacian lingvon, kiu apartenas al neniu el la popoloj, kiuj aliĝas al la nova komunaĵo, ekz. la araban. Tian solvon oni elektis en ekskoloniaj landoj, kiel la angla en Bharato (Hindujo) aŭ Niĝerio, la franca en iuj afrikaj landoj ktp.
b) elektante iun el la mortaj lingvoj, kiujn oni povas revivigi, sur kies bazo elkreskis historie eŭropa kulturo, kiaj estas la latina aŭ la malnovgreka. Tian solvon elektis israelanoj, kiam la mortan hebrean ili renovigis kaj »revivigis«.
c) Elektante iun el la novlatinidaj lingvoj, kiujn iniciatis lingvistoj aŭ iuj movadoj kiel Esperanto, (kiu evoluigis dum sia pli ol 120-jara historio apartan kulturon kaj lingvan trezoron). Tian solvon oni elektis en Indonezio kaj en kelkaj aliaj polineziaj landoj (Bahasa indonesia estas lingvo, kiun baze de java lingvo ellaboris lingvistoj reguligante plane la gramatikon meze de 1950-aj jaroj kaj tiun lingvon nun uzas 300 milionoj da homoj).
Sovetunio kaj Jugoslavio ne konsciis pri la identeca rolo de lingvo, kaj ili klopodis evoluigi sovetan respektive jugoslavan identecon uzante la lingvon de la plej granda popolo, kiu ja servis kiel komunika lingvo, sed ne povis esti akceptita kiel lingvo de komuna identeco, ĉar ĝi ne estis neŭtrala. Tial ili ne sukcesis evoluigi komunan novan identecon. En kriza tempo tio estis sortoporta kaj esence influis al la disfalo de tiuj plurpopolaj ŝtatoj.
Sen solvo de tiu problemo Eŭropa Unio disfalos okaze de la unua pli grandskala ekonomia aŭ politika krizo.