Se oni demandus min el la religia vidpunkto kio mi estas, mi respondus :agnostikulo kaj ateisto kaj kredanto. Ateisto en tiu senco ke mi negas la ekziston de iu ajn institucireligia ideo pri Dio kiel iu homsimila estaĵo kiu zorgas pri ni kaj decidas nin puni au premii, sed agnostikolo, ĉar mi konjektas per la manifestadoj de mia spirita vivo ke ja ekzistas aliaj dimensioj krom tiuj klare pruveblaj, sed ankaŭ kredanto ĉar mi ja vivas laŭ moralaj principoj kiujn difinis miaj kredoj. Sekve mi distingas tri aferojn:
Scion, ĉion kion ni povas pruvi kaj sekve kun certeco difini, kiu estas kontraŭpunkto de kredo. Kion ni scias pri tio ni ne bezonas kredi kaj kion ni ne scias pri tio ni devas kredi. Mi kredas ke mia elektita vojo estas bona (mi ne povas scii tion), mi kredas ke ekzistas vivosenco (sed mi ankaŭ tion ne povas scii) ktp. Sed la kredo ofte baziĝas je neniu fakto. Ekz. mi perdiĝis kaj devas elekti inter du vojoj. Neniu signo diras al mi kiu vojo estas pli ĝusta. Do mi elektas hazarde bazante mian decidon je kredo ke mia intuicio pravas. Do, kredoj kutime estas hazardaĵoj bazitaj je superstiĉoj kiujn ni akiras de niaj praŭloj sen kritike prijuĝi ilin.
Sed alia afero estas konjektoj. Ni ĉiuj povas tute klare konjekti baze de ekzistanta spirita vivo pri dimensioj kiujn ni ne povas reale percepti per nia racio sed kiuj evidente ekzistas. Ni ja havas niajn pensojn kaj baze de tiuj pensoj kreajn potencialojn, ni ja havas sonĝojn kaj revojn, ni pli-malpi ofte travivas spiritajn orgasmojn kadre de iu konsciiĝo aŭ ekkompreno kaj tio donas al ni realan konjekton ke ne nur materia vivo kaj mondo difinas nin.
Konjektoj ne rilatas al hazarda kredo, sed al travivita interna vivo.
Tamen, esence la granda plimulto de niaj reagoj kaj decidoj baziĝas nek je scio nek je konjektoj sed je kredoj. En nia ĉirkaŭaĵo daŭre estas tiom da enigmoj kaj neklaraĵoj ke ni devas agi aŭ reagi baze se simpla supozo aŭ kredo ke tio kion ni faros estas ĝusta. Tiusence helpas nin artefaritaj sociaj reguloj kiuj difinas nian konduton ne baza de racia logiko, sed baze de per eduko akceptitaj kondutkutimoj kaj moralaj reguloj. Tiusence la religioj havas tiun sencon – doni al homoj pli da certeco en sia vivkonduto en amaso de ĉiutagaj dilemoj. Sed la samon donas al ni iu ajn socia eduko kiu konstruas en ni moralan personecon.
Sekve ankaŭ mi estas kredanto ĉar mi kondutas laŭ la moralprincipoj de mia senpera ĉirkaŭaĵo ne pensante ĉu tiu konduto estas racie logika, simple ĉar mi kredas ke tiel estas bone por la ĉikaŭaĵo kaj por mi.
Kaj mia moralo estas konsekvenco de ĉiuj edukoj kiujn mi akceptis sincere kaj internigis kiel valorojn kiuj ne devus esti perfidataj: la bazon starigas la gepatroj kiuj edukas laŭ la principoj de la antaŭuloj kaj ĉirkaŭa valida regularo de la sociaj potencoj (politikaj kaj religiaj), al tio aldoniĝas posta lerneja eduko kiu dependas de politikaj starpunktoj de la ŝtata ideologio kaj fine la diversaj filozofioj kaj ideologioj kiujn ni renkontas en literaturo kaj inter homgrupoj al kiuj ni hazarde aliĝas. El tio sekvas ke la moralsistemo en ĉiu homo estas grandparte identa kun la plimulto de la loĝĉirkaŭo sed samtempe ĉies moralsistemo estas diferenca. Neniu havas la saman. Ekz. la mia estas miksaĵo inter katolika moralo, kiun en min enkonstruis miaj gepatroj, komunisma ideologio pri samvaloreco de ĉiuj kiun mi akiris en komunisma ŝtato, aro da filozofiaĵoj kiujn mi akiris per legata literaturo, influo de kelkaj gravaj pensuloj kiel Zamenhof kaj Ghandi, esperantistoj kaj ilia ideologio, eŭropaj valorsistemoj k.a. Kaj identan influon al kreo de la propra moralo havis neniu alia - nur mi.
Alia paradokso estas en la jeno: Malgraŭ la nepreco kredi kaj baze de kredoj funkcii ni samtempe ĉiam iom dubas. Por absoluta kredo estas kapablaj nur tre junaj homoj sub ekstrema daŭra cerbolavado de iu ideologio (ĉu religia aŭ politika) kaj ili nome de sia absoluta kredo sen minimuma dubo kondukas al absurda konduto (homoj kiuj pretas murdi nome de iu ideologio kaj eĉ mem perei nome de promesita paradizo). Feliĉe grandega plimulto de normalaj homoj, ofte sinceraj religiinstituciaj kredantoj tamen konservas iom da dubo kaj reagas baze de sia racio kaj ne baze de dogma kredo. Se ĉiuj religiaj kredantoj sen dubo akceptus ĉiujn postulojn de sia eklezio, neniu klopodus longe batali por la propra vivo kaj longa ekzisto. Se niaj faroj karesas la sentumojn de Dio, kial ni ne mortigu la nekredantan "diablon" kaj meritu tuj la paradizon, kial ni suferu dolorojn de malsanoj, se estas pli bone tuj morti kaj iri al eterna beato? Evidente tiun gradon de kredo posedas preskaŭ neniu.
Konklude ni ĉiuj estas kaj raciuloj kaj kredantoj kaj agnoskuloj kaj la tumultaj sociaj leĝoj kaj individuaj bezonoj puŝas nin tra situacioj en kiuj foje superas unu aŭ dua aŭ tria faktoro decidanta pri nia reago. Ĉu tiu reago estos morale bona aŭ malbona dependas de la reganta socia ĉiraŭaĵo kiu pri tio verdiktos arbitre.
Estas plia grava faktoro en tiu logiko, ke ni estas kaj unu kaj dua kaj tria. Jes, sed ne samtempe. Konvinkita kredanto estas ateisto kiam li sakras Dion pro problemo racia, agnoskulo kiam li dubas pri la ĝusteco de iu pastra aserto. Pastroj kiuj benas kanonojn estas en tiu momemnto ateistoj ĉar ili preferas politikan materian intereson kaj ne la pekmalpermeson: Ne mortigu. Ĉiu el ni daŭre transiras de stato al stato depende de cirkonstancoj kiuj nin devigas esti tia aŭ alia. CIrkonstanco en kiu mi neniel povas scii la solvon de iu problemo devigas min kredi pri iu elektita solvo, cirkonstanco kiam mia racio diras ke la scio ne solvas la problemon (oni dubas pri la scio) devigas min esti agnostika kaj kiam ĉio estas klara kaj mi scias kiel oni solvu ion, mi ne bezonas Dion ke li helpu. Mi ne preĝas sed fidas al mi mem, do mi estas ateisto.