I. ENKONDUKO
Sociaj sciencoj nuntempe konas du specojn de identecoj: individuan kaj grupan. Identeco estas konstanta identiga signaro, laŭ kiu estas eble rekoni individuon aŭ grupon.
Mi opinias ke la individua identeco ne ekzistas, krom se ni egaligas ĝin kun la filozofi-religia nocio de animo. Ĉio alia en individuo konstante ŝanĝiĝas kaj nenio restas ĉiam la sama (identa). Iuj, ĉefe la viroj, havas la tutan vivon la saman familian kaj personan nomon, sed ankaŭ tio ne estas elemento de persona identeco, ĉar sendube estas pluraj homoj kun la sama familia nomo kaj antaŭnomo.
Do en tiu ĉi verko mi parolos nur pri la grupidenteco; pri faktoroj laŭ kiuj oni povas rekoni personojn laŭ ilia grupaparteno, signoj laŭ kiuj oni povas scii al kiu grupo li/ŝi apartenas.
La homo estas laŭ sia naturo kaj genstrukturo socia estaĵo, kio signifas ke li ne povas vivi sen kunesto kun aliaj vivestaĵoj. Ne estas nepre ke tiuj estaĵoj estu homoj. Povas esti bestoj aŭ eĉ virtualaj estaĵoj (aktivaj en sociaj retoj aŭ pasivaj kiel homoj parolantaj al ni el radio, televido, el gazataro, kiuj ion mesaĝas al ni sed ne respondas al niaj demandoj).
Ĉio alia, al kiu grupo aŭ grupoj unuopulo apartenos kaj ĉu tiu aparteno estos fortega aŭ nur surfaca dependas de la socia ĉirkaŭaĵo.
Tuj post la naskiĝo la infano iĝas membro de grupo en kiu enestas ĝi kaj la patrino. Se la patrino mortas dum la nasko, ĝi iĝos membro de grupo en kiu enestos ĝi kun persono kiu transprenos ĝin kaj zorgos pri ĝi, aŭ ĝi mortos.
En la daŭro de la vivo la nombro de grupoj al kiuj la infano ekapartenas konstante kreskas. Kiam la infano komencas konscii pri sia socia ĉirkaŭaĵo, ĝi iĝas membro de grupo kun sia frato aŭ fratino, kun kiuj li ludas, pli poste ĝi ekkonscias pri sia patro, pri la familio, sekvas grupoj kun geamikoj el najbareco aŭ parencaro aŭ el infanĝardeno. La nombro de grupoj el po du personoj al kiuj oni apartenas (mi kaj amiko, mi kaj frato, mi kaj fratino, mi kaj patrino, mi kaj onklo, mi kaj avo...) konstante pligrandiĝadas. La samo okazas pri pli grandaj grupoj (tripersonaj ekz. Mi kaj mia frato kaj fratino, mi kaj miaj gepatroj, mi kaj miaj du plej bonaj amikoj... kvarpersonaj, kvin... kaj plurpersonaj). Ju pli ni pliaĝiĝas, la nombro de tiuj grupoj des pli kreskas kaj ni ne plu konscias pri ili. Ĉi tien apartenas ankaŭ grupoj kiel: mi kaj mia hundo, mi kaj mia kato, mi kaj mia papago aŭ mi kaj komentisto en la televido, al kiu mi kredas, mi kaj geamikoj en socia virtuala reto (iuj kiujn mi persone konas sed mi neniam vidis ilin)...
Aparteni al iu grupo ne estas la samo kiel iun koni. Ofte vi povas vidi malproksiman najbaron, kiun vi salutas, sed vi havas neniujn aliajn kontaktojn kun li. Li estas via konato sed inter vi troviĝas neniu emocia ligo. Kun tiu persono vi ne havas socian rilaton kaj kun li/ŝi vi ne formas grupon.
Grupo ekzistas tiam kiam ekzistas sento de aparteno en ĉiu el la membroj, kiun ni povas priskribi kiel preteco de individuo pri senkondiĉa sinofero por alia persono en la grupo aŭ por la tuta grupo. La preteco pri sinofero havas diversajn gradojn de forteco: de tre malforta (esti preta doni iom da sia tempo por aliulo aŭ aliuloj) ĝis fortega kiam oni pretas por alia persono en la grupo aŭ por la grupo mem fordoni la propran vivon. La homo kiel socia estaĵo do apartenas al sennombraj grupoj, sed lia aparteno havas diversajn gradojn de aparteno je kio influas diversaj faktoroj:
Ni distingas du specojn da grupoj al kiuj la individuo apartenas:
1. Malgrandaj grupoj en kiuj ni persone konas ĉiujn membrojn, kie la apartensento evoluas baze de konfido. Dum la vivo la infano evoluigas konfidon al siaj gepatroj, ĉar ili sinoferas por ĝi kaj ebligas al ĝi vivi. Ĝi evoluigas konfidon al siaj gefratoj kaj geamikoj ĉar ili instruas ĝin pri la reguloj kiel konduti en la socio kaj eĉ se ili punas ĝin, la infano akceptas tion kiel utilaĵon por la posta vivo (se ĝi sentas ke la punado estas konsekvenca).
Se la kondiĉoj en tia grupo ŝanĝiĝas (ekz. la patro iĝas alkoholulo aŭ senkaŭze batas la patrinon kaj la infanon), la konfido kaj la kvalito de la grupo malboniĝos. Se oni ne plu povas fidi al la propra patro, oni ne plu estas preta sendondiĉe sinoferi por li kaj la apartensento malaperas.
Tio validas ankaŭ por grupoj kun bestoj (ekz. mi kaj mia hundo). Kiam iu hundo vagadas malsata surstrate kaj vi ofertas al ĝi nutraĵon (senkondiĉa helpo), tiu hundo unue estos tre nefidanta, sed la malsato superos la malfidemon kaj ĝi rapide prenos la manĝon kaj forkuros. Kiam vi ripetos tion kelkfoje, la konfido kreskos kaj la hundo kun ĝojo venados al vi kaj fine plene fidos al vi. Nun ankaŭ la hundo klopodos fari ion por vi. Ĝi bojos al nekonatoj kaj tiel montros, ke ĝi estas via kaj ke ĝi volas vin ŝirmi.
Por tiu speco de aparteno kiu ekestas baze de evoluanta konfido ne estas necesaj vortoj kaj la homa lingva komunikado.
2. Alia speco de aparteno estas aparteno al pli grandaj grupoj en kiuj oni ne konas persone ĉiujn membrojn. Tia apartensento evoluas per la helpo de edukado por kio estas necesa persvadado far homoj per lingvo. Tiu formo estas karakteriza nur por homoj. Ĝi evoluas per edukado pri valoroj, kiujn iu grupo opinias gravaj kaj baze de kiuj funkcias socia ordo en la koncerna grupo. Aparteni al sia urbo (vilaĝo), sia regiono, popolo, religio, filozofia skolo, politika opcio, signifas ke unuopulo akceptis ideologion de tiu grupo per edukado. Ideologio estas aro da ideoj kiuj prezentas sociajn valorojn provantaj respondi al la demando: kial mi vivas? Se mi akceptas la edukajn valorojn de kristana ideologio (valorojn kaj ideojn kiuj tiujn valorojn klarigas), mi konfidos al aliaj kristanoj, kiuj akceptis la saman ideologion kaj klarigojn pri tio kial ni vivas kaj mi estos preta multon oferi por homoj kun la sama ideologio (kun la samaj konvinkoj, kun la sama kredo) kaj samtempe mi ne konfidos al tiuj kiuj ne estas sammaniere edukitaj. Se en lernejo kaj per publikaj medioj oni sukcesas konvinki min ke la valoroj de mia popolo estas tre gravaj kaj ke ili plej konvnke klarigas pro kio oni vivu, mi estos profunde konvinkita apartenanto de la koncerna popolo. Mi komplete fidos al miaj gvidantoj kaj pretos pro ilia postulo eventuale oferi eĉ la propran vivon por mia popolo. Al sia popolo ni povas aparteni per diversaj intensecoj. Iu kiu antaŭ nelonge venis al la lando el alia lando ja akceptos iom da identeco de nova popolo (alikaze li/ŝi devus forlasi tiun novan socion), sed lia konvinko ne estos tre intensa. Tiu persono aŭ ne bone komprenas la novajn valorojn aŭ konscias ke li antaŭe havis alian identecon (kaj ankoraŭ ĝin posedas) kaj nun ne scias kiu estas pli grava. Tiu persono havas malforte evoluintan nacian identecon, ĝi estos preta ĉi tie vivi kaj senkondiĉe oferi iom da sia tempo por la nova popolo, sed ne pli. Alia persono kiu longatempe vivas en la sino de sia popolo kaj estas edukita en la spirito de la popola identeco (lernejo, historio, literaturo, valoroj...) sentos fortan apartenon, amon al sia popolo kaj fieros pri ĝi. Tamen, se temas pri normala persono, kiu vojaĝis ankaŭ en aliaj landoj kaj kontaktis homojn de alaij popoloj, tiu komprenos ke ĝia popolo ne estas la nura en la mondo kaj ke ankaŭ aliaj havas la rajton ekzisti. Tiu persono pretos pro solidareco kun la propra popolo oferi multe pli da sia tempo kaj mono, sed ne plene senkondiĉe. Tian personon ni povas nomi sana patrioto. Sed persono kiu senkondiĉe akceptos ĉion, kion oni encerbigis al ĝi per la eduko kaj akceptos ke ĝia popolo estas la plej bona kaj kiu verŝajne ne vojaĝis ekster la teritorio de la propra popolo kaj ne konas fremdajn lingvojn, estos preta interbatiĝi kun fanoj de alilanda futbala teamo aŭ eĉ oferi la vivon (se okazos milito aŭ se tion la popolgvidantoj postulos). Tiu persono pretos plenumi eĉ la plej hororajn agojn kontraŭ apartenantoj de aliaj popoloj, pri kiuj li/ŝi estas konvinkita ke ili endanĝerigas ĝian popolon. Tiu estas ŝovinisto aŭ naciisto.
La intenseco de aparteno feliĉe konstante ŝanĝiĝas. Ankaŭ egaj ŝovinistoj (pretaj oferi sian vivon) ŝanĝiĝas al naciistoj kaj al patriotoj, eble eĉ al grandaj dubantoj, se la kondiĉoj ŝanĝiĝas.


II. HOMO KIEL INDIVIDUO KAJ KIEL SOCIA ESTAĴO

Kibernetiko klarigas la naturon de la homo tiel, ke la bazaj funkcioj laŭ kiuj la homo agas, samkiel ĉe ĉiuj aliaj vivestaĵoj okazadas sur la unuaj kvar niveloj plene subkonscie. La unua demando estas demando de ekzisto aŭ neekzisto de ekstera forto, la dua demando estas demando de direkto (spaco), la tria estas la demando de distingo inter ago direktita al unuopulo kiel organismo (ego) aŭ kiel socia estaĵo (alter) kaj la kvara estas demando pri rapideco (tempo). Nur en la kazo ke la rapideco ne estas granda malfermiĝas la homa konscio kaj tiam stariĝas demandoj en konscio kiam la homo klopodas respondi ilin konscie.
Sur la tria subkonscia nivelo do solviĝas la demando ego/alter. Senkonsidere pri tio ĉu temas pri ekstera aŭ interna forto (mi kiel forto), stariĝas la demando ĉu tiu forto agas al la subjekto (en nia kazo al la homo) kiel individuo aŭ kiel socia estaĵo. Tion eblas klarigi per fenomenoj en la naturo. La subjekto (persono) estas kiel atomo: li/ĝi estas strukturo per si mem (egoo, individuo), sed tiu atomo estas parto de molekulo en kiu li/ĝi havas certan rolon kaj tiu molekulo same havas certan strukturon. La atomo ene de molekulo estas sub la influo de molekulaj fortoj, kiuj ne permesas al ĝi aktivi kiel individuo sed nur kiel parto de la molekulo en kiu ĝi havas certajn funkciojn.
La homo estas do unuflanke individuo, kiu agas baze de la propra strukturo (korpo kaj cerbo, kiu administras la korpon). Li posedas emoci-racian strukturon kiu helpas lin elturniĝi en la mondo kaj por realigi la bazan celon: kiel egoo, kiel individuo vivi laŭeble longe. Tio troviĝas en la genetika plano.
Aliflanke en la genoj estas planoj ankaŭ de la paralela emoci-racia strukturo, kiu aktivas kiam la individuo ne estas egoo, sed »altero«, socia estaĵo, ero de grupo. Do, kiam ne estas endanĝerigita li individue sed en danĝero troviĝas aliulo el lia grupo aŭ la tuta grupo. Tiam la reagoj estas komplete aliaj ol en la unua kazo. Ni montru per ekzemplo: Homo kiel individuo klopodas defendi sian organismon kaj li evitas danĝerojn por sia organismo por vivi laŭeble longe. Se io lin endanĝerigos, li klopodos forkuri aŭ batali, se li taksos la endanĝeriganton pli malforta. Do li sekurigos sin mem kaj kondutos egoisme, kiel oni kutime diras. Sed tiujn vortojn ni ne rajtas kompreni en ilia kutima negativa senco. Se li ne agus tiel, li ne vivus tre longe. Ĉiu individuo ja troviĝas senĉese antaŭ defioj kaj danĝeroj kaj li devas esti konstante singarda (se li ne atentus pri si mem jam post kelkaj minutoj li estus mortigita en trafiko). Do, tiu ego(ism)a emoci-racia strukturo, aktivanta aŭtonomie kaj sen homa konscio (ni ekkonscias pri ĝi nur post kiam ni jam reagis), defendas nin kiel unuopulojn, kiel individuojn.
Sed kiam estas en danĝero alia persono de grupo al kiu la individuo apartenas (ekz. membro de la familio: filo, filino aŭ edzino) la homo provos sen pripenso defendi lin/ŝin, eĉ se tio signifas ke tiu li estos eble vundita aŭ eĉ mortigita. La subkonscio de la invividuo tiukaze agas kadre de la genstrukturo de grupano (socia estaĵo) kaj okazas reagoj komplete inversaj ol tiuj kiuj okazas kiam la homo agas kiel individuo. Kiel individuo li ne permesos esti damaĝita aŭ mortigita, kiel grupmembro li subite agas komplete inverse.
Oni devas kompreni ke en ambaŭ situacioj ni aplikas kaj la emocian kaj la racian reagaparaton sed diversmaniere.
(Vidu en: *Ekzistado, kibernetika kompreno de la naturo«)
La celo de ĉi tiu artikolo estas priskribi kiel la homo agas kiel grupestaĵo (altero). Kiel homoj aktivas kiel individuoj pristudas antaŭ ĉio medicino kaj psikologio, kaj kiel individuo agas kiel grupestaĵo (sociulo), do kiam li estas sociero) studas sociologio kaj psikologio. Ankaŭ la socian aktivadon (altruismon) ni ne rajtas egaligi kun la pozitiva signifo kiun tiu vorto havas en la ĉiutaga nuna kompreno. Kiel socia estaĵo homo estas nome unuflanke preta realigi heroaĵojn defendante la proprajn grupojn aŭ aliulojn en ili, sed aliflanke teruraĵojn kontraŭ aliulojn kiujn ni opinias malamikoj. Sekve ankaŭ la altruismo samkiel egoismo havas kaj pozitivajn kaj negativajn aspektojn.
Tiusence oni devas klare distingi la du statojn de la homo kaj lia agado, kiuj daŭre ŝanĝiĝas, li troviĝas nun en la stato de altruismo, nun en tiu de egoismo kaj tio konstante interŝanĝiĝadas.
Ion oni devas krome scii. La homo estas kaj individuo kaj socia estaĵo, sed neniam samtempe. Kiam li estas en unu stato, li ne estas en la alia kaj inverse. Kaj la tutan vivon li daŭre transiras el unu en la alian staton.
Kiel ekzemplo ni rigardu iom da horoj en la vivo:
Ivo sidas ĉe la tablo vespermanĝante (li estas en egoa stato kontentigante siajn bezonojn pri manĝo). Subite li aŭdas krion de sia edzino el la kuirejo. Li eksaltas senpense (eble lia edzino grave vundiĝis kaj bezonas lian helpon). La stato de egoo subite ĉesis (bezono pri manĝo) kaj transiris al stato de altero (neceso helpi la edzinon). Kiam li konstatas ke okazis nenio grava, li reiras al la vespermanĝo (revenante al la stato de egoo). Li aŭskultas letevidajn novaĵojn. Iu fremda ŝtatisto deklaras ke tio kion faris la registaro de la ŝtato de Ivo estas erara. Ivo tuj koncentriĝas al la televido, ĉesas manĝi kaj proksimiĝas al la televidilo (kiel ano de sia popolo, kiun ofendis la fremda ŝtatisto, la egoan staton li ŝanĝis al la altera). Li koleras, forgesas siajn manĝbezonojn kaj pensadas pri tio kiel tiu ŝtatisto estas impertinenta kaj kial li faras tion. Sekvas en la novaĵoj negravaj temoj. Li rememoras ke li ne finis vespermanĝon kaj reiras al la tablo. Komenciĝis vespera televidfilmo. Li estas scivola (egoa stato pro amuziĝbezono) kaj li ekrigardas la filmon. Li sekvas iun filmokazadon en kiu iu grupo batalas kontraŭ alia kiu por ĝi estas danĝera. Baldaŭ li en siaj sentoj egaliĝas kun la »bona« grupo, iĝante ties membro (mallonga identeco dum la filmdaŭro). Li kunsentas kun »siaj« grupanoj (sentas empation), kun siaj grupanoj li koleras, do, vivas en staro de altero kiel membro de en si nove kreita grupidenteco. Subite li sentas ke li bezonegas pisi kaj lia altero ŝanĝiĝas al egoo (kontentigi bezonon) kaj li iras al necesejo. Li ekmemoras ke li promesis al la filino diri ke li ion por ŝi faris. Tuj li ŝanĝas sian staton de egoo al altero (sento de komuneco kun la filino), kaj telefonas al ŝi por diri novaĵon. Tiam li sidiĝas por ripozi (egoa stato), sed aŭdas novaĵon ke lia loka futbalteamo venkis. Li forgesas la ripozadon kaj eksaltas pro ĝojo (stato altera - apartensento al sia loka komunumo, urbo) »ĉar ni venkis tiujn mizerajn kontraŭulojn el alia urbo«, li pensas. Tiam li aŭdas ke teamo futbala el alia urbo de la propra ŝtato perdis matĉon kontraŭ iu klubo de alia ŝtato, Ĉi-foje li malĝojas, ĉar pro tio estiĝis altera stato de nacia identeco, ĉar en tiu momemnto la teamo el alia urbo de lia nacio reprezentas lian nacian apartenon.
Tiel ni funkcias konstante. Daŭre ni transiras el stato de individuo en staton de socia estaĵo kaj reen, plene subkonscie.
Kiel dirite, ĉiu unuopulo havas multegajn diversajn grupidentecojn kaj kiel neniam estas eble esti samtempe en ambaŭ statoj (tiu de egoo kaj de altero) samtiel ne estas eble samtempe esti en stato de pluraj el diversaj grupindentecoj. Ni estas ĉiam nur en unu, en tiu kiu momente estas en danĝero. Kiam estas endanĝerigita mia edzino, ne gravas por mi mia loka, nacia aŭ religia identeco, sed nur la familia. Kiam mi estas spektanta futbalmatĉon, mi ne pensas pri la edzino aŭ infanoj sed nur pri la rezulto de la matĉo, ĉar tiam estas en danĝero mia loka aŭ nacia identeco, ne la familia.

III.
KIEL EKESTAS GRUPIDENTECOJ KAJ KIUJ ESTAS ILIAJ KARAKTERIZOJ

Kiel jam dirite, ekzistas spontanee ekestintaj grupidentecoj kaŭze de fido al aliaj personoj, kiam temas pri malgrandaj grupoj en kiuj ĉiu konas ĉiun membron. Ekzistas ankaŭ identecoj de grandaj grupoj en kiuj oni ne konas ĉiujn membrojn kaj tiuj ne ekestas spontanee sed per edukado, do per trandono de grupvaloroj al unuopulo pere de sociaj institucioj.
Per interesa ekzemplo mi montros, kiel ekestas spontanee grupidenteco. Iam mi – jam kiel pli aĝa sinjoro – devis esti operaciita pro polipoj en la nazo kaj oni metis min en komunan hospitalĉambron kun 7 junuloj. Ĉiuj faris kosmetikoperacion de nazo por plibeligi ĝin, kaj hazarde ĉiuj venis en la ĉambron aŭ en tago antaŭa aŭ samtage kiel mi. Unuj estis operaciitaj en la tago de mia alveno kaj aliaj kiel mi en la posta tago. Post du tagoj ĉiuj jam tre bone fartis, nenio plu doloris nin sed pro eventuala ŝanco ke estiĝu iuj postoperaciaj komplikaĵoj ni ĉiuj devis resti ses tagojn post la operacio en la hospitalo. Do, la trian tagon por la junuloj la restado estiĝis teda. Temis pri junuloj kiuj antaŭ la enhospitaliĝo neniam vidis unu la alian. Inter ili do ekzistis neniu antaŭa ligo. Unue ili komencis interparoli kaj interkonatiĝi. Tiam ili komencis kartludi kaj tiam ekestis koalicioj kaj rivalecoj. Baldaŭ unu el la junuloj diris: »Knaboj, ni premu la butonon por inviti la flegistinon kaze de urĝa bezono!« Kelkaj tion kun ĝojo tuj akceptis (fine okazos io amuza) sed kelkaj kontraŭstaris. Sed tiu kiu faris la proponon tuj atakis ilin: »Kio vi estas? Malkuraĝuloj? Timeguloj!« Kaj li persvadis ilin por akcepti la proponon. Kiam ĉiuj konsentis unu el ili premis la butonon. Venis zorgigita flegistino sed ili ĉiuj ridegis. La flegistino foriris kolera. Ili daŭrigis kartludi. Kaj la iniciatanto proponis ke la aferon ili ripetu. Ĉi-foje protestis nur ankoraŭ du junuloj. Rapide li silentigis ilin dirante ke ili estas senutiluloj, ke ili timegas kaj ke ili ne meritas esti membroj de la societo. Denove ili premis la butonon. La flegistino venis kaj kompreninte ke ili ludas, ŝi elŝaltis la sistemon por urĝa helpopeto. Je la propono de nun jam evidente memproklamita gvidanto (sed de aliaj akceptita) ili serĉi en la koridoro kie ŝi malŝaltis la sistemon kaj rekonektis ĝin ripetinte la butonpremon la trian fojon. Vi povas pensi kiom kolera estis la flegistino ĉi-foje kriegante al ili. La sekvan matenon je la 6-a horo matene ŝi venis kaj disdonis termometrojn por mezuri la temperaturon de ĉiuj pacientoj. Kiam ŝi foriris, la gvidanto tuj propons: Ni ĉiuj metu la termometrojn en varmegan akvon ke ni ĉiuj havu 40- gradan temperaturon. Kontraŭ protestantoj ĉi-foje li tute ne plu estis milda. Per blasfemoj li atingis tion, ke ĉiuj faris tion kion li proponis. Kiam la flegistino revenis kaj vidis ke ĉiuj havas tiel altegan temperaturon, ŝi estis unue ŝokita, sed kiam ili komencis ridegi, estis al ŝi tuj klare kio okazis. Tiel okazadis dum pliaj du tagoj ĉiutage kun iu nova friponaĵo ĝis ili foriris el la hosptalo. Min dum la tuta tempo ili ne inkluzivigis. Mi estis pli aĝa sinjoro kiu ne enmiksiĝis en iliajn ludojn kaj ne ĝenis ilin. Kiam ili disiradis ili estis plenaj de planoj kaj interkonsentis pri rendevuo en la urbo. En tiaj kazoj ni plenkreskuloj konkludas ke la gejunuloj estas misedukitaj, ke mankas al ili kultureco en la konduto kaj tial ili faras tiajn friponaĵojn. Sed mi konkludis ke tute hazarde mi ĉeestis en grava prezento de tio kiel ekestas nova grupidenteco.
Kiam homoj kunestadas jam post unua tago komenciĝas procezo de ekesto de grupo. Unue inter ili aperas unu aŭ kelkaj kiuj deziras transpreni la rolon de gvidanto. Kiam estas pluraj, inter ili ekestas interbatalo ĝis unu el ili venkas kaj ĉiuj akceptas lin kiel estro. Samtempe komenciĝas la procezo de reciproka pliproksimiĝado per komunikado, kiun startigas la gvidanto kun la celo fortigi la grupidentecon. De la grupmembroj li postulas ke ili faru ion kio por individuo estas danĝera sed per tio ĉiu pruvas ke la aparteno al la grupo por li estas pli grava ol la propra sekureco. Tio ripetiĝas tiom longe ĝis ĉiuj montras profundan apartenon al la grupo kaj pretecon oferi sin por la grupo kaj fidi al la estro sen dubi pri lia kapablo gvidi. Se la prezentita grupeto ekzistus plu, baldaŭ formiĝus strategioj por atingi grupcelojn, manieron de funkciado kaj pluekzisto kaj samtempe pliprofundiĝadus la grupidenteco tra evoluo de la propra grupideologio. Je la ekzemploj de ilia propra historieto, la estro plu konvinkadus la membrojn kiel ilia grupo estas grava (ĝi estas pli bona ol aliaj grupoj, li prezentus argumentojn per ekzemploj de iliaj agoj ktp.)
Do, ni povas konkludi: Individuoj kiuj antaŭe ne konis sin, fariĝas en mallonga daŭro de kunestado grupo kun grupidenteco, en kiu ili kontentigas siajn bezonojn kiel sociaj estaĵoj. Dum la procedo de grupestiĝo kreskas socia organismo kun socia hierarkio, en kiu estro gvidas la laboron kaj elektas celojn de la grupo. En la grupo unuopuloj aktivigas tiun parton de sia genetika plano, pro kiu li racie kaj emocie reagas alimaniere ol tiam kiam temas pri individuaj bezonoj aŭ pri alia (fremda) grupo. Ekestis interrilatoj, pro kiuj individuo estas preta oferi sin por aliaj en la grupo aŭ por la grupo kiel tuto.
Se tia spontanee ekestinta grupo vivas pli longe kune, ĝi evoluigas la proprajn strategiojn por travivi kaj tiam ĉe la homoj evoluas ideologio, kiu fortigas la grupan identecon (apartensenton). Grupo nome devas evoluigi regulojn de reciproka kondutado, kiun ni nomas moralo. Por konvinki ĉiujn grupanojn ke ili devas akcepti certajn regulojn kaj sian pozicion en la socio (grupo), la estroj evoluigas ideologiojn. Ideologio estas aro da ideoj, kiuj klopodas klarigi kial unuopulo vivas, kial li ekzistas. Idelologio kiel respondo al tiu baza filozofia demando kiun al si starigas ĉiu homo estas gluaĵo kiu unuoplulon ligas al la grupo kondiĉe ke li akceptis la ideologion kiel absolutan veron kaj pri kiu li neniom dubas. Unuopuloj kiuj akceptas ideologion sen plej eta ero da dubo estas la plej feliĉaj, ĉar ili ricevis la respondon al la demando »Kial mi ekzistas?« - »Mi estas ĉi tie por servi al mia grupo«. Sed kutime en la vivo estas tiel ke realiĝas situacioj kiuj enportas en la homon dubon pri la ideologio kaj ideologia dogmaro. Se oni instruis vin ke vi devas sensuspekte obei la estron (ekz. patron en familio), ĉar li estas la plej saĝa kaj la plej bona kaj ĉar li scias plej ĝuste solvadi problemojn kaj gvidi la familion, sed aliflanke vi vidas ke la patro ebriiĝadas, estas senrespondeca, batas vin senkaŭze, vi devas ekdubi pri la ideologio. Pro tio inter ĉiuj grupanoj nur kelkaj akceptas la ideologion komplete, dum la aliaj akceptas ĝin kun pli aŭ malpli da dubo. Do ilia preteco sin oferi por aliaj en la grupo ne estas absoluta, ĝi estas diference intensa.
Por ke ĝi laŭeble longe ekzistu, devas ĉiu grupo senĉese fortigi la grupidentecon per adaptado de la ideologio, ĉar ĝi povas esti sukcesa nur tiam kiam la plimulto de anoj estas konvinkita pri la ĝusteco de la ideologio kaj pri la aparta graveco kaj rolo de la propra grupo.
En etaj grupoj kiel la familia evoluas grupa familia ideologio: la patro aŭ ambaŭ gepatroj edukas la infanojn tiel ke ili devas obei certajn regulojn pri konduto kaj komuna vivo kaj kiel labori (pere de ludoj komence), plenumi certajn taskojn. Ju pli aĝaj iĝas la infanoj, ĉiam pli da klarigoj ili bezonas (kial ili devus obei la patron, kial ili devas lerni, kial ili devas subiĝi al pli aĝaj personoj...) Kaj ne ekzistas objektivaj argumentoj por klarigi la kialojn. Ĉar ankaŭ la reguloj de familio al familio varias, ne ekzistas objektive klargebla moralo, kiu vere estus absoluta kaj kiu povus definitive klarigi kio estas bona kaj kio malbona.
La nura maniero por tio estas ke la estro (aŭtoritatulo) evoluigu familian ideologion, kiu baziĝas je konvinkigaj legendoj kaj duonveroj. La patro instruos al ni, ke nia familio estas tre grava, ĉar ni konstruis pli grandan domon ol aliaj, ĉar ni havas pli da mono, antaŭ ĉio pro tio ĉar la praavo estis generalo en aŭstra armeo, aŭ la praavino havis nobelan devenon, aŭ la praonklino estis fama baletistino, aŭ ĉar la plej aĝa frato estas sukcesa sportisto en la lernejo... Do, la ideologio fontas el historio kiu plej ofte estas ligita al nepruveblaj legendoj kaj elpensitaj okazaĵoj, pro kiuj eblas levi la gravecon de la familio. Do, vi devas fieri pri via familia nomo malantaŭ kiu troviĝas tiom da gravaj personoj kaj atingoj. Por fortigi la ideologion gravas la rolo de kulturo, antaŭ ĉio lingva kulturo de literaturo, kiu je bela maniero parolas al ni pri la graveco kaj grandiozeco de nia grupa genio. Tiu prezentiĝas per la genieco de la verkisto sed ankaŭ en tio grave funkcias aliaj kulturspecoj kiel la muziko (generacia transdono de popolaj kantoj, moroj, ceremonioj...) arkitekturo ktp.
Kompreneble tio estas ankoraŭ pli gravakiam temas pri evoluo de grupidenteco en grandaj grupegoj, do je la nivelo de tutŝtata, nacia identeco, religia identeco ktp. Ĉi tie temas pri aparteno al grupoj en kiuj grandan plimulton de la grupanoj oni tute ne konas persone. Tial ni ne povas scii ĉu ni povas fidi al ili. Pro tio por tiaj identecoj la plej grava afero estas la edukado, ĉar ne ekzistas maniero ke individuo onuope konvinkiĝas kiel ĉiu sloveno ekzemple estas tre bona kaj preta helpi al ĉiu alia sloveno. Ĉi tie ludas la rolon nacia, aŭ religia eduko en institucioj, do en ŝtataj aŭ ekleziaj lernejoj. Lastatempe eĉ pli gravan rolon ol tiuj institucioj havas publikaj informmedioj.
Tial la ŝtatoj kaj eklezioj klopodegas varbi en siajn instituciojn kiel eble plej junajn infanojn por ke la geinstruistoj eduku ilin por aparteno al sia nacia aŭ religia komunaĵo. Por tio ili uzas la ideologiojn, do aron da ideoj per kiuj ili klopodas klarigi al la infanoj ke la celo de ilia vivo estas agadi por tiuj komunaĵoj kaj konduti laŭ iliaj reguloj.
La fundamento de ĉiu ideologio estas komunaĵaj valoroj. Kiuj estas tiuj superaj valoroj por kiuj indas batali, kaj se la gvidantoj tion diras, eĉ oferi siajn vivojn? Kiuj estas valoroj kiujn sekvis niaj geavoj kaj iliaj gepatroj kaj kial nia popolo estas tiom grava? Inter tiuj valoroj certe enestas la homaj rajtoj, jure difinitaj de UNO kiel ekz. reciproka solidareco (se estos inundego, helpos nin la ŝtato, do aliaj apartenantoj al nia popolo), tiam diversaj homaj rajtoj (diference klarigataj en diversaj landoj) kiel la netuŝebleco de ŝtata teritorio, solidareco kun invalidoj, maljunuloj, rajto esti kuracataj kaj akiri sciojn por la vivo... Tie enestas ankaŭ tolero al kultura, lingva kaj religia diverseco, diverseco en lokaj, regionaj kaj naciaj ritualoj kaj moroj. Tial ni devas kompreni kiel defendon de niaj valoroj batalon por nia tradicio kiel sin vesti, pri iuj ceremonioj kiel tiuj okaze de la naskiĝo, geedziĝo kaj morto...
Islamano iros batali, se iu malpermesos al virinoj surhavi certajn tradiciajn ŝalojn surkape, sloveno revolucios se la ŝtato malpermesus al li bapti la infanojn...
Sekve la identecon de granda grupo oni realigas per institucioj por edukado, kies fonto estas valoroj de la koncerna grupo. El la valoroj la eduksistemo kreas ideologion kiun ĝi fundamentas en kulturo de la popolo, kutimoj kaj antaŭ ĉio historio de la grupo kaj ties legendoj).
La ideologio devas konvinki ĉiujn membrojn de la grupo (popolo), ke iliaj valoroj estas la plej gravaj kaj ke ilia popolo, eĉ se ne estas la plej bona, ĉiukaze estas la plej grava ĉar per tio ni fortigas la senton de graveco kaj memfido de ĉiu individuo, lian kontenton pro tio ke li vivas ĉi tie inter tiel gravaj homoj kun tiel grava historio kaj kulturo.
La ideologio estas, kiel ni scias, aro da provoj klarigi la sencon de la vivo kaj ofte ĝi baziĝas je malveroj kaj duonveroj. Ĉar post la dua mondmilito la politikistoj decidis forviŝi ekstremajn ideologiojn, okazis ke simple oni malaperigis la nocion pri ideologio, kiun blinde sekvis ankaŭ la sociaj sciencoj. Nuntempe oni konsideras la nocion ideologio nur ekstremisma ideologio kiel la nazia, faŝisma aŭ komunisma, ekzistas do tendenco ke en niaj »normalaj« landoj ideologio ne ekzistas aŭ ke oni devas kontraŭstari ĉiun ideologion. La vorto ideologio ricevis per si mem nur negativan konotacion. Pri tio ke pli poste en Jugoslavio oni evoluigis same negativajn naciajn ideologiojn, kiuj kondukis al same katastrofaj rezultoj (etnocido en Bosnio/Hercegovino ktp), oni ne diskutas, ke la religiaj ideologioj tre ofte estas kaŭzo de grandaj katastrofoj kaj kolizioj de popoloj kaj eĉ de la plej teruraj militoj – ankaŭ pri tio ni ne diskutas. Tial en Eŭropo validas la starpunkto ke ideologio estas io malbona kaj ke ĝi ne rajtas ekzisti. Ni estu ne-ideologia socio, socio sen ideologio.
Sed tio estas grandega malvero.
La homo kiel socia estaĵo ne povas vivi sen ideologioj, kiuj estas fono de kredoj kaj konvinkoj pri tio ke estas nepre necese esti ano de iu grupo, popolo, religio, filozofia skolo, regiona aŭ vilaĝa komunaĵo...
Necesas kompreni la kontraŭdiron inter ideologio kiel nepreco de la homa vivo kaj negativaj konsekvencoj de dogmisma ideologio al iu grupo kaze de ekstremaj kaj danĝeraj cirkonstancoj. Se ni ne kredus ke nia popolo estas tre grava, ni ne povus longe vivi en ĝi, aliflanke se ni permesas ke oni eduku la popolanojn ke ilia popolo estas la plej grava kaj ke tio permesas al ili subjugi aŭ detrui aliajn popolojn, tiam nepras tian ideologion malebligi kaj batali kontraŭ gvidantaro kiu tian ideologion enkondukas en la ŝtatan edukon.
Por ke homo povu vivi kiel grupestaĵo, ne nepras esti ano de iu popolo. Sufiĉas ke li havas sian triban (ni pensu pri homoj kiuj ankoraŭ nuntempe vivas for en ĝangaloj, malproksime de la longa brako de la ŝtato), lokan, familian kaj plurajn aliajn identecojn. Ni ĉiuj havas multajn kaj se malaperas iu el ili aŭ eĉ pluraj, restas daŭre multaj aliaj. Kaj tiel devas esti ĉar se ni havus nur unu grupidentecon (kiel ofte volas aserti ekstremaj naciistoj) kaj tiu malaperus (ekzemple se mian ŝtaton okupas alia popolo kaj proklamas mian nacian identecon neekzistanta), ni kiel sociaj estaĵoj sen grupaparteno ne povus vivi. Pro tio mi ne devis ĉesi vivi kiam mi perdis jugoslavian identecon (por ĝi oni edukis min en la lernejoj). Restis al mi multaj aliaj: la kroata, kiun mi havis paralele ankaŭ antaŭe, la zagreba loka, la kajkava regiona, esperantista (la tutan tempon mi estis ankaŭ esperantisto) kaj pli poste mi akiris pliajn novajn ĉar mi transloĝiĝis al Slovenio: la slovenan, la slovenstirian, la mariboran...)
Ne estas necese ke mi havu klasikan religian apartenon (ke mi apartenu al iu instituciigita religia komunaĵo), sufiĉas aparteni al certa vivfilozofio pri la senco de la homa vivo kaj ke mi havu multegajn diversajn amikajn grupojn. Oni ne povas diri ke iu ajn homo estas ateisto, do ke li kredas pri nenio. La homo kiel socia estaĵo ne povas vivi sen konvinkiĝo, kiu donas al li la vivsencon kaj tenas lin interne de iu moralo sed ne estas nepre necese ke tiu kredo (konvinkiĝo) estas rezulto de la eduko ene de iu religia institucio.

IV. GRUPIDENTECO KAJ SIMBOLOJ

Mi ripetas, homo kiel socia estaĵo (grupestaĵo) havas genetike enkonstruitan bezonon pri kunvivado kun aliaj kaj rilate al tiu bezono li reagas per emocioj kaj raciaj pripensoj sed la realigo de tiuj reagoj dependas de eksteraj faktoroj, de faktoroj el la ĉirkaŭaĵo. Se infano naskiĝas en islama vilaĝo ne estas eble ke ĝi estu kristano denaske. Se etan infanon oni forportas el la naskiĝĉirkaŭaĵo for en alian ĉirkaŭaĵon (ni diru ke la infano naskiĝis en Slovenio de slovenaj gepatroj) kaj baldaŭ post la naskiĝo la tuta familio translokiĝas al Usono, la infano fariĝos baldaŭ Usonano eĉ se la gepatroj tre klopodos eduki ĝin en la slovena lingvo kaj por la slovenaj valoroj. La infana ĉirkaŭaĵo kaj ĉiuj aliaj faktoroj (publikaj medioj, infanĝardeno, najbaroj...) estas multe pli fortaj edukfaktoroj kaj la infano nepre volas fariĝi tia, kia estas la absoluta plimulto en lia ĉirkaŭaĵo. Iom da slovena identeco ĝi konservos, se la gepatroj sukcesos daŭre evoluigi la slovenan lingvon kaj almenaŭ de tempo al tempo iri kun la infano al Slovenio. Sed se ili cedos al la premoj de la ĉirkaŭaĵo, ĉar oni devas uzi multan tempon por la duobla eduko de la infano kaj uzi multan monon por relative ofte viziti la eksan patrujon, la batalo estos certe perdita. La infano perdos ĉiujn sentojn por la iama patrujo. Sed io restos ankaŭ poste kiam ĝi plenkreskos, kiam ĝi ekkonscios ke ĝi havas radikojn ie aliloke, tiam ĝi eble mem investos iom da penoj por rehavi ankaŭ tiun patrujon. Sed estas logike ke ĝi havu ambaŭ identecojn. La sentoj de la aparteno estas kiel la amo. Oni amas homojn de sia grupo, ilian kulturon, vivmanieron, valorojn. Sed oni povas travivi seniluziiĝon kaj la amo malaperos.
Mi mem estis edukita interalie ankaŭ por la jugoslavia identeco en lernejoj kaj por la kroata identeco en la Zagreba ĉirkaŭaĵo. Kiam malaperis Jugoslavio (ĝi simple ne plu ekzistis en Zagrebo), ankoraŭ iom da tempo daŭris tiu amo (jugonostalgio), sed iom post iom ĝi malaperis. Sed min seniluziigis ankaŭ la kroata identeco, kiam tiu kroata postulis de mi eĉ mian vivon kaj la landon komencis gvidi homoj kiuj proklamis malhumanajn principojn de ŝovinismo kaj malamo al aliaj popoloj kaj kiujn mi pro tio malamis. Pro iliaj novaj »valoroj« (ekstrema naciismo, ekstrema religia dogmatismo...) mi decidis forlasi Kroation. (Jugoslavio ĉiukaze jam forlasis min) kaj mi transloĝiĝis al Slovenio. Ĉi tie la politika retoriko estis tute alia (la slovenoj nur en la komenco de la nova ŝtato, dum kelkaj monatoj estis relative naciismaj, sed post nur kelkaj monatoj, kiam ili vidis ke de naciismo ne portas iun utilon ili malebriiĝis. Religia ekstremismo ĉi tie estis neniam forta. Ĉi tie plaĉis al mi kaj mi tuj komencis lerni la slovenan lingvon, mi aŭskultis la radion kaj televidon, interparolis kun slovenoj, legis gazetaron kaj librojn. Baldaŭ mi ekamis Slovenion, kiu donis al mi la eblecon vivi kaj ekzisti ene de por mi multe pli akcepteblaj valoroj. En la koro mi iĝis sloveno. Tio ne signifas ke mi ĉesis esti kroato. En Kroatio mi vivis 45 jarojn kaj tie estas ankoraŭ mia familio, multaj amikoj kaj multaj gravaj aferoj por mi. Sed mia kroateco iom malfortiĝis, dum la sloveneco kreskis.
Pro kio ni efektive havas la identecojn? La homo ĉiam vivis en grupoj kaj tiamaniere evoluigis vivstrategiojn lige al la ĉirkaŭaĵo, klimato, kondiĉoj ktp. Sed la diversaj grupoj ne ekzistas nur pro la akomodiĝo al la ĉirkaŭaj vivkondiĉoj, sed ankaŭ pro la engrupa socia dinamiko. Kion tio signifas? Ĉiu grupo defendas sin mem kontraŭ malamikaj grupoj, kiuj ĝin atakas aŭ mem atakas aliajn, kiam ĝi estas forta kaj potenca. Do, ĉiu grupo estas unuflanke danĝera por aliaj grupoj kaj samtempe ĝi ofertas ŝirmon al la propraj membroj pro eventuala atako far aliaj grupoj. Pro tio la grupanoj interalie devas kiel eble plej bone rekoni al kiu grupo iu unuopulo apartenas. Ĉu al la mia (amika) aŭ al fremda (kiu aŭ estas danĝera aŭ potenciale danĝera). Sekve la ĉefa kaŭzo por ekzisto de identecoj estas nepreco povi diferencigi la miajn de la fremdaj, do la rekono de anoj de aliaj grupoj.
Kiel ni rekonas al kiu grupo iu apartenas? Laŭ simboloj kiuj nin ĉiujn markas. Laŭ identaj signoj kiujn montras apartenantoj de unusama grupo. Tial ni parolas pri identecoj. Kio do estas identa al ĉiuj kroatoj ekzemple, laŭ kio eblas scii ke iu estas kroato? Kaj kiuj estas identaj signoj kiujn montras slovenoj kaj kiujn ĉiuj neslovenoj povas rekoni?
Temas pri signaloj kiujn ni elsendas senkonscie kaj konscie. La ĉefa kaj baza signo de gruprekono estas lingvo. Se ne eblas rekoni pro rasa haŭta diferenco (ekz. en Eŭropo granda plimulto estas blankuloj) tiam la grupan apartenon unuopulo montras per parolata lingvo. Estas aro da aliaj kromsignoj kiuj ne nepre estas konstante ĉeestaj, sed rilatas al grupkulturo (muziko, sporto...), konduto ktp. Se iu fremdulo lernis la slovenan lingvon, estos pli malfacile rekoni lin, sed tamen tre malofte fremdulo sukcesas tiel bone lerni la lingvon ke oni tute ne povus rekoni lin kiel fremdulon. Se ni estas lingve pli edukitaj ni facile pro lingvaj eraroj de la parolanto konkludos de kie li venas. Se la ulo tamen bonege konas la slovenan tiel ke ne eblas rekonti lin laŭ tio, ni povas demandi lin pri lokaj sportaj okazaĵoj pri kiuj ĉiuj slovenoj estas bone informitaj aŭ ion pri Prešern aŭ ion pri slovena historio aŭ geografio kaj baldaŭ ni komprenos ke temas pri homo needukita en Slovenio, homo kiu ne vivis denaske en Slovenio. Kaze de pli granda danĝero por grupo la sento de aparteno fortiĝas kaj povas kreski ĝis fanatismo. En tiaj situacioj la apartenantoj de grupoj kun granda fiero portas videblajn signojn de la aparteno. Tion ni vidas ĉe la sportaj eventoj, kiam ankaŭ la publiko surhavas ĉemizojn kun simboloj de sia popolo aŭ urbo aŭ urba klubo. Oni vidas tion ankaŭ en militoj, kiam unu flanko surhavas unuspecan uniformon kaj alia alian, kiam unuj portas unuspecajn flagojn kaj aliaj alispecajn. Kiam ekzistas bezono por pli forte evoluigi grupidentecon, oni uzas ankaŭ simbolojn de identeco: blazonojn, himnojn, flagojn, diversjan insignojn ktp.
Ĉar la homo estas genetike tiel strukturita, ke li estas potenciala batalanto cele al defendo de la propra grupo aŭ por venki kaj subjugi fremdajn grupojn kaj grupanojn, li havas la bezonon de tempo al tempo efektivigi sian batalemon kaj agresemon, aparte la viroj. Se en iu lando longe ne okazis militoj, la homoj sentas la bezonon almenaŭ artefarite organizi kvazaŭmilitojn. Tion plej simple oni faras per sportoj, plej efike per kolektivaj sportoj. Kiam la niaj ludas kontraŭ fremdaj futbalistoj, tio tre similas al milito. Nia dekunuopo estas la soldatoj, dresitaj por la batalo kaj troviĝantaj surfronte, kaj ni ĉiuj aliaj estas ilia popolo kiu vivas por ili kaj ĉiumaniere subtenas ilin (samkiel dum la milito la tuta popolo produktas por la milito kaj soldatoj), subtenas ilin de sur tribunoj kaj timas ĉu ili sukcesos aŭ ne. Se la skipo de la malamiko estas forta, eble pli bona ol la nia, antaŭ la batalo (matĉo) ni tre timas pro granda verŝajneco ke la niaj (do ni) perdos la batalon. Sed kiam niaj sukcese trafas la golon (komencas venki) la timo rapide ŝanĝiĝas al faciliĝo kaj en tiu stato ni sentas grandan feliĉon, oni povas diri spiritan orgasmon. Kaj tiu sento, kiun havas ankaŭ soldato, kiam post granda timo lia grupo kemenca venki – do travivas plej eble grandan feliĉon. La sento estas tiom fortega, ke ĉiu deziras travivi ĝin laŭeble plej ofte. Estas ja ĝenerale tiel: La plej fortajn belajn (pozitivajn) sentojn ni travivas nur post la plej teruraj (negativaj) sentoj. Tial ni iras al sportaj matĉoj, tial ni transdonas nin al danĝeraj situacioj (por provoki adrenalinon) kiu ebligas ke la posta venko elvokas sentojn de apenaŭ priskribebla feliĉo.
Tial estas eble ke gvidantoj de grupoj aŭ ŝtatoj kun la helpo de propagando kreu artefarite danĝeron por la propra grupo, ke la popolanoj perdu la racion kaj fanatike eniras en kolizion kun tiuj kiuj laŭ ilia konvinko endanĝerigas la grupon (ŝtaton, nacion). Tiusence helpas ekstrema ideologio kaj aliaj rimedoj kiuj havas simbolan signifon.

V. IDENTECO KAJ LINGVO
Identeco estas forto, kiu interligas homojn kaj grupojn baze de emocioj kaj raciaj pripensoj. Helpe de ideologioj (idearo pri la senco de la vivo) oni evoluigas konvinkojn kaj kredojn pri la graveco de grupo al kiu ni apartenas. Tiel ekestas fortegaj emocioj pri interligiteco, pri amo al la siaj, preteco sin oferi por aliaj. Sed la identeco ekzistas pro tio, por ke homoj povu distingi apartenantojn de la propra grupo disde aliaj kaj por tio estas necesaj signoj pri rekono. La ĉefa signo por tio estas lingvo kaj ĉiuj ĝiaj variantoj (idiomoj, dialektoj, slangoj...)
La lingvo estas la nura certa signo kaj samtempe la centra simbolo de nia aparteno kaj ŝajnas ke ĝi estas natura. Sed ĝi ne estas natura, samkiel ĉio rilata al identecoj, ĝi estas ligita al socia ĉirkaŭaĵo. Ni lernas nur tiun lingvon, kiun oni uzas en la ĉirkaŭaĵo en kiu ni vivas, kvankam ni havas potencialojn por ellerni kiun ajn homan lingvon. Lingvo ne estas natura sed socia fenomeno, kiun homoj kreas, difinas, formas kaj decidas pri ties reguloj. Infanoj, kiujn edukis bestoj en ĝangalo konas neniun homan lingvon. Lingvo do estas nur unu el potencialaj lernebloj kaj dependas de la ĉirkaŭaĵo kiujn lingvojn ni lernos. Lingvo, kiel ni kutime ĝin komprenas (fonetika sinsekvo de sonoj) ne nepre estas tia. Surduloj lernas sensonajn sistemojn de movsignaloj, la skriba lingvo estas ankaŭ alia speco de simbola vidlingvo, Intelekte neevoluintaj homoj uzas diversajn gramatike tre simplajn variantojn de la lingva ĉirkaŭaĵo, kiujn iliaj cerboj kapablas regi kaj ĝin devas lerni ankaŭ homoj kiuj rilatas kun ili. Same estas kun novnaskitaj infanoj: ilia komenca lingvo estas tre primitiva formo de lingvo, kiu malrapide evoluas kaj sur ĉiu ŝtupo ĝi estas iu nova lingvo kiun paralele kun la infanoj lernas ankaŭ la gepatroj kaj forgesas ĝin kiam la infanoj atingas pli superan ŝtupon.
La lingvo do estas ĉefsigno por rekoni aliajn grupojn kaj simbolo por grupa aparteno. Kaj ĉar la simboloj estas senpere ligitaj al emocioj, ofendi lingvon de iu persono signifas ofendi ties kolektivan apartenon.
La lingvo ne estas identeco, sed ĝia ĉefa simbolo.
Ĉar ni ĉiuj estas samtempe anoj de multaj grupoj, ni devas ĉiujn tiujn apartenojn havi ankaŭ signitajn en lingvo. Temas pri variantoj kaj subvariantoj de la sama lingvo kiel dialektoj aŭ slangoj kaj tre diversaj variaĵoj. Ekz. en grupo de amikoj kun kiuj mi vagabondas sur la stratoj de la najbaraĵo mi parolas specifan slangon kiu estas komprenebla ankaŭ de aliaj kunurbanoj, sed sufiĉe diferenca ke laŭ ĝi oni rekonas la grupon al kiu ni apartenas. Laboristoj en fabriko parolas alian lingvaĵon ol la mastroj, por tuj vidigi sian apartenon al socia grupo. Kiam iu iras al la avino en vilaĝo kaj kun ŝi restas kelkajn tagojn, tiu sendube baldaŭ parolos almenaŭ iom la lokan dialekton, kiun ĉiuj en la vilaĝo parolas por montri ke ankaŭ li almenaŭ parte apartenas al ili. Kiam naskiĝas infano, la gepatroj parolas kun ĝi en ties simpla sed sub ilia influo daŭre evoluanta lingvo. En la lernejo oni lernas oficialan norman nacian lingvon (nuntempe multe helpas ankaŭ la publikmedioj kiaj radio kaj televido), kiu estas artefarita produkto kreita de grupo da lingvistoj baze de lingvoj kiujn en la pasinto uzis la plej sukcesaj verkistoj kaj poetoj. En la lernejo oni lernas ankaŭ aliajn normlingvojn (fremdajn) aŭ ties nekompletajn variantojn.
Diferencaj sociaj influoj kaj identecoj influas ankaŭ al la elekto de lingva variaĵo uzata en ĉiu unuopa komunika situacio. Mia gepatra dialekto estis kajkava dialekto el la ĉirkaŭaĵo de Klanjec kaj Zaprešič, de kie devenas miaj gepatroj kaj ĝis la lerneja aĝo mi ne konis la norman kroatan lingvon, kvankam mi naskiĝis en Zagrebo, ĉefurbo de Kroatio, kaj tie daŭre vivis. Tiu dialekto iom post iom ŝanĝiĝis al Zagreba kajkava dialekto kiun parolis homoj en Trešnjevka (parto de Zagrebo). Kiam mi eniris la bazan lernejon, mi havis problemojn kun la oficiala norma ŝtokava kroata lingvo. Kvankam mi estis tre bona lernanto nur en la 7-a klaso, post kiam mi jam tralegis multegajn librojn en la kroata, mi sukcesis distingi inter sonoj (kaj literoj) Č kaj Ć kaj iom post iom lerni uzi la E, JE kaj IJE sistemon en vortoj kiuj havas jat-devenan E. Sekve la kroata normlingvo por mi estis tre for de mia gepatra lingvo, tute diferenca ol mia hejma zagreba lingvo, kiu ja signis mian centran apartenon, apartenon al mia hejmurbo. Kiam mi venis al Slovenio, mi ellernis la norman slovenan lingvon, kiu ja por mi ne estis komplete fremda ĉar mi denove malkovris vortojn kiujn mi konis en la frua infaneco, ĉar ili troviĝis en mia tiama kajkava dialekto, kiun parolis miaj gepatroj. Sed neniam mi sukcesis regi tiom bone la slovenan kiel la kroatan. Kaj estas interese ke nuntempe mi ne plu povas paroli la kroatan, sen fojfoja enmikso de iu slovena vorto aŭ gramatika formo kaj estas ankaŭ inverse. En mia slovena ĉiam enestas iom da kroataj vortoj kaj gramatikaĵoj. Ne temas pri la t.n. fenomeno de transfero (transporto) sed temas pri alia socia leĝo: en ĉiu uzata lingvo devas enesti almenaŭ iom da lingvaj signaloj kiuj montras ankaŭ viajn aliajn apartenojn pro la lingva rolo rilate la socian identecon. Laŭ mia slovena lingvo ĉiu sloveno rapide konkludos ke mi estas fremdulo (ĉar mi parolas kun eraroj) kaj pro tio ke mi fojfoje uzas kroataĵojn li konstatos ke devene mi estas kroato. Sed validas ankaŭ inverse: kiam mi en Kroatio parolas la kroatan ĉiu kroato tre rapide konstatos ke mi estas kajkava kroato sed ke ankaŭ io slovena troviĝas en mia biografio ĉar mi ne povos eviti fojfoje enĵeti ian slovenan lingvaĵon en mian parolon.
En ĉiu lingvo kiel rimedo por komunikado, sed ankaŭ signo de grupaparteno oni povas trovi elementojn de ĉiuj grupidentecoj de unuopulo. Mi ekz. ellernis Esperanton kaj mi estas membro de Esperanto-movado. Kiam mi parolas Esperanton (kvankam mi konas ĝin tre bone) mi uzas ankaŭ kelkiun sintaksan formon de la korata lingvo aŭ kelkajn vortojn aŭ esprimojn rekte tradukitajn el la kroata sen konscii ke tio ne estas plene en la spirito de Esperanto. La plimulto da esperantistoj havas en sia Esperanto-parolo almenaŭ minimuman (aŭ tre fortan) fonetikan influon de la gepatra lingvo kaj tiel oni tre rapide povas konstati ĉu iu esperantisto estas polo, franco, ruso, germano aŭ anglo. Sed tio ne ĝenas la komunikadon, sed donas al la lingvo aldonan identecan signon. Oni do tuj scias ke iu estas esperantisto, ĉar li parolas Esperanton, sed ke li estas ankaŭ polo ĉar li en Esperanto havas klarajn polajn rekonilojn. Tiel ni povas diri ke ankaŭ Esperanto havas siajn dialektojn – siajn naciajn subvariaĵojn.
Kiel oni sentas en lingvo apartenon al iu filozofio aŭ religio, kiu estas supernacia kaj ne havas la propran lingvon? Pro la uzata terminologio. Katoliko sendube uzos en kelkaj siaj frazoj vortojn specifajn (terminojn), kiujn li lernis dum sia katolika eduko aŭ li mencios rakontojn el Biblio, kiujn Ĉino aŭ muzulmano ne konas... Do, ne estas necese ke katoliko entute parolu pri la kredo por ke li estu post kelkaj frazoj rekonita laŭreligie pro la uzo de terminoj kiujn alikredantoj ne konas. Aŭ laŭ la salutoj ktp.
Ni povas konkludi ke lingvo havas du samvalorajn funkciojn; la komunikan kaj la identecan. Se lingvo estus nur komunikilo (rimedo de racio necesa por atingi laŭeble bonan informtransdonon), tiam jam en la romia tempo oni estus povintaj konstati ke la latina estas la plej valora lingvo por komunikado, ĉar ĝi estis tiom disvastigita kaj ĉesus paroli multajn malgrandajn lingvojn de popoloj kaj popoletoj dise tra la imperio. Sed neniam estis tiel. Lingvoj ja malaperas, estas vero, sed ĉiam denove aperas novaj. Se iu malgranda grupo fizike malaperis (mortis la lasta membro), mortis ilia lingvo. Ne nur ke tio okazas kun lingvoj de etaj grupoj, ni diru lingvo de iu insulo de sur kiu homoj disiris tra la mondo, sed tio konstante okazas al ĉiuj lokaj neskribataj lingvoj kaj dialektoj. Lingvoj sen skribado ne estas fiksitaj, ne havas stabilecon, neniu scias kiel oni parolis antaŭ unu aŭ du generacioj kaj tiuj lingvoj konstante ŝanĝiĝadas. Mia infana kajkava dialekto de la kroata malaperis kun la morto de miaj gepatroj ĉar ni ne loĝis en ilia naskiĝvilaĝo sed en Zagrebo. Mi komplete forgesis ĝin. Mia kajkava dialekto de Trešnjevka (parto de Zagrebo) uzata en mia juneco nun estas esence alia ol tiam, kvankam ĉe la Zagrebanoj konserviĝis kelkaj bazaj karakterizoj de la kajkava zagreba dialekto. Lingvoj kiuj reprezentis miajn tiamajn identecojn malaperis, ĉar ŝanĝiĝis la konsisto de la loĝantaro, ilia meza eduknivelo, bezonoj ktp. Sed tamen daŭre ekzistas zagreba kajkava lingvaĵo, kiu signas identece zagrebanojn kaj tio estas nova lingvo, kiu ekzistas nur pro la identeca rolo de lingvo.
Kiom gravas la rolo de dialektoj kaj diversaj lingvaj variantoj en identeca senco, mi montros je la propra ekzemplo. Mi estas edukita en la spirito de valoroj toleri kaj akcepti aliulojn, neniam mi estis naciisto kiu malamis aliajn pro iliaj apartenoj. Kiam mi estas en Kroatio mi vivas en kajkava ĉirkaŭaĵo (Turopolje), kie ni ĉiuj uzas iun miksaĵon de la zagreba kajkava dialekto (kaj en la vilaĝoj plurajn diversajn lokajn dialektojn kajkavajn. Dum la lasta jugoslavia milito al Velika Gorica alloĝiĝis granda grupo da hercegovaj kroatoj (militaj elmigrintoj el Bosnio/Hercegovio), kiuj pro sia antaŭa vivmaniero kaj fermiteco por la nova ĉirkaŭaĵo en kiun ili venis, kreis apartajn izolitajn vivinsulojn. Kaj kiam ili iom post iom ekonomie kaj politike fortiĝis, ili komencis postuli ke ĉi tie en Turopolje oni parolu la »veran« kroatan lingvon (hercegovan), kaj ne tiun kajkavaĵon kiun ili ne komprenas. Tiaj deklaroj eĉ por mia toleremo transiris ĉiun limon. MI koleriĝis: Vi venis al nia hejmo. Ni akceptis vin kaj nun vi volas detrui nian esencon, vi volas konkeri novan teritorion kaj detrui la praloĝantojn – tiel mi pensis. El tiu ekzemplo ni povas vidi ke la rolo de dialektoj estas defendi regionan kaj lokan grupidentecon pro konkerintencoj de grupoj el aliaj regionoj de la sama nacio.
Samkiel iuj lingvoj malaperas tiel ekestas novaj.
La luksemburga lingvo (leceburga), nun oficiala lingvo en Luksemburgo, havas tiun statuson nur de la jaro 1984. En pasintaj jarcentoj temis pri ĝermana dialekto, pri kiu la luksemburga elito hontis, kvankam multaj ĝin parolis hejme. Sed kiam ili atingis sufiĉan ekonomian povon kaj suverenecon, ili komprenis ke ili estas nek germanoj, nek francoj sed luksemburganoj kaj ke ne estas kauzo por honti pri sia lingvo. Tial ili ĝin normigis kaj komencis skribi kaj nun ĝi estas unu el oficialaj lingvoj. La samo validas pri ekz. makedona lingvo kiu fariĝis oficiala lingvo post la dua mondmilito, kiam la makedonoj komencis konsciiĝi pri sia nacia identeco, kvankam ilia lingvo estas tre parenca kun la bulgara, sed ne estas la sama kaj tia kia ĝi estas, ĝi estas identeca lingvo de popolo al kiu la suverenecon oni agnoskis relative malfrue. Ekestas konstante kaj spontanee novaj lingvoj. En berlina metroo vivis kelkcent gejunuloj kiuj forkuris de la hejmo kaj estas diversnaciaj: junaj turkoj, kurdoj, italoj, germanoj... Ili evoluigis komplete novan lingvaĵon (miksaĵon inter la germana, turka, kurda...) kiu funkciis kiel komunika rimedo de tiuj homoj vivantaj en apartaj cirkonstancoj kaj por kiuj tiu lingvo reprezentis ankaŭ simbolon de identeco kaj fonton de fiero pri tio ke ili estas io aparta.
Same okazis en Fužine, parto de Ljubljana, kie vivis plimulto da miksitaj familioj (patrino aŭ patro sloveno kaj la alia partnero iu el aliaj jugoslavaj partoj denaske parolanta serban aŭ kroatan lingvon). Tie evoluis miksaĵo inter la slovena dialekto de Ljubljana kaj la bosno-serb-kroata lingvo, kiun oni nomis čefurščina (ĉefura lingvo). Tio iĝis tre interesa en la momento kiam tiu lingvo iĝis prestiĝa lingvo de tiu kvartalo. Se nuntempe tien alloĝiĝas »pura« slovena familio, ankaŭ ili (ĉefe la pli juna generacio) lernas la ĉefuran, ĉar estas »mojose« paroli ĝin kun aliaj gejunuloj.
Ekzistas tre multaj tiel nomataj piĝin-lingvoj en la mondo, aparte sur insuloj kaj insulgrupoj en la oceanoj. Baze de piĝino ekestinta en 19-a jarcento en iuj partoj de Indonezio kies fundamento estas la malaja lingvo miksita kun nederlanda, angla, ĉina... kaj tre simpligita gramatiko ekestis lingvo por interligi ĉiujn indoneziajn insulojn (17.000 insuloj!). Temas pri la nuntempa indonezia lingvo, kiun oni normigis komence de la nova sendependa indonezia ŝtato post la dua mondmilito. Nun ĝi estas oficiala lingvo de Indonezio kaj uzas ĝin ĉiuj indonezianoj paralele kun multaj lokaj kaj insulaj lingvoj (entute 300 milionoj da homoj).
Speciale interesa estas ekzemplo de t.n. serbokroata lingvo. En la 19-a jarcento kunlabore kroataj kaj serbaj lingvistoj kreis komunan normlingvon serbokroata (oficiala nomo en la finaj jardekoj de la aŭstrohungara imperio estis »kroata aŭ serba« lingvo), kiu jam en la komenco de la 20-a jarcento disfalis al du variantoj: la serba (ekava) kaj la kroata (ijekava). Sed oni plu konsideris tion unu lingvo kun du subvariantoj. El la vidpunkto de ĝenerala komunikado oni povas diri ke tio ĝustas, samkiel ĝustas ke la diversaj variaĵoj de la angla lingvo (brita, usona, aŭstralia...) estas variaĵoj de la sama angla lingvo. Kaj tio validis poste dum la daŭro de Jugoslavio en kvar respublikoj: Serbio, Kroatio, Bosnio/Hercegovino kaj Montenegro. Kaj kiam Jugoslavio disfalis kaj sur tiu lingva teritorio ekestis kvar sendependaj ŝtatoj, la lingvo rapide disfalis je diversaj lingvoj. Unue forŝiriĝis la kroata. Mi mem estis surprizita kaj kredis ke temas pri iuj kapricoj de politikistoj, ĉar ja ne estas saĝa afero ŝanĝi la lingvon. La kroatoj plu restos najbaroj kun bosnianoj, serboj kaj montenegranoj kaj kun ili kunlaboros, komercos, rilatos multe pli ol kun aliaj najbaroj kaj popoloj kaj ĉio tio funkcios multe pli malmultekoste se lingvo restos senŝanĝa kaj pli-malpli la sama ol se oni subite komencas krei sufiĉe diferencajn lingvojn. Sed baldaŭ poste la samo okazis en Bosnio/Hercegovino, kie oni ankaŭ komencis enkonduki en la oficialan bosno-hercegovan lingvon malnovajn tradiciajn aŭ turkdevenajn vortojn kaj tiel kreis la trian lingvon videble diversan. Baldaŭ mi konstatis ke novaj lingvaj tendencoj en la serba literaturo iris samdirekten: ŝanĝiĝadis ankaŭ la serba lingvo. La lastaj memstariĝis montenegranoj kaj ankaŭ ili nun ŝanĝas sian lingvon kaj komencas ĝin nomi montenegra. El tio mi devis konkludi evidentaĵon: »Ne temas pri kapricoj de politikistoj, sed pri sociologia leĝo«. Kiam ekestas nova grupo (en tiu kazo 4 novaj ŝtatoj) ankaŭ la lingvo devas ŝanĝiĝi, ĉar ĝi respegulas je la simbola nivelo ke en tiu ĉi ŝtato vivas unu popolo, diferenca de la najbaroj, do ke ĉi tie ne plu vivas jugoslavoj, sed kroatoj, serboj... Kaj nun ni vere havas kvar lingvojn. La baza komuna lingva fundamento estas ankoraŭ la sama kaj la ĉiutaga komunikado inter homoj de ĉiuj kvar ŝtatoj okazas senprobleme, sed en la nivelo de fakaj lingvoj ne estas same. Fakaj kaj sciencaj novaj terminoj ege diferenciĝas kaj la fakuloj ĉiam pli malfacile komunikas. Nun ne plu ekzistas komuna lingva akademio kaj komunaj televidaj stacioj. Dum la 20 postmilitaj jaroj la lingvoj ankaŭ sen volo de politikistoj disiris. Oni komprenu la jenon: la kaŭzo ne estas komunika rolo de la lingvo sed la identeca. Kiam ekestis novaj ŝtatoj (grupoj aparte organizitaj) devis ĉiu el tiuj grupoj havi almenaŭ iom diferencan lingvon por havi klaran simbolon de nova identeco. Ne necesas ke okazu granda ŝanĝo, sed estas nepreco ke tiu ŝanĝo kaŭzis tion ke post nur kelkaj eldiritaj frazoj ĉiu konstatu al kiu grupo (en tiu kazo ŝtato) la parolanto apartenas. Kompreneble, ekestis problemo en Bosnio/Hercegovino. Tie vivas serboj, kroatoj kaj bosnoj. La nova ŝtato deziras ke sur la tuta teritorio regu nova suverena ŝtateco, sento de aparteno al tiu ŝtato, kiun signos nova identeclingvo. Sed tieaj kroatoj kaj serboj ne volas tion, ĉar la kroatoj volas paroli la kroatan kiu estas oficiala en Kroatio kaj Serboj volas paroli iun kvinan varianton kiu rilatas al ilia tradicia lingvo gramatike la sama kun la novŝtata lingvo, sed kun multaj serbaj vortoj kaj esprimoj. Ĉu do la nova oficiala lingvo de Bosnio/Hercegovino estos lingvo nur de bosnoj (ĉirkaŭ 40% de la ŝtatanoj)? Kvankam la lingva tradicio subtenas komunan lingvon kun specifaj variaĵoj, ĉar ja ankaŭ bosniaj serboj neniam parolis la serban kian oni uzas en Serbio kaj same la bosniaj kroatoj neniam parols la kroatan kiel oni uzas ĝin en Kroatio. Similaj problemoj estas ankaŭ rilate la albanan lingvon en Albanio kaj Kosovo, kiuj nun estas du ŝtatoj kun la sama lingvo kaj en multaj aliaj ŝtatoj. En Aŭstrio nuntempe ekzistas forta konscia movado por krei diferencan varianton aŭstran de la germana lingvo. Svisio uzas nekutiman kombinon de alia lingvo kiel komunikilo kaj alia parola lingvo kiel identecigilo. La skriba komuniklingvo lernata en la lernejoj de la svisaj germanoj estas oficiala germana lingvo, sed parola identeclingvo eĉ en parolaj informmedioj (radio, televido) estas ĉefdialekto de svisoj – la zurika lingvo).
Identeca rolo de lingvo en kazo de konflikto inter la komunika kaj identeca funkcio estas pli grava. Ne gravas kiom tio kostas, ne gravas ĉu ni povas interkompreniĝi, gravas ke per lingvo ni daŭre montras ke ni ne estas la samaj kun iuj aliaj.
Fine mi povas konkludi:
Lingvo estas artefarita socia kreaĵo, kiu servas por komunikado kaj samtempe havas simbolan identecan rolon. Ni ĉiuj estas multlingvaj, ĉar ni ĉiu apartenas al multaj diversaj grupoj. Tiuj diversaj lingvoj estas plej ofte variaĵoj de similaj parencaj lingvoj, sed ĉiu unuopulo decidas en ĉiu momento kiun vaianton li uzos en kiu medio. Tiusence ni povas diri ke ekzistas sennombro da lingvoj, ĉar praktike ni uzas ĉiam iun alian varianton depende de grupo en kiu ni komunikas. Kiun variaĵon ni uzos dependas de la identeca faktoro.