Toeko's most read articles

  • „Similaj lingvoj”.

    - 945 visits
    Ĝenerale regas opinioj, ke pola kaj rusa lingvoj estas similaj, ke estas facile interkompreniĝi. Ĉar mi ambaŭ lingvojn pli-malpli bone regas - iam - antaŭ dekkelkaj jaroj - mi komencis noti vortojn, kiuj en ambaŭ lingvoj sonas same, sed signifas ion alian. Mi ne foliumadis vortarojn, nur foje ion mi rememoris, ion mi aŭdis, komparis kaj - jes! estas nova vorto! Mi havas liston de kelkdekon da vortoj, surpapere. Mi provos ĉi tie almenaŭ parton de ili montri. Mi ne scias, ĉu multon da homoj t…

  • Familiaj sortoj - daŭrigo kaj kompletigo.

    - 874 visits
    Familiaj sortoj - novaj faktoj (rilatas al artikolo "Familiaj sortoj"). Kiam en la jaro 2010 mi skribis artikoleton "Familiaj sortoj" mi metis tien faktojn kiujn mi tiutempe sciis. Dume, tute antaŭnelonge, okazis aferoj kiuj iom ŝanĝis mian scion pri la priskribitaj aferoj. Nome - eble antaŭ du monatoj, traserĉante genealogiajn retejojn, min trovis mia pli fora kuzo loĝanta en Kanado. Li mesaĝis al mi, kaj ni konstatis, ke vere - niaj avinoj estis fratinoj kaj ni povas interkompreniĝi g…

  • Preĝejoj.

    - 867 visits
    Laŭ mia scio en Vroclavo troviĝas ĉirkaŭ 90 preĝejojn de diversaj konfesioj. Ĉar ili plejparte estas historiaj monumentoj kaj - estas simple belaj - mi volonte ilin vizitas kaj ne foriras sen iu foto. Mi kalkulis parkere kiom da preĝejoj estas konstruitaj konforme al la arkitekturaj stiloj. Do - da gotikaj mi kalkulis 27 kaj 4 kiuj dum pasintaj tempoj perdis sian sakralan rolon. Estas 6 preĝejoj neogotikaj konstruitaj ekde mezo de 19-a ĝis komenco de la 20-a jarcento. Estas nur 5 barokstila…

  • Vojaĝo - Podróż

    - 852 visits
    Podróż. Był luty 1944 roku, Estonia. Niespodziewanie moja rodzina została przez Niemców, spodziewających się sowieckiego ataku, ewakuowana z Tartu do wsi Peedu 25 kilometrów na południe. Przydzielono nam kwaterę – dwa pokoje z wybitymi szybami i kuchnię z połamanym piecem. Zima była mroźna i śnieżna. Nie wiem jak to Rodzice załatwili, ale wysłano nas – babcię, moją 1-roczną siostrę i mnie – 6-latka – niemieckim wojskowym pojazdem półgąsienicowym do Jõgeva (miasto 50 kilometrów na północ o…

  • La 1-a de Majo

    - 836 visits
    La 1-a de Majo Mi ne skribos ĉi tie pri historio de la festo. Tiuj kiuj ĝin konas ja ne bezonas rememorigon; tiuj kiun ĝi ne konas - facile povas trovi menciojn priajn en interreto. Mi nur skribos kion mi memoras. Iom nebule mi memoras periodon kiam mi frekventis la bazan lernejon (ĝis 1952-a jaro). Mi tiam ne devis festi nek partopreni. Mia patro tamen ĉiujare devis iri al la manifestacio kun sia entrepreno. Unuafoje mi devis iri al manifestacio kiam mi jam frekventis mezgradan lernej…

  • Unua Dispartigo de Pollando (I).

    - 811 visits
    Unua dispartigo de Pollando. En siaj "Memuaroj" mia fora parenco, Stanisław August Szantyr, jezuito (1766-1855), rakontas pri siaj rememoroj pri la Unua Dispartigo de Pollando en la jaro 1772. Jen fragmento: "Anoncita en gazetoj kaj eksterlandaj sciigoj dispartigo de la landoj de Polio fine okazis. Reĝo Prusuja konvinkinte Jozefon la Duan imperiestron kaj patrinon lian Marian Terezan, ke per polaj provincoj multobligu sian regadon, fine ankaŭ Katarinon la Duan al tiu ĉi penso pe…

  • Категории пьяниц

    - 792 visits
    Категории пьяниц. Как известно, человечество делится на две группы: пьющую и непьющую. Непьющие - народ довольно-таки скучный и монотонный. Пьющие же - народ более колоритный! Пьющие делятся на три вида: застенчивых, выносливых и малопьющих. Застенчивый вид это те, которые держатся за стенку. Выносливый вид это те, которых выносят . Малопьющие - это те, которые пьют, пьют, пьют и им всё еще мало . -------------- Ne traduku al Esperanto pere de Googla tradukilo. Rezultas neko…

  • Survoje...

    - 760 visits
    Memoraĵoj el pasinteco. En siaj "Memuaroj" mia fora parenco, Stanisław August Szantyr, jezuito (1766-1855), rakontas pri sia hejmo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Jen alia fragmento: "...Spaco de tiu ĉi loko kaj sur ĝi de du vilaĝoj pli ol du mejlojn okupanta formas longan kaj vastan pejzaĝon, enloĝatan, favoran kaj multkoloran, tra kiu kuras malnova vojo de Połock (ruse Полоцк) al limlando de Rusa Pskova Gubernio. Per dekkelkaj vojoj ĝi atingas la pli kaj malpli proksimajn vilaĝojn kaj tie ĉ…

  • Kio estas feliĉo.

    - 742 visits
    Interparolas Usonano, Franco kaj Ruso pri la temo - kio estas feliĉo? -Usonano diras: - belega edzino, dika konto en la banko, kvaropo da geinfanoj, tablo abunde plena de manĝaĵoj...... - Franco diras: - Belega edzino, geinfanoj, tablo kun bonaj trinkaĵoj.... - Ruso diras: Neeee....! Tajgo*, silento. En malgranda ligna dometo sube loĝas mi, supre Semionov (Ceмёнов). En la silento komencas aŭdiĝi aŭtomobila motoro. Pli proksime, pli... aŭto haltas antaŭ la dometo. Frapegado al la pordo. Mi m…

  • Loko memorinda por mi.

    - 709 visits
    En aŭgusto de 1982-a jaro en Pollando ankoraŭ regis la militstato. Mia laborloko (elektrejo) troviĝis en centro-norda urboparto kaj mi loĝis en suda urboparto (mi plu tie loĝas). La 31-an de aŭgusto mi tenis posttagmezan deĵoron, de la horo 13.45 ĝis 21-45. Noktadeĵora kolego venis iom pli frue kaj avertis min ke en la centro oni aŭdas pafadon. "Solidareco" aranĝis protestojn en regiono de la ĉirkaŭaĵo de aŭtobusa remizo ĉe la strato Grabiszyńska. La demonstracioj kutime disfluadis en direk…

  • Kokcinelo.

    - 657 visits
    Rakontis al mi mia patrino, aŭ eble avino, antaŭ multaj jaroj... En unua periodo de la ekzistado de Sovetunio regis tie oficiala severa kontraŭreligieco. Vorto "Dio" estis forigita kaj forigata el la ĉiutageco. Kaj jen en cenzora oficejo cenzoristo legis rakonton alsenditan por kontrolo. Li legas: "Tra la fenestro enflugis kokcinelo". Ĉimomente mi devas ion klarigi: kokcinelo ruslingve estas "божья коровка" -boĵja korovka - kio laŭvorte signifas "dia bovineto". La cenzoristo forstrekis vor…

  • Miaj gemaljunuloj.

    - 614 visits
    Junulara: "Miaj gemaljunuloj* estas tiel maljunaj, ke dum ilia juneco la Morta Maro ne estis ankoraŭ morta". ________________________________________ "Miaj gemaljunuloj* estas tiel maljunaj ke anstataŭ la anglan - lernis la rusan lingvon". ------- (Tion ĉi oni povas diri pri mi). ============ * gemaljunuloj - gepatroj.

  • Rabatako.

    - 574 visits
    En la tramon eniris ulo kaj ekkriis: - "Neniu moviĝu! Tio ĉi estas rabatako!" De malantaŭo eksonis voĉo: "Diable! Vi treege min timigis! Mi pensis ke estas biletkontrolo!"

  • En lifto.

    - 490 visits
    En la lifto. - Ĉu Via hundo estas batalhunto? - Ne, ĝi estas terhundo. Klasifiko - akompanhundo. - Hieraŭ en televido oni montris kiel batalhundo mordmortigis sian mastron. - Kiom da jaroj havas via filo? - Dekok. - Hieraŭ en televido oni montris kiel 18-jaruloj prirabis kaj mortigis taksiiston. - Kaj kiel al tio ĉi rilatas mia filo? - Kaj kiel al tio ĉi rilatas mia hundo?

34 articles in total