La urbo Svitavy, sidejo de nia muzeo havas la honoron gastigi ĉi-jare la unusolan
Oficialan Antaŭkonresan Ekskurson
, destinitan por partoprenantoj de la 101-a Universala Kongreso en Nitro gastigos en la tagoj 19.-23.7.2016 ĝuste la urbo Svitavy.

La aranĝo okazos inter la 19-a kaj la 23-a de julio 2016 kaj organizas ĝin
Ĉeĥa Esperanto Asocio kunlabore kun UEA kaj la loka Klubo de amikoj de Esperanto.

Ne maltrafu la okazon en amika etoso (kapacito de unu buso) malkovri belaĵojn de Ĉeĥio kaj viziti nian muzeon! Ĉion ĉi tre favorpreze!

Loĝado por 4 noktoj estas certigita en Svitavy en du kategorioj:

komforta tristela hotelo Garni kaj pli modesta kaj malplikosta studenthejmo .

Dumtage preparatas por vi ekskursa programo:

Svitavy (akcepto en la urbodomo, urbaj memorindaĵoj, nia Esperanto-Muzeo kaj Urba Muzeo kaj Galerio kun ekspozicio pri Oskar Schindler

tuttagaj ekskursoj al ĉarmaj urboj Litomyšl kaj Olomouc (kun memorindaĵoj sur UNESKO-listoj)



surfote: Esperanto-Muzeo - kastelo Litomyšl - Olomouc-ĉefplaco - Svitavy-ĉefplaco - Olomouc-preĝejo de S.Maŭricio

Vespere atendas vin kulturaj kaj amuzaj programoj (koncerta, danca, kantado kaj amuziĝo en privata bierejo).

Proponatas avantaĝa ebleco de komuna busvojaĝo al "Nitra":https://eo.wikipedia.org/wiki/Nitra (kun halto en "Brno":https://eo.wikipedia.org/wiki/Brno) (kontraŭ 15 Eŭroj)

Por vidi detalojn klaku al nia FOTOGALERIO!

Aliĝoj kaj pagoj eblas NUR pere de UEA (kadre de la ALIĜILO AL UK-o!

ĈEA disponigas nur informojn pri la loko, programo, transporto k.t.p.

Kontaktadreso: cea (ĉe) esperanto.cz

PORINFORMAJ PREZOJ:

Kategorio A) 250 Eŭroj - 4 tranoktoj en dupersona ĉambro en la tristela hotelo GARNI, kun plena pensio (manĝoj)
ekde marda vespero ĝis sabata mateno; ekskursoj (buso inkl. enirprezojn), vesperaj kulturaj kaj amuzaj programoj

Kategorio B) 170 Eŭroj - 4 tranoktoj en du-tri lita ĉambro
en studenthejmo, 3 tagmanĝoj kaj 1 vespermanĝo en bierejo;
ekskursoj (buso inkl. enirprezojn), vesperaj kulturaj kaj amuzaj programoj

Prezo de ekstraj noktoj antaŭ la aranĝo - en Svitavy:
Hotelo Garni, dulita ĉambro: € 25 popersone; Pensiono Bárta, dulita ĉambro: € 15 popersone.

LIMDATOJ POR ALIĜO:

La prezoj validas por aliĝoj ĝis la la 15-a de junio.
Poste kun krompago 25 Eŭroj.

Pliajn informojn vidu en la Dua bulteno, paĝo 13.


ATINGEBLECO

Svitavy situas sur la ĉefa trajnlinio inter Prago kaj Brno (kun konektoj el Bratislava kaj Vieno). Vojaĝo el Prago daŭras 2 horojn, el Brno 1 horon.

Ni pretigas por vi liston de rekomendataj konektoj.


ORGANIZA TEAMO:

estraranoj de ĈEA kun riĉaj spertoj pri organizado de aranĝoj
Vladimír Dvořák - ĈEA-prezidanto - kontraktoj, eksteraj rilatoj, financoj, organizado
Libuše Dvořáková - ĈEA-vicprezidanto - surloka organizanto en Svitavy
Pavla Dvořáková - ĈEA-komitatano - informado, ekskursoj, programo
- ĉiuj tri plentempe ĉeestos dum via restado
Vratislav Hirš - ĈEA-komitatano - kasisto
helpantoj el la Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy


Ni esperas vian intereson kaj antaŭĝojas vian partoprenon☺!


REKOMENDATAJ LIGILOJ - klaku al esperanto.cz