Verda stelo kun naskiĝtafa kuko
„Kiam la popoloj povos libere sin kompreni,
tiam ili ĉesos reciproke sin malami“.
L.L.Zamenhof


Karaj, se vi preferas ne legi, sed unue mem elprovi viajn sciojn
pere de KVIZO, bv. unue iri al

http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/kion-vi-scias-pri-estigo-de-esperanto.html

Tie vi trovos 18 demandojn kaj en almetita dosiero ankaŭ ĝustajn respondojn.
Vi povas utiligi ilin ankaŭ por programoj en viaj kluboj/rondetoj.

La sekva teksto inkluzivas en proza formo la informojn (sed ne nur ilin, krom datoj kaj faktoj ankaŭ okazaĵojn kaj cirkonstancojn).


____________________________________________________________________________



La knabo nomata Eliezer (en la jida Lejzer, en la rusa Lazar) naskiĝis
la 15-an de decembro 1859 en la pola urbo Bjalistoko, nomata Manĉestro
de la nordo, kiu tiam apartenis al la Rusa imperio. Li estis la plej aĝa filo
de la 22-jara lingvoinsturisto Mordeĥaj (Marko) Zamenhof kaj lia je tri jaroj
pli juna edzino Liba Roĥla (Rozalio), al kiuj sekve naskiĝis pluaj 8 infanoj.
Liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la jida. Li havis denaskan lingvotalenton,
baldaŭ li parolis ankaŭ pole kaj germane, pli poste li lernis la francan,
latinan, grekan, hebrean kaj anglan kaj aliajn lingvojn.

En Bjalistoko tiam krom la juda plimulto vivis ankaŭ poloj, germanoj
kaj bjelorusoj kaj la knabon ekde frua aĝo tre ĉagrenis, kiam li devis observi
iliajn oftajn reciprokajn malagordojn kaj malsimpatiojn.
Li venis al la konkludo, ke la ĉefa kialo de malkonfido kaj malamikeco
inter la nacioj estas lingvaj barieroj. Li opiniis, ke tiun ĉi problemon
eblas forigi per enkonduko de nova komuna neŭtrala lingvo.
Tio fariĝis lia ĉefa tutviva revo kaj misio.

Pri kreo de la artefarita lingvo li klopodis sisteme plurajn jarojn jam en tempo
de gimnaziaj studoj en Varsovio, kien li transloĝiĝis kun la familio en 1873.
Li klopodis utiligi avantaĝojn de diversaj lingvoj, kiujn li regis, kaj krei lingvon
kun logika gramatiko sen esceptoj, simpla fonetiko, komprenebla
kaj bone ellernebla vortprovizo kaj fleskebla sistemo de vortfarado.
La nomon Ludoviko li elektis nur kiel 17jaraĝa kiel sian t.n. gojan nomon
honore al angla pensulo kaj lingvisto Francis LODWICK (1619-1694),
pri kiu li legis en verkoj de Komenio, kaj kiu estis
i.a. aŭtoro de universala alfabeto kaj planlingvo.

La 17-an de decembro 1878 li pretigis por siaj geamikoj solenaĵon

okaze de sia 19-a naskiĝdatreveno, dum kiu li prezentis al ili la unuan version
de sia lingvo, nomitan „Lingwe uniwersala“. Li akiris inter ili favorantojn,
sed plenkreskuloj reagis al lia verko plejparte per mokoj aŭ konsideris lin
eĉ frenezulo. Lia patro devigis lin promesi, ke ĝis kiam li ne finstudos,
li ne okupiĝos pri sia projekto.

Kvankam Ludoviko havis ĉefan intereson pri lingvoj, li obeis la deziron
de sia patro certigi sian vivtenon kaj forvojaĝis al Moskvo
al fakultato de medicino, ĉar tio estis la unusola fako,
kiun en la tiama cara imperio judoj povis studi.
Li klopodis diligente kleriĝadi kaj perlabori por vivteni sin,
tamen ofte li tie suferis pro malvarmo kaj malsato.

En marto 1881 la rusa caro Aleksandro la 2-a estis mortigita dum atenco

kaj politika situacio kaj naciisma etoso senteble akriĝis.
Kiam baldaŭ post tio Ludoviko revenis hejmen por ferioj,li malkovris,
ke malgraŭ interkonsento intertempe lia patro forbruligis lian lingvoprojekton!
Supozeble li timis, ke la materialo povus esti konsiderita kiel parto
de la juda kontraŭcara konspiro.


Sed eĉ ne tiu ĉi granda perdo de fortimigis Ludovikon de lia revo.
Dum sekva studado de medicino en Varsovio
sekrete laŭmemore li denove rekonstruis sian lingvon,
plu perfektigadis ĝin kaj elprovadis pere de tradukoj.

En aŭgusto 1886 li konatiĝis en Varsovio kun je 4 jaroj pli juna Kejla (Klara) Silbernik,
filino de komercisto el litovia Kaŭnaso, kiu tie restadis ĉe sia fratino.

Baldaŭ ili amikiĝis kaj kiam li konfidis al ŝi sian lingvon, li ekhavis surprize
ŝian subtenon kaj entuziasmon. La 30-an de marto ili anoncis sian gefianĉiĝon.

Por la unua lernlibro de sia internacia lingvo Ludoviko malfacile serĉis eldoniston,
plurloke li estis rifuzita. La 2-an de junio li akiris por rusa eldono konsenton de la cenzuristo – bonŝance li estis konatulo de lia patro, kiu konsideris la verketon sendanĝera fantaziaĵo.
Fine, la 26-an de julio 1887, t.e. en lia aĝo de 27 jaroj,
la libro nomata „Unua Libro“ aperis en Varsovio ĉe la eldonejo Kelter, precipe dank al subteno de liaj fianĉino kaj bopatro.
Du semajnojn antaŭ la geedziĝo por eldonelspezoj estis uzita granda parto de la doto der Klara. ankoraŭ samjare aperis lernolibro ankaŭ en versioj pola, germana kaj franca
kaj sekve ankaŭ en aliaj lingvoj.

Ludoviko publikigis la libron sub pseŭdonimo DOKTORO ESPERANTO
Doktoro Kiu esperas. Nur pli poste tiu ĉi vorto komencis esti uzata

por nomi la lingvon mem.

Jam en tiu ĉi unua libro Zamenhof rezignis pri ĉiuj aŭtoraj rajtoj.
Li proklamis, ke li ne volas estis konsiderata kiel kreinto,
sed nura iniciatinto de la lingvo. Li alvokis legantojn, ke dum la jaro ili sendu al li
siajn kritikojn kaj proponojn por eventualaj ŝanĝoj en la lingvo kaj sur ilia bazo

li proponos la finan aspekton de la fundamento de la lingvo.

Necesas mencii, ke tiutempe, post subita disfalo de promesplene disvolviĝanta movado
ĉirkaŭ la lingvo Volapuko, la ĝenerala etoso ne tro favoris akcepton

de la nova lingvo. Tial Ludoviko atendis l kun vere granda streĉiĝo
la unuajn reagojn. Kaj ili venis baldaŭ kaj en suprize granda nombro
kaj estis plejparte pozitivaj.
Kuraĝigite, jam en la j. 1888 li eldonis
siajn respondojn al alvenintaj leteroj
en formo de publikaĵo nomita „Dua Libro“.

Plej multaj novaj favorantoj devenis el Ruslando, tamen la unua centro
organiza kaj financa estiĝis en Nurnbergo, kie jam en 1888 estis fondita
la unua Esperanto-societo, kiu unu jaron pli poste komencis eldoni
la unuan Esperanto-gazeton – montarevuon „La Esperantisto“,
en kiu okazadis ankaŭ diskutoj pri eblaj adaptoj kaj ŝanĝoj en la lingvo.
En la unua adresaro, kiu aperis samjare, troviĝis nomoj
de la unua milo
de favorantoj el 17 landoj, inkluzive transmaraj.

Tiel fragilaj bazoj de la nova movado kaj de la nova espero estis fonditaj ....


Pavla Dvořáková

La tekston mi verkis origine ĉeĥe-esperante por la muzea ekspozicio pri 125 jaroj de Esperanto, por panelo dediĉita ĝuste al naskiĝo de Esperanto. Se vi trovas ĝin utila, vi povas ĝin libere traduki al via nacia lingvo (ĉar mi konstatis, ke pri pluraj biografiaj detaloj oni en naciaj lingvoj ne tro ofte parolas).