Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio) krom la daŭra ĝenerala ekspozicio pretigas ĉiujare novan teman ekspozicion - la nuntempa , daŭranta ĝis la 15-a de septembro, temas pri kolektado (vidu www.ipernity.com/blog/181031/806146).

La 26-an de septembro 2015 okazos inaŭguro de la nova ekspozicio
sub la temo "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo""Alternativaj manieroj de ekkonado de fremdaj landoj kaj kulturoj".

La temo celos almenaŭ parte respondi i.a. al la demando:
Kiugrade vere Esperanto peras ion alian aŭ pli valoran ol kutima vojaĝado
(ĉu individua, ĉu kun vojaĝagentejo)?


La kolektitaj materialoj servos ne nur por fizika ekspozicio, sed parto estos ankaŭ disponigita surrete aŭ utiligita por gazetartikoloj (ĉu ĉeĥ-, ĉu esperanlingvaj).

Ni celas akiri kontribuaĵojn laŭeble el diversaj landoj.

Aparte serĉatas:

a) per retmesaĝa formo:

1) fotaĵoj (kun mallonga trafa priskribo - max 6 linia - kun indiko de nomoj kaj devenlandoj de persono(j) surfote) - pri interesa travivaĵo/situacio/aktiveco, kiun vi spertis aŭ nekutima bela loko, kiun vi vizitis dum vojaĝado pere de Esperanto /ĉu individua, ĉu dum iu aranĝo/
Limdato: ĝis la 15-a de septembro !!
(pli poste venonaj utiligeblos virtuale)

2) mallonga rakontado (ĉ. 1 paĝa) pri io interesa/inspira, kion vi eksciis/spertis pri la mondo pere de Esperanto (vojaĝante, korespondante, legante)

Limdato: prefere ankaŭ ĝis 15.9. sed eblas ankaŭ pli poste, laŭeble ĝis 31.12.2015
(krom utiligo por artikoloj estos - kaze de sufiĉa kvanto de materialo- pretigita kolekto disponigita interrete)

3) publikigeblaj sonregistraĵoj kun esperantlingvaj registraĵoj de popolkantoj de diversaj landoj kaj mallongaj amatoraj videoj (esperante paroligitaj aŭ subtekstigitaj) pri vidindaĵoj aŭ kulturo de diversaj landoj
Limdato: same kiel ĉe la punkto 2) - la materialoj uzeblos ankaŭ por la muzea retejo kaj tiu ĉi Ipernity-paĝo

RETKONTAKTO: muzea.ekspozicio@gmail.com


b) en fizika formo sendata per klasika poŝto:

turismaj informoj en Esperanto (diversaj flugfolioj, informbroŝuroj, bildkartoj k.s.) pri urboj kaj memorindaĵoj
- estos ne nur ekspoziciitaj kaj envicigitaj en la muzean kolekton,
sed sekve ankaŭ skanitaj kaj publike disponigitaj en Interreto
pere de la muzea paĝo ĉe Ipernity kaj informe en Facebook

Poŝtadreso: Esperanto-Muzeo, nám. Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy, Ĉeĥio

Viaj pliaj ideoj kaj iniciatoj rilataj al la temo bonvenas!

Pri la ekspozicio ni informos vin pervorte kaj perfote en tiu ĉi nia paĝo.

Ni antaŭdankas por via kunlaboremo kaj antaŭĝojas viajn kontribuaĵojn,
kiuj faros nian projekton pli bunta kaj pli interesa por la publiko.

Amike

Pavla Dvořáková, ekspoziciestro kaj prizorganto de tiu ĉi muzea paĝo