Tom Nylund's articles with the keyword: blokado

  • Armilkolektemuloj

    - 17 Mar 2011
    Marde la israelaj mardefendaj fortoj en la Mediteraneo haltigis ŝipon kiu estis transportanta armilojn en Egiption. La celo estis ke la armiloj estus transportotaj pluen en la Gaza-strion de Egiptio tra la tuneloj kiuj estas sub la landlimo inter Egiptio kaj la Gaza-strio. La armiloj devenis de Irano (troviĝis perslingva manlibro inter la armiloj). En la ŝipo troviĝis 50 tunoj da armiloj, interalie kontraŭŝipaj C-704 misiloj kiuj havas atingokapablon de 35 km kaj eksplodpintaĵon de 130 kg…

  • Kial mi blogas pri Israelo?

    - 09 Nov 2010
    Troviĝas ŝablono ke kiam Israelo sin defendas oni emas kritiki kaj pridubi la landon pri tio. Kompreneble oni rajtas kritiki kaj pridubi Israelon, sed tio devas okazi surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. Sed tiel ne estas. Dum la kvin lastaj jaroj estis tri okazaĵoj kiam oni malĝuste kaj maljuste kritikis kaj pridubis Israelon: la milito en Libano en la somero 2006, la milito en la Gaza-strio en la vintro 2008-2009 kaj la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-…

  • Uzante malveron kiel veron

    - 02 Oct 2010
    Tiu ĉi teksto klarigas kiel la prezentado de okazaĵoj povas transformiĝi. Ŝablono: okazaĵo > kion la judoj/Israelo faris > kiel la afero ofte estas prezentata La judoj bezonas propran landon pro la persekutoj > La judoj aĉetas landpecojn en la regiono kie antikva Izraelo iam troviĝis > “La judoj ŝtelis la landon de la palestinanoj”, “Israelo okupadas Palestinon” (Neniam ekzistis sendependa ŝtato nomata Palestino.) La najbaroj de Israelo atakas la landon > Palestinanoj fuĝas > “Is…

  • Ĉu manko de akvo kaj konstrumaterialoj en la Gaza-strio?

    - 18 Aug 2010
    Vi tutcerte iam aŭdis ke en la Gaza-strio ne troviĝas pura akvo (ĉar la israelanoj konsumas ĉion) kaj ke Israelo ne permesas konstrumaterialojn esti enportataj en la Gaza-strion. Bonvolu spekti la sekvan filmeton. Temas pri akvoparko kiu malfermiĝis en la Gaza-strio en junio. En la amaskomunikiloj estas dirite ke en la Gaza-strio ne troviĝas pura akvo kaj ke ankaŭ ne troviĝas konstrumaterialoj. Tio kompreneble ne veras. Troviĝas kaj pura akvo (sufiĉe por ĉiuj) kaj ankaŭ konstrumaterial…

  • Ĉu en la Gaza-strio estas humana katastrofo??

    - 21 Jun 2010
    Ĉu en Gaza-strio estas humana katastrofo?? Por bildoj kaj respondo al la demando, bonvolu vizitu mian blogon: >> miajpripensadoj.wordpress.com

  • Kvin malveraj asertoj pri la situacio en la Gaza-strio

    - 08 Jul 2010
    ”La israela blokado de la Gaza-strio estas punado de la palestinanoj” Miloj da raketoj kaj grenadoj estis pafataj en Israelon fare de terororganizaĵoj en la Gaza-strio. Tiu ĉi terorado celas senkulpajn homojn: infanojn, junulojn, maljunulojn, virojn, judojn kaj arabojn. Israelo ne starigas la blokadon por puni la palestinanojn, sed por malebligi raketerojn kaj grenaderojn enflui en la Gaza-strion. Tial Israelo devas kontroli homojn kaj provizaĵojn trapasantajn la limojn. Egiptio ankaŭ parto…

  • Nia strangega mondo

    - 22 Jun 2010
    En tiuj tagoj en nia mondo lando planas defii alian landon. Defion farita de lando kontraŭ alia lando oni normale konsideras malbona kaj kondamninda. Tial similaj planoj ĝenerale kaŭzas reagojn en la mondo. Tamen en tiu ĉi kazo neniaj reagoj estiĝas. La mondo silentas. Ŝajnas ke tiu ĉi plano de defio kaŭzas neniajn ajn reagojn en la mondo. Kial? Verŝajne ĉar temas pri Israelo. Libano preparas sendi ŝipon kun helpaĵoj al la Gaza-strio. Ne estas malbone aŭ malpermesite transporti helpaĵojn en la G…

  • Pri la laŭleĝeco aŭ kontraŭleĝeco de la Gaza-stria blokado

    - 15 Jun 2010
    La israela blokado de la Gaza-strio estas tre kritikata kaj estas vaste asertate ke la blokado estas kontraŭleĝa. Tamen laŭ validaj internaciaj leĝoj starigo de blokado estas tute laŭleĝe en situacio de armita konflikto. Israelo estas en armita konflikto kun teroristaj organizaĵoj agantaj en la Gaza-strio. Tiu ĉi konflikto daŭris dum multaj jaroj, sed intensiĝis en junio 2007 kiam Hamas perforte prenis la gvidadon de la Gaza-strio. Ekde tiam la Gaza-strio estas kvazaŭ bazo por pafadoj de raketoj…

  • La blokado de la Gaza-strio – aktuala afero

    - 10 Jun 2010
    La okazintaĵoj lige kun la ŝiparo klopodinta transporti provizaĵojn rekte en la Gaza-strion denove aktualigis la Israelan-Palestinan konflikton kaj precipe la blokadon de la Gaza-strio. La blokado de la Gaza-strio estas daŭre pridubata, kritikata kaj kondamnata, samkiel multaj aliaj aferoj koncernante Israelon, kaj la diskutoj ekflamiĝegis denove pro la lastatempaj okazintaĵoj. La ĉefa signalo kaj reago estas ke Israelo nepre kaj rapide nuligu la blokadon. Israelo tamen asertas ke la blokado de…