La israela blokado de la Gaza-strio estas tre kritikata kaj estas vaste asertate ke la blokado estas kontraŭleĝa. Tamen laŭ validaj internaciaj leĝoj starigo de blokado estas tute laŭleĝe en situacio de armita konflikto. Israelo estas en armita konflikto kun teroristaj organizaĵoj agantaj en la Gaza-strio. Tiu ĉi konflikto daŭris dum multaj jaroj, sed intensiĝis en junio 2007 kiam Hamas perforte prenis la gvidadon de la Gaza-strio. Ekde tiam la Gaza-strio estas kvazaŭ bazo por pafadoj de raketoj kaj grenadoj en urbojn kaj vilaĝojn en la sudaj partoj de Israelo.

Konforme al la leĝoj de armitaj konfliktoj, lando kiel partio en armita konflikto rajtas starigi maran blokadon apud la bordo de la malamikoj pro sekurecaj kaŭzoj. Mara blokado signifas malhelpadon de la preterpaso (eniro kaj eliro) de ĉiuj akvoveturiloj al aŭ el ĉiuj havenoj kaj bordaj areoj de la malamikoj, sen konsidero de kia speco de ŝarĝo la akvoveturiloj transportas.

La rajto starigi maran blokadon estas bone konfirmita en tradicia internacia leĝo. Ĝi estas komuna kutimo kaj eĉ la regularo de la Unuiĝintaj Nacioj listigante la diversajn rimedojn eblajn por la Konsilio de Sekureco konservi aŭ restarigi internacian pacon kaj sekurecon, eksplicite mencias la maran blokadon inter tiuj rimedoj (Artikolo 42 de la Regularo).

Simile, Artikolo 7.7.1 de ”La Manlibro de Komandanto pri leĝo de Maraj Operacioj”, publikigita de la Usona militŝiparo en julio 2007 klarigas la jenon:

”Blokado estas milita operacio por antaŭmalhelpi akvoveturilojn kaj/aŭ aviadilojn de ĉiuj nacioj, tiel malamikajn kiel ankaŭ neŭtralajn, de enirado kaj elirado el specifitaj havenoj, flughavenoj, aŭ bordaj areoj apartenantaj al, okupataj de aŭ regataj de malamika nacio. Dum la milita rajto de inspektado kaj serĉado estas desegnita por malpermeso de alfluo de kontrabandaĵoj, la milita rajto de blokado intencas antaŭmalhelpi akvoveturilojn kaj aviadilojn, sen konsidero de ilia ŝarĝo, de transpasi starigitan kaj sciigitan kaj diskonigitan kordonon apartigantan la malamikojn de akvoj kaj/aŭ aerspaco”.

Internacia leĝo fiksas multajn kondiĉojn por laŭleĝa mara blokado (tiuj kondiĉoj estas konsiderataj ekzemple en la ”San Remo Manlibro de Internacia Leĝo aplikebla je Armita Konflikto Surmare” de 1994). Israelo tamen observas ĉiujn tiujn kondiĉojn. Ekzemple estas fiksita ke ”mara blokado estas starigita pro sekurecaj kaŭzoj. Sekve, la partio daŭriganta la blokadon devas zorgi pri pasado de homhelpa subteno por la civila loĝantaro de la areo blokadata. Tiu ĉi devo difinas la rajton de la blokadanta partio preskribi la teknikajn aranĝojn, inklude serĉadon, sub kiuj la pasado estas permesata, por certiĝi ke neniaj rimedoj estos transigitaj profite al la malamikoj, anstataŭ al la civila loĝantaro, kaj ke la homhelpa subteno estas distribuata sub la observado de neŭtrala partio kiu antaŭmalhelpas la misuzon de la homhelpa subteno fare de la malamiko”.

Israelo permesis pasadon de homhelpa subteno en la Gaza-strion longe antaŭ la starigo de la blokado. La subteno eniris en la Gaza-strion tra limpasejoj inter Israelo kaj la Gaza-strio, sub sekureca kontrolo kaj kunordige kun internaciaj organizaĵoj agantaj en la Gaza-strio.

Israelo do observas ĉiujn regulojn kaj kondiĉojn de starigo de mara blokado. Konklude la mara blokado starigita de Israelo en la Gaza-strio akordas al internacia leĝo. La blokado do estas tute kaj plene laŭleĝa.

Fonto: Interception of the Gaza flotilla-Legal aspects

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.