Plejlaste hieraŭ la 14-an de junio Kassam-raketo falis en la okcidenta Negevo. La raketo estis pafita el la Gaza-strio fare de iu terorista organizaĵo, sed feliĉe la raketo ne kaŭzis damaĝon. Antaŭ semajno kaj duono kvar raketoj falis en la okcidenta Negevo. La raketatakoj do plue daŭras, sed ni ne aŭdas pri ili en la amaskomunikiloj.

Ekde jaro 2000 pli ol 12 000 raketoj kaj grenadoj falis en Israelon. Sole dum jaro 2008 falis 1750 raketoj kaj 1528 grenadoj. La atakoj estis plenumataj grandparte dum la mateno kiam la infanoj iris al la lernejo kaj posttagmeze kiam la infanoj reiris hejmen. Ĉar la atakoj plimultiĝis dum 2008 Israelo devis ekfari militon kontraŭ Hamas. Post tio la atakoj malplimultiĝis.

Filmeto pri raketatakoj:

Listo de atakoj plenumitaj dum tiu ĉi jaro:
http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Palestinian_rocket_attacks_on_Israel,_2010

Fonto: http://www.ynetnews.com/articles/0,7340,L-3905270,00.htm

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.