Marde la israelaj mardefendaj fortoj en la Mediteraneo haltigis ŝipon kiu estis transportanta armilojn en Egiption. La celo estis ke la armiloj estus transportotaj pluen en la Gaza-strion de Egiptio tra la tuneloj kiuj estas sub la landlimo inter Egiptio kaj la Gaza-strio. La armiloj devenis de Irano (troviĝis perslingva manlibro inter la armiloj). En la ŝipo troviĝis 50 tunoj da armiloj, interalie kontraŭŝipaj C-704 misiloj kiuj havas atingokapablon de 35 km kaj eksplodpintaĵon de 130 kg. Se tiuj ĉi misiloj estus atingintaj la Gaza-strion kaj la manojn de la teroristoj, ili estus estintaj vera minaco kontraŭ la israela defendokapablo.

Marde egiptaj proparolantoj komunikis ke Egiptio dimanĉe haltigis kvin veturilojn transportantajn armilojn de Sudano. La celo de tiuj ĉi armiloj ankaŭ estis la Gaza-strio kaj la teroristoj tie.

Merkrede la ĉefministro de Israelo, Benjamin Netanjahu, diris: ”Al ĉiuj kiuj pridubis, atakis kaj kritikis Israelon pro la blokado kontraŭ la Gaza-strio, por haltigi kaj traserĉi ŝipojn celantajn la Gaza-strion, jen la plej klara respondo, tie ĉi hodiaŭ en Aŝdodo, kial estas nia devo, ne nur nia rajto, haltigi kaj senarmiligi tiajn ŝipojn.”

Kion ni povas konkludi de la okazaĵoj okazintaj dum la plejlastaj tagoj? Ni povas konkludi ke en Mezoriento troviĝas armilkolektemuloj kaj ke ili precipe celas plifortigi la teroremulojn kiuj furiozas en la Gaza-strio. Ekde la komenco de tiu ĉi jaro estis pli ol 60 raketoj kaj grenadoj pafataj en sudan Israelon. Tio estas preskaŭ po unu tage! En la anglalingva Vikipedio troviĝas listo pri tiuj ĉi raketoj. Ĉi sube troviĝas ligilo al la koncerna paĝo.

Kion ni alie povas konkludi? Ni povas konkludi ke la silentado inter la monda komunumo estas timiga. Oni iel celas paciĝon en Mezoriento, kaj precipe inter Israelo kaj ties najbaroj, sed oni ne reagas kiam Teherano sendas ŝipojn kun armiloj celantaj la Gaza-strion. Oni silentadas kaj entute ne reagas.

Wikipedia: List of Palestinian rocket attacks on Israel, 2011

Pliaj informoj…

…en la angla: http://www.jpost.com/MiddleEast/Article.aspx?id=212317

…en la franca: http://fr.jpost.com/servlet/Satellite?cid=1297325560316&pagename=JFrench%2FJPArticle%2FShowFull

…en la hispana: http://www.aurora-israel.co.il/articulos/israel/Conflicto/35953/

…en la itala: http://www.informazionecorretta.com/main.php?mediaId=8&sez=120&id=38911

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.