Tom Nylund's articles with the keyword: pacaj intertraktoj

  • Kiel atingi pacon inter Israelo kaj la palestinanoj?

    - 12 May 2011
    Ŝajnas ke la atingado de paco inter Israelo kaj la palestinanoj estas eterna projekto kvankam oni multe faris por klopodi atingi pacon. Oni tamen devas esti preta vidi historiajn faktojn. La historio montras ke pliigo de palestina memdetermino aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. La plejmulto de la palestinaj araboj subiĝis al tiu ĉi aŭtoritato. Sed tiu ĉi paŝo ne signifis plian pacecon, sed estis lanĉita d…

  • Fejsbuka milito: paĝo forigita – novaj jam aperis

    - 28 Mar 2011
    Mi ĝisdatigas tiun ĉi aritkolon laŭbezone. Hieraŭ mi publikigis peton raporti Fejsbukan paĝon kiu instigis al tria intifado kontraŭ Israelo kaj nun mi povas komuniki al vi ke tiu paĝo estis hodiaŭ matene forigita. Mi sukcesis vidi la paĝon antaŭ ol ĝi estis forigita kaj tiam preskaŭ 350 000 homoj estis klakintaj la butonon “Ŝati”. La nombro do kreskis per 10 000 post kiam mi publikigis la blogafiŝon. Skribante ĝin la nombro ja estis 340 000. Tiun batalon ni venkis, sed la milito ja…

  • Okazegis: Jerusalemo, suda Israelo kaj la Gaza-strio

    - 27 Mar 2011
    Dum longa tempo estis sufiĉe maltrankvile en Israelo, sed en decembro la raketatakoj el la Gaza-strio pliintensiĝis. Dum la pasinta semajno estis tre maltrankvile. Merkrede en Jerusalemo okazis teroratako. Bombo eksplodis ĉe bushaltejo. Mortis unu virino kaj vundiĝis dekoj da homoj. Temis pri la unua teroratako de tiu speco en multaj jaroj. Jen filmeto kiu montras la lokon post la teroratako: Dum la pasinta semajno ankaŭ pluvis multe da raketoj kaj grenado…

  • Pluraj dekoj da grenadoj el la Gaza-strio en sudan Israelon

    - 19 Mar 2011
    Hodiaŭ matene estis pluraj dekoj da grenadoj pafitaj en sudan Israelon el la Gaza-strio. Du homoj negrave vundiĝis, unu konstruaĵo damaĝiĝis kaj la loĝantaro estis admonita eniri en la bombŝirmilojn. Hieraŭ estis dek grenadoj pafitaj. Silentas la mondo, sed imagu se Israelo estus pafinta grenadojn en la Gaza-strion! Tiuokaze la tuta mondo plendkriegus kaj la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj tuj kunsidus. Hieraŭ fortoj amikaj al la registaro en Jemeno buĉis 40 manifestacian…

  • Armilkolektemuloj

    - 17 Mar 2011
    Marde la israelaj mardefendaj fortoj en la Mediteraneo haltigis ŝipon kiu estis transportanta armilojn en Egiption. La celo estis ke la armiloj estus transportotaj pluen en la Gaza-strion de Egiptio tra la tuneloj kiuj estas sub la landlimo inter Egiptio kaj la Gaza-strio. La armiloj devenis de Irano (troviĝis perslingva manlibro inter la armiloj). En la ŝipo troviĝis 50 tunoj da armiloj, interalie kontraŭŝipaj C-704 misiloj kiuj havas atingokapablon de 35 km kaj eksplodpintaĵon de 130 kg…

  • Israela familio brutale murdita

    - 12 Mar 2011
    Teroristo tondis truon en la barilo de la ”kolonio” Itamar kaj murdis kvin familianojn: la patron, la patrinon kaj iliajn tri infanojn. La aliaj infanoj de la familio sukcesis fuĝi al najbara domo. Jen pruvo ke la sekurecaj aranĝoj en Cisjordanio vere necesas. Tamen la sekureca situacio multe pliboniĝis lastatempe kaj oni povis forigi multajn sekureckontrolejojn. Pliaj informoj… …en la angla: http://www.israelnationalnews.com/News/News.aspx/142840 …en la fr…

  • Maturiĝetas Palestino

    - 08 Mar 2011
    Piedpilkludada evento por gejunuloj okazonta pli malfrue tiun ĉi semajnon estas nomita laŭ la unua palestina sinmortiga bombistino Wafa Idris. Tion komunikas la palestina gejunulejo Al-Amari. Wafa Idris estis la unua palestina ina sinmortiga bombisto. Ŝi eksplodigis sin en Jerusalemo mortigante unu kaj vundante pli ol 150 la 27-an de januaro 2002. Kiel volontulino de la palestina duonluno ŝi povis trapasi la israelan sekureckontrolejon kaj eniri Jerusalemon en palestina ambulanco. Ekde…

  • Spektinda filmo

    - 24 Feb 2011
    Spektinda anglalingva filmo:

  • Cerbumindaĵoj por ĉiuj – kaj precipe por esperantistoj

    - 03 Feb 2011
    La juda popolo devenas de Mezoriento. En la teritorio kie Israelo hodiaŭ situas, troviĝis la antikvaj judaj regnoj antaŭ la tempo kiam nia jarkalkulo komenciĝis. Judoj loĝis en la landoj en Mezoriento kaj Nordafriko dum longa tempo. Kelkaj judaj komunumoj en tiuj landoj estis malnovaj je pluraj miloj da jaroj, sed la judoj estis forpelitaj el tiuj landoj dum la 1940-aj, 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Temas pri preskaŭ unu miliono da judaj rifuĝintoj pri kiuj oni malofte parolas. La…

  • Israelo kaj la emociveka okupado

    - 08 Jan 2011
    Rulantaj tankoj, ŝtonĵetantaj palestinaj junuloj, ardaj kaj emociplenaj paroloj ke la okupado estas kontraŭleĝa kaj ke Israelo tuj devas ĉesigi ĝin. Tiel ŝajnas la okupado por ordinara homo. Kaj jes ja: laŭ rezolucio 242 Israelo devas retiriĝi el teritorioj kiujn la lando ekregis en jaro 1967. Tio estas la unua flanko de la afero. Sed troviĝas ankaŭ alia: la rezolucio ne nur devigas Israelon – ĝi devigas ankaŭ la palestinanojn kaj la najbarojlandojn de Israelo. Troviĝas mul…

  • La bonaj malnovaj tempoj antaŭ la paco

    - 22 Nov 2010
    Multaj araboj kaj judoj en tiu ĉi parto de la mondo vere sentas la foreston de la bonaj malnovaj tempoj antaŭ la komenciĝo de la mezorienta pacprocezo – antaŭ Jaser Arafat kaj OLP (la Organizaĵo por Liberigo de Palestino) estis alvenigitaj al Cisjordanio kaj la Gaza-strio post la subskribo de la Oslo-interkonsento. Estas tempo ekkrii ke tiu pacprocezo ne estis nenio ol katastrofo por ambaŭ popoloj. Ĉu iu iam rimarkis ke pli judoj kaj araboj mortis post la subskribo de la Oslo-interkonsen…

  • Israelo kaj ties kolonioj en Cisjordanio

    - 28 Oct 2010
    La pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestina estraro ne bone progresas, kiel mi jam antaŭe skribis. La palestinanoj rifuzas intertrakti pro tio ke Israelo daŭrigas konstrui en siaj kolonioj en Cisjordanio. Oni atentu ke plej verŝajne ne temas pri fondado de tute novaj kolonioj, sed pri konstruado de unuopaj konstruaĵoj ene de jam ekzistantaj kolonioj, kiel ekz. infanejoj, lernejoj kaj loĝdomoj. Do: ĉu la kolonioj en Cisjordanio estas malhelpaĵo al intertraktoj? Ĉu Israelo eĉ rajtas h…

  • La pacaj intertraktoj

    - 16 Oct 2010
    Malbone progresas la pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestina estraro. La israela ĉefministro Benjamin Netanjahu diris ke li daŭrigos la konstruhalton en Cisjordanio se la palestina estraro agnoskas Israelon kiel judan ŝtaton. Maĥmud Abbas tion rifuzis kaj diris ke la palestinanoj jam en 1993 agnoskis Israelon. Sed kial Abbas ne denove agnoskas Israelon se laŭ li la palestinanoj jam en 1993 agnoskis Israelon? Ĉu ne du najbaraj landoj devus agnoski unu la alian? Ĉu ne tio estas premiso p…

  • La mondo malsanas: nemoralaj bildoj kaj judaj kolonioj estas pli interesaj ol nemoralaj grenadoj

    - 18 Sep 2010
    Jen ia analizo de la lastatempa raportado pri la konflikto en Mezoriento: Tiuj kiuj daŭre sekvas la raportadon pri okazaĵoj en la mondo tutcerte memoras la novaĵon pri la nemoralaj bildoj kiujn israela soldatino publikigis en Facebook, kio okazis proksimume antaŭ unu monato. Jes ja, aĉa konduto de soldato. Kritikinda kaj kritikenda okazaĵo kaj ankaŭ raportinda kaj raportenda. Alia novaĵo, pli freŝa ol tiu pri la nemoralaj bildoj, estas ke dum la pasinta semajno el la Gaza-strio esti…