Troviĝas ŝablono ke kiam Israelo sin defendas oni emas kritiki kaj pridubi la landon pri tio. Kompreneble oni rajtas kritiki kaj pridubi Israelon, sed tio devas okazi surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. Sed tiel ne estas.

Dum la kvin lastaj jaroj estis tri okazaĵoj kiam oni malĝuste kaj maljuste kritikis kaj pridubis Israelon: la milito en Libano en la somero 2006, la milito en la Gaza-strio en la vintro 2008-2009 kaj la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-strio en majo ĉi-jare.

En ĉiuj tiuj tri kazoj oni kritikis Israelon interalie pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto. Nu, oni rajtas kritiki kaj pridubi la agadojn de Israelo. Tio ne estas problemo tiel longe kiel oni kritikas kaj pridubas Israelon surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. La problemo tamen estas ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajnas esti pli emaj kritiki la defendajn operaciojn de Israelo ol tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon.

En la somero 2006 Israelo ne estis tiu kiu komencis la militon. Ĝin komencis Hizbulaho, kiu estas terororganizaĵo. Ĝi ekpafis raketojn en Israelon. Israelo devis defendi sin – kiel farus ĉiu ajn alia sinrespektanta demokratia lando estante en simila situacio.

En la vintro 2008-2009 Israelo ankaŭ ne komencis la militon. En tiu ĉi kazo Hamaso kaj pluraj aliaj terororganizaĵoj estis pafantaj milojn da raketoj kaj grenadoj en Israelon. Tio estis fakte okazanta dum multaj jaroj. Ankaŭ en tiu ĉi kazo Israelo defendis sin, kiel – denove – ĉiu ajn alia sinrespektanta demokratia lando farus estante en simila situacio.

En majo ĉi-jare ŝajnpacistoj alproksimiĝis al la bordo de la Gaza-strio. Ili intencis trapasi la maran blokadon kiun Israelo starigas. Israelo ne starigas ĝin por turmenti la palestinanojn, sed por malhelpi al la teroristoj tiel ke ili ne povas havigi armilojn. Israelo estas en milito kun Hamaso, kiu estas terororganizaĵo kaj regas la Gaza-strion.

Israelo klopodis konvinki la ŝipestrarojn stiri la ŝipojn al Aŝdod anstataŭ ol al la Gaza-strio. La ŝipestraroj prifajfis tion kaj israelaj soldatoj devis surferdekiĝi por alparoli la ŝipanojn. La “pacistoj” atendis armitaj kun tranĉiloj kaj feraj tuberoj en siaj manoj. Tiuj ĉi armiloj ne sufiĉis, sed ili prenis la pafilojn de la israelaj soldatoj por pafi al la soldatoj. Ĉiuj devus scii kiel tio finiĝis.

En tiu ĉi kazo: kiu defiis la maran blokadon? Kiu estis armita kun tranĉiloj kaj feraj tuberoj en siaj manoj? Kiu prenis la pafilojn de la israelaj soldatoj por pafi kiujn? Kiu atakis, kiu sin defendis?

En ĉiuj tiuj ĉi tri kazoj oni kritikis Israelon interalie pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto. Sed kiel farus alia lando kiu estus en simila situacio? Kiel farus lando kiu estus atakata per miloj da raketoj kaj grenadoj? Ĉu vere tiu lando senage spektus kiam raketoj pluvas sur la kapojn de infanoj, gejunuloj, virinoj, viroj kaj gemaljunuloj? Tutcerte ne.

Ĉiu ajn alia lando, estante en simila situacio, estus aganta sammaniere kiel Israelo en tiuj ĉi tri kazoj.

Kompreneble oni devas analizi kaj kritike pripensi la israelajn defendajn agojn. Tio estas tute normale en demokratiaj landoj. Tamen la kritiko kontraŭ Israelo pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto estas absurda kiam oni konsideras ke la atakantoj de Israelo ne estis sammaniere kritikataj. Absurde estas ankaŭ ke la mondo nenion diris antaŭ ol Israelo sin defendis. Kie estis la kritikaj voĉoj kiam Hizbulaho provizis sin per raketoj? Kie estis la voĉoj kiam Hamaso faris la samon?

Kiel jam dirite: oni rajtas kritiki ankaŭ Israelon tiel longe kiel oni faras tion surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. La situacio tamen fariĝas tre absurda kiam oni en tiuj ĉi tri kazoj kritikis Israelon pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto, konsiderante ke la atakantoj preparis sin longe antaŭ Israelo sin devis defendi. Krome la raket- kaj grenadatakoj el la Gaza-strio daŭris dum ok jaroj. Israelo estis povanta defendi sin antaŭe, sed klopodis unue solvi la situacion senmilite.

Oni ne ĝuste kaj juste traktas Israelon. Tio estas tute evidente. Post la libana milito en 2006 Hizbulaho denove provizis sin per raketoj kaj disponas hodiaŭ pri dekmiloj da ili. Kie estas la kritikaj voĉoj?

Hizbulaho ne senkaŭze sin provizas per raketoj. La organizaĵo provizas sin per raketoj por ke iun tagon pafi “simiojn kaj porkojn” (tiel ili priskribas judojn) per la raketoj. Kie estas la kritikaj voĉoj?

La tagon kiam tiuj ĉi dekmiloj da raketoj ekpluvas en norda Israelo, la lando devas sin defendi. Samkiel en 2006. Tiam Israelo estis kritikata pro uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto kaj plej verŝajne Israelo estos akuzita sammaniere la tagon kiam Hizbulaho denove ekpafas.

Oni ne ĝuste kaj juste traktas Israelon.

Tial mi blogas pri tiu lando.

Mi ĝis nun aperigis 39 artikolojn. Tiu ĉi artikolo estas la 40-a. Mi faris liston de ĉiuj artikoloj en la blogo de WordPress: miajpripensadoj.wordpress.com/listo-de-ciuj-artikoloj.

Por havigi ian bazan konscion pri la situacio kiu estas inter Israelo kaj ties malamikoj mi rekomendas ekz. la artikolon “Relativa trankvilo – sed ne paco”. Ĝi havas la numeron 32 en la listo.

Bonan legadon al ĉiuj!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.