Tom Nylund's articles with the keyword: Libano

  • Mito: ”UNIFIL konservis la pacon en suda Libano”

    - 18 Nov 2010
    Faktoj En 1978 la Konsilio de Sekureco de UN ratifis la rezoluciojn 425 kaj 426 kiuj alvokis al Israelo fortiriĝi el libana teritorio kaj al la kreado de UN-taĉmento ”por konfirmi la fortiriĝon de israelaj taĉmentoj, restarigi internacian pacon kaj sekurecon kaj helpi la registaron de Libano certigi la restarigon de ties efektiva aŭtoritato en la regiono.” La UN-taĉmento en Libano (UNIFIL) estas postenigita en suda Libano ekde jaro 1978. Ekde la alveno la tasko de UNIFIL estis malhelpi…

  • Kial mi blogas pri Israelo?

    - 09 Nov 2010
    Troviĝas ŝablono ke kiam Israelo sin defendas oni emas kritiki kaj pridubi la landon pri tio. Kompreneble oni rajtas kritiki kaj pridubi Israelon, sed tio devas okazi surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. Sed tiel ne estas. Dum la kvin lastaj jaroj estis tri okazaĵoj kiam oni malĝuste kaj maljuste kritikis kaj pridubis Israelon: la milito en Libano en la somero 2006, la milito en la Gaza-strio en la vintro 2008-2009 kaj la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-…

  • Interparolo de du homoj pri paciĝo en Mezoriento…

    - 16 Sep 2010
    — Do vi celas ke ekestu paco se Israelo retiriĝos al la landlimoj de 1967. Tiel oni atingus pacon kun Sirio, Libano kaj Sauda Arabio kaj la palestina afero estu principe solvita?! — Tre ĝuste… — Hmmmm, sed se tiel estas, ĉu vi povas klarigi kial en tiu okazo la arabaj ŝtatoj atakis Israelon en jaro 1967? Tiam ja Israelo estis malantaŭ la landlimoj de 1967. Se la araboj estis kontentaj kun tiuj landlimoj, kial la egipta prezidanto Nasser diris en radioparolo la 27-an de majo 1967 (l…

  • Relativa trankvilo – sed ne paco

    - 13 Sep 2010
    Pri kio temas la israela-palestina konflikto, kiu ŝajnas esti eterna kaj tre malfacile solvebla? Kio estas la problemo? Pri tio oni fakte povas sin demandi. La nuntempa situacio ŝajnas esti relative trankvila – sed en la regiono ne estas paca etoso. Cerbumante pri la konflikto antaŭ kelkaj tagoj, mi pensis pri la ĵus komenciĝintaj intertraktoj. La intertraktoj celas du aferojn: pacon kaj sendependan palestinan ŝtaton. Mi cerbumis pri kiel tiuj du aferoj estas ligitaj al unu la alia.…

  • La sekurecaj konsideroj de Israelo

    - 26 Aug 2010
    Parolante pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj oni devas konsideri la cirkonstancojn en kiuj Israelo estis kaj estas. La tuta konflikto devus esti unika. Neniu alia lando geografie tiel malgranda estis tiel multajn fojojn atakita de tiel multaj landoj. Israelo estis atakita en 1948, 1967 kaj 1973. Tiuj spertoj de Israelo postulis ke la lando devis fari aranĝojn rilatantajn al sekureco – samkiel ĉiu ajn alia lando farus estante en simila situacio. La unua severa…

  • Mi ne povas silenti

    - 15 Aug 2010
    Troviĝas popolo kiu estis mistraktata kaj persekutata pli ol ĉiuj aliaj popoloj. Troviĝas ankaŭ lando kiu estas mistraktata, minacata, malamata kaj pridubata pli ol ĉiuj aliaj landoj. Mi parolas pri la judoj kaj ilia lando Israelo. Kiam Israelo defendas sin la tuta mondo reagas. Stratoj kaj urboplacoj pleniĝas de homoj kiuj manifestacias kontraŭ Israelo. Krome la monda amaskomunikilaro raportas detale pri la defendaj agoj de Israelo – plejofte en kritika kaj priduba etoso. La Konsilio de…

  • Nia strangega mondo

    - 22 Jun 2010
    En tiuj tagoj en nia mondo lando planas defii alian landon. Defion farita de lando kontraŭ alia lando oni normale konsideras malbona kaj kondamninda. Tial similaj planoj ĝenerale kaŭzas reagojn en la mondo. Tamen en tiu ĉi kazo neniaj reagoj estiĝas. La mondo silentas. Ŝajnas ke tiu ĉi plano de defio kaŭzas neniajn ajn reagojn en la mondo. Kial? Verŝajne ĉar temas pri Israelo. Libano preparas sendi ŝipon kun helpaĵoj al la Gaza-strio. Ne estas malbone aŭ malpermesite transporti helpaĵojn en la G…