MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (1933) - Maxence VAN der MEERSCH
- 16 Nov 2018Maxence Van der Meersch naskiĝis en norda Francio (Roubaix, apud Lillo) en1907, kaj mortis en 1951 (Le Touquet). En 1932, kun tuja sukceso estis eldonita lia unua romano "La Maison dans la Dune" (kiun mi jam tradukis : "La Domo inter la Dunoj"). En 1936, lia verko "L'Empreinte du Dieu" ("La Signo de l' Dio") gajnis la Premion Goncourt. Li skribis entute dudekon da romanoj, kiuj plejofte ricevis grandan sukceson. La regiono ne forgesis lin kaj donis lian nomon al multaj lernejoj kaj stratoj. Kun plezuro, mi intencas esperantigi kaj (felietone) prezenti al vi tiun ĉi elstaran romanon - "Quand les Sirènes se taisent" = "Kiam silentas la sirenoj" (1933) - kiu temas pri fabrikistoj travivantaj teruran strikon dum la jaroj 1930. (La verkiston oni kelkfoje nomis "la norda Zola")... Mi tutkore deziras al vi agrablan legadon! Por elŝuti kaj legi "La Domo inter la Dunoj", jen la ligilo : www.ipernity.com/doc/mike59/47515342 Koran dankon al ANJO, IVAR kaj GINETTE pro ilia amika helpo!
-
LA BILARDPARTIO (1/2) - Alphonse DAUDET (1840-1897)
- 17 Sep 2018Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi tiun novan tradukon (novelon de Alphonse DAUDET el lia verko "Contes du Lundi"). Temas pri rakonto dum la Francia-Prusia Milito (1870-1871). Mi deziras al vi agrablan legadon! Koran dankon al TJERI, MICHEL, DOROTA, IVAR, ANJO kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj kaj proponoj!
-
Via nova felietono : NANTAS (1) - Emile ZOLA (1878)
- 06 Apr 2018Karaj geamikoj, karaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi tiun ĉi novan felietonon. Ĉifoje, mi invitas vin legi novelon de la fama franca verkisto Emile ZOLA (1840- 1902). eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89mile_Zola Mi esperas, ke plaĉos al vi tiu rakonto! Agrablan legadon! Mi kore dankas al ANJO, DOROTA, GINETTE, IVAR kaj TJERI pro ilia valorega helpo kaj la amikaj kuraĝigoj!
-
LA AŬTUNAJ MUŜOJ - Irène Némirovsky (lasta epizodo)
- 29 Mar 2018Karaj legantoj, karaj geamikoj, Jen la lasta epizodo de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca novelo. Mi dankas vin pro via intereso kaj la fidelaj vizitoj. Mi multe ŝuldas al miaj geamikoj IVAR, GINETTE, ANJO kaj DOROTA pro ilia senlaca kaj valorega helpo! Specialan dankon mi aldonas al NOĈJO pro liaj amikaj kuraĝigoj.
Jump to top
RSS feed- Latest photos where Ivar appears - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter