UNUA ĈAPITRO


La ĉambro, kie loĝis Nantas ekde sia alveno el Marsejlo, troviĝis sur la lasta etaĝo de domo en la strato "rue de Lille", apud la palaceto de la barono Danvilliers, ano de la Ŝtatokonsilio.* Tiu domo apartenis al la barono, kiu konstruigis ĝin sur eksaj "komunaj" konstruaĵoj.**

Kliniĝante, Nantas povis ekvidi angulon de la ĝardeno de tiu palaceto, kie belegaj arboj ĵetis siajn ombrojn.
Pli malproksime, super la verdaj arbokulminoj, libera spaco malfermiĝis sur Parizo. Videblis la breĉo de la riverego Sejno, les Tuileries***, Luvro****, la vico de la kajoj, tuta maro de tegmentoj, ĝis la fora tombejo Père-Lachaise*****. [perlaŝez]

Temis pri malgranda ĉambro kun mansardo, kies fenestro estis tranĉita en la ardeza tegmento.
Nantas estis ĝin simple meblinta per lito, tablo kaj seĝo.
Serĉinte malmultekostan loĝejon, li elektis tiun, decidis "kampi" ĝis li trovos iun ajn postenon.
Lin ne ĉagrenis la malpurigita murpapero, la nigra plafono, la senornama kaj mizera aspekto de tiu kabineto sen kameno.

De kiam li endormiĝis fronte al Luvro kaj la palaco de Tuileries, li komparis sin kun generalo, kiu kuŝas en aĉa gastejo ĉe la rando de la strato, antaŭ la riĉa kaj grandega urbo, kiun li devos kaperi la morgaŭon.

La historio de Nantas estis mallonga.
Filo de marsejla masonisto, li komencis studi en la gimnazio de la urbego, pelita de la ambicia tenereco de sia patrino, kiu revis, ke li fariĝos "sinjoro".
La gepatroj sin oferis multe, por ke li sukcesu en sia abiturienta ekzameno.

Poste, pro la forpaso de sia patrino, Nantas devis konsenti sin dungigi ĉe negocisto. Tie dekdu jarojn li suferis vivon, kies unutoneco incitegis lin. Dekdufoje li estus fuĝinta, se lia fila devo ne tenus lin en Marsejlo, apud lia patro, kiu iam falis el skafaldo kaj kripliĝis. Nun li devis provizi ĉiujn bezonojn.

Sed iun vesperon, revenante hejmen, li trovis la masoniston mortinta, kun lia ankoraŭ varma pipo ĉe la flanko.
Post tri tagoj, li vendis la kelkajn senvalorajn aĵojn de la domo kaj forveturis al Parizo, kun ducent frankoj en la poŝo.

Estis en Nantas malcedema celado al fortuno, instinkto kiun li heredis de sia patrino. Li estis junulo kun rapida decidemo kaj malvarma volo.
Kiam li estis tre juna, li diris esti "potenco". Oni ofte primokis lin, kiam li senkonscie konfidencis kaj rediris sian plej ŝatatan frazon: "Mi estas potenco", frazon, kiu iĝis ridinda, kiam oni vidis lin kun lia malpeza nigra redingoto, ŝiriĝinta ĉe la ŝultroj, kaj kies manikoj finiĝis super liaj manartikoj.

Iom post iom, la potenco fariĝis lia religio; li vidis nur ĝin en la mondo, certa ke la potenculoj tamen estas la venkintoj.

Dimanĉe, kiam li promenis sola tra la sunbruligita antaŭurbo de Marsejlo, li sentis en si genion. En la fundo de lia estaĵo troviĝis kvazaŭ instinkta ekpuŝo, kiu ĵetis lin antaŭen.
Kaj li reiris hejmen por manĝi pladon da terpomoj kun sia kripla patro, dirante al si, ke iam li sukcesos kapti sian parton, en tiu societo, kie li ankoraŭ estis nenio jam tridekjara.
Tio ne estis malnobla inklino aŭ deziro pri vulgaraj voluptoj; tio estis la tre klara sento de komprenemo kaj de volo kiuj, estante en la maltaŭga loko, intencis trankvile supreniri al la taŭga loko pro natura bezono de logiko.

Apenaŭ li ekpaŝis sur la pavimo de Parizo, Nantas tuj kredis, ke sufiĉas etendi la manojn por trovi postenon indan je li.

Precize de iu tago, li ekserĉadis.

Celante rekomendi lin, oni jam donis al li leterojn, kiujn li portis al la ĝustaj adresoj. Krom tio, li frapis ĉe la pordoj de kelkaj samlandanoj kun la espero ricevi ilian apogon. Sed post unu monato, li akiris neniun rezulton.
La momento estis maloportuna, oni diris.
Aliloke, oni faris promesojn, kiujn oni ne plenumis.

Dume malpleniĝis lia monujo : restis nur dudeko da frankoj.
Per tiuj dudek frankoj, li devis vivteni sin tutan plian monaton, trairante Parizon de mateno ĝis vespero, kaj revenante enlitiĝi sen lumo, rompita de laciĝo, ĉiufoje kun la manoj malplenaj.

Li ne perdis kuraĝon. Tamen li eksentis obtuzan koleron. La destino ŝajnis al li mallogika kaj maljusta.

Iun vesperon, Nantas revenis hejmen, nenion manĝinte.
La antaŭan tagon li finmanĝis sian lastan panpecon.
Neniu mono plu, kaj neniu amiko, kiu pruntedonus kelkajn groŝojn...

Pluvis la tutan tagon, unu el tiel malvarmaj kaj grizaj parizaj pluvoj. Kvazaŭ rivero de koto fluis sur la stratoj.
Ĝisoste malsekega, Nantas jam iris al Bercy kaj Montmartre******, kie oni sciigis al li pri postenoj. Sed en Bercy, la posteno estis jam okupata, kaj oni taksis lian manskribon ne sufiĉe bela en Montmartre.

Ĉi tiuj estis liaj lastaj esperoj...


* La Ŝtatokonsilio :
eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Ctatokonsilio_(Francio)
** "Komunaj" konstruaĵoj : (Fr : les communs) aldonitaj konstruaĵoj uzitaj kiel kuirejoj, garaĝoj, ĉevalejoj, ktp., kutime por diversaj servoj.
*** les Tuileries : eksa reĝa palaco kun ĝardeno. Tiu palaco estis bruligita dum la Komunumo kaj malkonstruita en 1883.
**** Luvro :
eo.wikipedia.org/wiki/Luvro
***** la tombejo Père-Lachaise eo.wikipedia.org/wiki/Tombejo_P%C3%A8re-Lachaise
****** Bercy : eo.wikipedia.org/wiki/Kvartalo_de_Bercy
Montmartre : eo.wikipedia.org/wiki/Montmartre

NB : la barono Danvilliers ; prononcu [danvilje]

----------------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------