Daŭre bruis oro en la apudaj oficejoj, tremado de uzino skuetis la murojn, kvazaŭ tie oni fabrikus tiun tutan sonorantan oron.
Sufiĉus, ke li ekprenus nur plumon por sendi leterojn, kies alveno ĝojigus aŭ konsternus la Eŭropajn merkatojn. Li povis malhelpi aŭ akceli la militon, apogante aŭ kontraŭbatalante prunton, pri kiu oni parolis al li.
Eĉ la Franca buĝeto troviĝis en liaj manoj, kaj baldaŭ li scios, ĉu subteni la imperion aŭ ne.

Tio estis lia triumfo; lia tro forta personeco fariĝis la centro, ĉirkaŭ kiu turniĝis mondo. Sed li ne ĝuis tiun triumfon, kiel li iam promesis al si. Li sentis lacecon kaj distriĝis; li ektremis je la plej eta bruo.

Kiam flamo, febro de kontenta ambicio suprenvenis sur liajn vangojn, li tuj sentis sin paliĝi kvazaŭ subite, el malantaŭe, malvarma mano tuŝetus lian nukon.

Jam pasis du horoj kaj Flavia ankoraŭ ne aperis.

Nantas vokis Ĝermanon, ke li venigu sinjoron Danvilliers, se la barono ĉeestas en sia domo.
Restante sola, li paŝis en sia oficejo kaj rifuzis plu akcepti iun tiutage.

Iom post iom kreskis lia malkvieto.
Kompreneble, lia edzino ĉeestis ian rendevuon! Ŝi verŝajne rekomencis renkonti sinjoron De Fondettes, kiu vidviĝis de ses monatoj.

Fakte, Nantas neis esti ĵaluza : dum dek jaroj, li strikte plenumis la konsentitan kontrakton.
Tamen li deziris ne aspekti ridinda. Li neniam permesus, ke lia edzino minacus lian situacion, kaj igus lin mokinda de ĉiuj. Kaj lin forlasis lia forto; tiu sento de edzo, kiu simple deziras esti respektata, invadis lin de tia konfuzo, kian li neniam spertis, eĉ ludante la plej hazardajn kartojn kiam li ekriĉiĝis.

Eniris Flavia, kiu daŭre surhavis siajn urbajn vestojn, demetinte nur siajn ĉapelon kaj gantojn.

Nantas, kies voĉo tremetis, diris, ke li mem vizitus ŝin, se ŝi sciigus pri sia reveno.

Sed, sen sidiĝi, kun la sinteno de senpacienca klientino, ŝi faris geston por instigi lin rapidi.
"Sinjorino" li komencis, "klarigo fariĝis necesa inter ni... Kien vi iris ĉi-matene? "

La tremanta voĉo de ŝia edzo, la krudeco de lia demando treege surprizis ŝin.
Kun malvarma tono ŝi respondis : "Nu, mi iris kien plaĉis al mi !"

"Precize, ekde hodiaŭ tio ne povos konveni al mi!" li paliĝante rediris. "Memoru, kion mi diris al vi. Mi ne konsentos, ke vi uzu la liberecon, kiun mi lasas al vi, tiel ke vi senhonorigas mian nomon."

Flavia ridetis kun suverena malestimo.
"Senhonorigi vian nomon, sinjoro!... sed tio koncernas vin, kaj jam ne plu estas farendaĵo."

Tiam kun freneza kolerego Nantas antaŭeniris kvazaŭ li volus bati ŝin, kaj balbutis:
"Kompatindulino! Vi ĵus eliris el la brakoj de sinjoro De Fondettes. Vi havas amanton! Tion mi scias..."
"Vi eraras!" ŝi respondis sen retroiri fronte al la minaco. "Mi neniam revidis sinjoron De Fondettes. Kaj eĉ se mi havus amanton, vi ne povus riproĉi tion al mi. Ĉu tio gravas por vi?... Nu, vi forgesas niajn aranĝojn!"

Dum momento, li rigardis ŝin per konfuzitaj okuloj.
Poste, plorsingultante, kriante kun longe retenita pasio, li ĵetis sin al ŝiaj piedoj.
"Ho! Flavia! Mi amas vin!"

Tute rekte starante, ŝi forŝoviĝis ĉar li tuŝis la angulon de ŝia robo.
Sed la malfeliĉulo sekvis ŝin, surgenue trenante sin, kun etenditaj manoj.
"Mi amas vin, Flavia!... Vin mi amas kiel frenezulo!... Kiel tio okazis, tion mi ne scias... jam de pluraj jaroj... Kaj iom post iom, tio invadis min tute... Ho! Mi luktis! Mi opiniis tiun pasion ne inda je mi : mi memoris pri nia unua interparolo... Sed hodiaŭ mi tro suferas; mi bezonas paroli al vi."

Li longe daŭrigis.
Ĉiuj liaj kredoj kolapsis.

Tiu viro, kiu plene fidis la potencon kaj asertis, ke la volo estas la nura stango por levi la mondon, falis neniigita, malforta kiel infano kaj senarmigita antaŭ virino.
Kaj malgraŭ la realiĝo de revo pri havaĵo kaj la konkero de alta situacio, li estus ĉion doninta, por ke tiu virino lin relevus per kiso sur lia frunto.

Ŝi fuŝis lian triumfon.
Li ne plu aŭdis la ormonerojn, kiuj sonis en liaj oficejoj; li ne plu sonĝis pri la atendovico de la korteganoj, kiuj ĵus salutis lin.
Li forgesis, ke la imperiestro eble vokos lin al potenco.
Tiuj aferoj ne ekzistis.

Ĉion li havis, sed nur Flavian li volis.
Se Flavia malkonsentos, nenion li havos.


------------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------------