A Giridhar RAO's articles with the keyword: Barato

  • Indiĝena infanedukado en Barato - labortendaro

    - 21 Feb 2019
    edukado de indiĝenaj infanoj en barato 2019 - afiŝo
    Okazos "labortendaro por dividi sciojn" pri "Edukado de indiĝenaj infanoj en Barato" en Universitato Azim Premji . Partoprenos en la dutaga aranĝo (1-2 Marto 2019) ĉ. 60 da homoj kiuj diversmaniere okupiĝas pri indiĝena infandedukado en Barato. Partoprenontoj inkluzivos registarajn funkciulojn, indiĝenajn intelektulojn, neregistarajn organizaĵojn, mondonajn fondaĵojn, kaj universitatanojn. Jen la temaro: 1. Multlingvismo kaj inkluzivo de indiĝenaj lingvoj en lernejoj 2. Instruistaj kapabloj…

  • internaciismo, sennaciismo kaj esperanto en epoko de naciismo - miko sloper

    - 28 Dec 2018
    Miko gvidas la diskutrondon
    dum la jhus finighinta bek 18 -- barata esperanto-kongreso 2018 -- en puneo, konata esperantisto miko sloper gvidis sesion titolita "internaciismo, sennaciismo kaj esperanto en epoko de naciismo". jen lia raporteto pri tiu sesio. la teksto venis malgrandlitera kaj literumita lau la h-sistemo . "temas pri mia preferata stilo", li deklaris. respektas tiun stilon, do, la tuta afisho! jen miko:

  • Babilado, Kantado, kaj Nova Estraro - BEK 18

    - 18 Dec 2018
    Kongresanoj je Zamenhofa Tago
    “Mi tute ne atendis, ke mi ĝuus ĝin tiom multe” deklaris s-ino Vruta GUPTE pri la Barata Esperanto-Kongreso 2018 ( BEK 18 ). Ŝi estas ano de unu el la du Esperanto-kluboj en Puneo , kie okazis la aranĝo, 15-16 de Decembro. Krom la kunkantado kaj kunbabilado diverstema, la Kongreso ankaŭ aprobis la elekton de jenaj Estraranoj de la Federacio Esperanto de Barato ( FEB ): Prezidanto: d-ro RANGANAYAKULU ( Ranga ); Vicprezidanto: d-rino Mina DAN (Mina); Ĝenerala Sekretario: s-ro KOTHA Naga Siva (…

  • Ankit Chadha - Rakontisto

    - 11 May 2018
    Ankit Chadha
    Mortis hieraŭ la juna rakontisto Ankit Chadha. Tiu 30-jarulo estis konata kiel unu el la modernaj revigligantoj de la urdua tradicio de rakontado "Daastaangoi" (pli en la angla ). La rakontisto ("Daastaango") prenas tradician legendon, miton aŭ epopeon kaj prezentas ĝin taŭge al sia propra epoko, aktualigante ĝin diversmaniere, kaj stile kaj enhave. Ekzemple, en tiu ĉi 4-minuta rakontado hindustana, " Amrakonto de bovin-protektanto " ( Love story of a Gaurakshak ), Ankit prezentas belan, satira…

  • Kiom da lingvoj en Barato?

    - 21 Feb 2014
    Nu, malfacila demando, sed iu kiun ni foje traktis en tiu ĉi blogo. Mia respondo estas "dependas de via fonto". Tion mi indikis en la ĵus-verkita vikipedia artikolo " Lingvoj de Barato ". Mi verkis ĝin kadre de la hodiaŭa Internacia Tago de la denaska lingvo . Bonvolu legi la vikipedian artikolon. Mi planas plikreskigi ĝin. Sugestoj bonvenaj!

  • La perforta disduigo de Hindlando

    - 15 Aug 2013
    Ĝuste 67 jarojn antaŭe, je la 16a de aŭgusto 1946, komenciĝis la "Grandaj Mortigoj de Kolkato". Ĉirkaŭ 4000 homoj estis mortigitaj. Oni ankaŭ nomas tiun teruran periodon "La semajno de la longaj tranĉiloj" ( Vikipedio anglalingva ). Tiu perforto komencis la ciklon de rabado, bruligado, detruado, seksperforto, mortigado kaj buĉado kiu etendiĝis tra la tuta duonkontinento (kiu nun konsistas el Bangladeŝo, Barato kaj Pakistano). Dum la disduigo de Hindlando mortis centmiloj; 10-12 milionoj fuĝis…

  • Pli ol 780 lingvoj kaj 66 skribsistemoj en Barato - Enketo

    - 01 Aug 2013
    La popola lingvo-enketo de Barato (angalingva mallongigo PLSI ), pri kiu ni jam blogis antaŭe, ĵus anoncis, ke la 50 volumoj de la Enketo ekaperos inter septembro 2013 kaj decembro 2014. La kunordiganto de la Enketo, Ganesh Devy, anoncis tion. Laŭ novaĵraporto (anglalingva), troviĝas "pli ol 780 lingvoj kaj 66 malsamaj skribsistemoj en Barato. La gubernio Arunaĉalpradeŝo, kun 90 lingvoj, estas la plej riĉa inter la gubernioj.... Esploristoj trovis, ke Asamlando kun 55 lingvoj, Guĝarato (…

  • Manipulado de Guglo-serĉo

    - 16 Jul 2010
    Ŝajne aŭdis Guglo-Barato la proteston , ke ĝi "insultas baratajn lingvojn". Ne plu troviĝas pornografiaj retejoj en la falmenuo kiam oni tajpas, ekzemple, la literon a en la hindia versio de Guglo-Barato. Tion atentigas hodiaŭa raporto en la hindia tagĵurnalo Dainik Bhaskar . Sed tiu ŝanĝo levas aliajn demandojn. Evidente estas facile forfiltri tutajn kategoriojn de serĉrezultoj. Eĉ sen konspiroteorioj estas kredeble supozi, ke reklamiloj kiel ekzemple Google AdSense influas serĉre…

  • Guglo "insultas baratajn lingvojn"

    - 25 Jun 2010
    En la hindiaj kaj marathaj versioj de la serĉilo Guglo-Barato , se oni enmetas ajnan latinan alfabeton, la rezultoj en la falmenuo plejparte estas pornografiaj retejoj hindiaj kaj marathaj. Laŭ novaĵraporto titolita " Laŭ guglo, la hindia egalas al la maldeco " en la hindia tagĵurnalo Dainik Bhasker , funkciulo registara lastatempe nomis ĝin "insulto al barataj lingvoj", kaj petas al la federa registaro procesi kontraŭ la firmao Google India. Notindas, ke tio ne okazas ĉe la angla versio…

  • Ĉu Odiŝanoj nun parolu la odijan?

    - 10 Jun 2008
    La loĝantoj de la orientbarata gubernio Oriso estas la plej lastatempaj kiuj pripensas nomŝanĝojn de la gubernia kaj lingva nomoj. Loĝantoj de Madraso, Bombajo kaj Trivandrumo jam revenis al la ekuzo de la nomoj de tiuj urboj en la propraj lingvoj -- do, Ĉenajo, Mumbajo kaj Tiruvantapuramo. Nun, la Orisanoj -- laŭ raporto en la anglalingva tagĵurnalo The Hindu -- proponas angle literumadi la nomon de la gubernio, 'Odiŝa', kaj la nomon de la lingvo, 'Odia'; tiel estas, kapti pe…