Ĝuste 67 jarojn antaŭe, je la 16a de aŭgusto 1946, komenciĝis la "Grandaj Mortigoj de Kolkato". Ĉirkaŭ 4000 homoj estis mortigitaj. Oni ankaŭ nomas tiun teruran periodon "La semajno de la longaj tranĉiloj" (Vikipedio anglalingva).

Tiu perforto komencis la ciklon de rabado, bruligado, detruado, seksperforto, mortigado kaj buĉado kiu etendiĝis tra la tuta duonkontinento (kiu nun konsistas el Bangladeŝo, Barato kaj Pakistano). Dum la disduigo de Hindlando mortis centmiloj; 10-12 milionoj fuĝis trans la landlimoj.

Pri tiu tempo verkis Saadat Hasan Manto (1912-1955), la urdua verkisto. Mi esperantigis sep el la 32 skizoj de lia libro Nigraj Marĝenoj (1952; urdue: sijaah haaŝije). Ili aperis en Beletra Almanako 15 (oktobro 2012), pĝ. 12-17. Jen, kun la afabla permeso de la revuo, tiuj skizoj "El Nigraj Marĝenoj".

Memorindas Manto ĉi-semajne kiam celebras Barato kaj Pakistano siajn "Tagojn de Sendependiĝo".