Kongresanoj je Zamenhofa Tago “Mi tute ne atendis, ke mi ĝuus ĝin tiom multe” deklaris s-ino Vruta GUPTE pri la Barata Esperanto-Kongreso 2018 (BEK 18). Ŝi estas ano de unu el la du Esperanto-kluboj en Puneo, kie okazis la aranĝo, 15-16 de Decembro.

Krom la kunkantado kaj kunbabilado diverstema, la Kongreso ankaŭ aprobis la elekton de jenaj Estraranoj de la Federacio Esperanto de Barato (FEB): Prezidanto: d-ro RANGANAYAKULU (Ranga); Vicprezidanto: d-rino Mina DAN (Mina); Ĝenerala Sekretario: s-ro KOTHA Naga Siva (Siva); Kasisto: s-ino Kirti Krishna RATNOO (Kirti). Bedaŭrinde, pro diversaj kialoj, nek Ranga nek Mina povis ĉeesti la Kongreson.

La diabla Miko kun la plej juna Husayn Dudek esperantistoj el 4 landoj partoprenis la Kongreson: krom la partoprenantoj de Barato mem, ankaŭ estis la muzikisto s-ro Gafur MIRZO (Uzbekio), kaj la matematikisto s-ro Miko SLOPER (Usono / Nederlando) -- cetere, ili ambaŭ posedas plurajn aliajn labor-identecojn! Aldone, mallonge ĉeestis la Kongreson ankaŭ la programisto s-ro Olexandr MELNYK (Ukrainio). Pro la ĉeesto en la Kongreso de pluraj gekomencantoj kaj de la du Esperanto-kluboj en Puneo, kaj de aliaj lokoj, ni decidis labori dulingve: en Esperanto kaj la angla. En la neformalaj babiladoj la lingvoj etendiĝis ĝis la hindustana, maratha, telugua kaj malajala. Tiu politiko de lingva inkluzivo funkciis vere bone por la komencantoj. Krome, ĝi estis bona mesaĝo pri la inkluzivemo de la movado mem. La komencantoj ĉiuj promesis plibonigi siajn Esperanto-kapablojn.

Siva apud la banderolo de Juny Fakte, la kongresanoj ekvenis al Puneo jam de la 12a de Decembro. Miko kaj mi trafis la urbon je la 14a. LKK-anoj, s-roj Nischad SALAM kaj Siva varme akceptis la gastojn; la tria LKK-ano, s-ro S S PAL, atingis Puneon nur dimanĉe, kaj do ne povis ĉeesti la Kongreson (sed vidu sube!). La kongres-hotelo estis tuj apud la kongresejo, kaj do ege oportune. Samekiel por SAS-4, ankaŭ ĉi-foje s-ro Juny WILFRED desegnis belajn emblemon kaj banderolon por BEK 18.

Antaŭ la inaŭguro, la kongresanoj kune matenmanĝis kaj ekkonis unu la aliajn. Dum tiu sabata inaŭguro je Zamenhofa Tago, nome de la kvinkapa Konsilio de FEB, mi bonvenigis la kongresanojn kaj klarigis la kongresan temon, “Barato 19: taskoj kaj defioj”. Ĉefaj el tiuj taskoj kaj defioj estis: (i) la formiĝo de la Komitato kaj elekto de la Estraro de FEB; (ii) skizi kune laborplanon por FEB.

Miko gvidas la diskutrondon Poste estis la salutmesaĝoj – unue de la ĉeestantoj kaj poste la salutmesaĝoj tutmondaj. Estis abunde klare al la kongresanoj, ke la mondo rigardas al la movado en Barato kun granda intereso kaj espero. Sekvis malferma kaj vigla diskuto pri temo kiun ni pensis interesa kaj aktuala – “Internaciismo, sennaciismo kaj Esperanto en epoko de naciismo”. Gvidis la sesion Miko. Aparte por la komencantoj, la sesio estis bona enkonduko al la historio kaj filozofio de nia lingvo. Jen raporto de Miko.

Posttagmanĝe okazis la unua laborsesio. Dum ĝi estis anoncita la 12-membra Komitato de FEB. Mi klarigis la konsiston de la Komitatanoj: temas pri klopodo trovi ekvilibron inter la diversaj regionoj de la lando, inter viroj kaj virinoj, kaj inter novaj kaj spertaj esperantistoj. La kongresanoj aprobis per aplaŭdo la Komitatanojn kaj la Estraranojn de FEB. Kun tiu paŝo, finiĝis la ekzistokialo de la Konsilio. Tiuj du organoj nun prizorgos la aferojn de FEB.

Post mallonga paŭzo okazis arta vespero -- jen finfine la kantado de la titolo! Miko lerte kunkantigis la kongresanojn per jenaj linioj de la muzikgrupo Kajto: (i) “Laŭ scienco kaj statistiko la unua vivjar' plej danĝeras, sed por simpla laiko la danĝer' de la lasta superas”; kaj (ii) “La knabinet' post jaroj tri surteraj laŭ konkluda sci' diris sur strat' "mi estas mi!". Kiu finfine scias pli?”

Gafur kaj la barba Miko Gafur faris vervajn kaj amuzajn prezentaĵojn: kantojn, anekdotojn, ŝercojn, kaj eĉ proverbojn! Lia redono de la poemo “Ebrio” de William AULD estis superba! Cetere, ĝuis la kulturan programon ankaŭ la familio Salam, inkluzive d-ro Abdul SALAM, la antaŭa Prezidanto de FEB. Kaj la Zamenhofa Tago finiĝis per bongusta kongresa bankedo. La posta babilado en la kongres-hotelo, kompreneble, daŭris multe pli longe!

Miko dum AMO Dimanĉe, unue Miko gvidis la seminarion pri Aktivula Maturigo (AMO). Tiucele li uzis unu el la lecionoj de la video-kurso Pasporto al la tuta mondo. Aparte la komencantoj tre ŝatis la videon kaj liajn klarigojn. Mi sekvis lin per sesio pri la laborplano de la nova Estraro de FEB. La ĉeestantoj kune diskutis la paŝojn eblajn por konsciigo, kapabligo kaj kunordigo de Esperanto en Barato. Venis multaj valoraj ideoj pri disvastigo de Esperanto; pri kursoj kaj kunestoj cele plialtigi niajn lingvonivelojn; kaj pri kunlaborado kun diversaj aliaj movadetoj enlandaj kaj tutmondaj. Eĉ pli bone, la ĉeestantoj surprenis respondecon por difinitaj taskoj.

S-ro Pal kun la kongresa sako Ankaŭ venis du ĵurnalistoj kiuj fotis kaj intervjuis la kongresanojn – la konversacio tiam fluis marathe, angle kaj esperante. La Kongreso finiĝis per bona, kuna tagmanĝo. Sed ne! Vespere, ses esperantistoj vizitis s-ron Pal. Kiel diris Nischad, “ĉar s-ro Pal ne povis veni al la Kongreso, la Kongreso venis al li!”

Pluraj esprimis sian kontenton pri la Kongreso. Ekzemple, Gafur deklaris: “Mi estas tre feliĉa pri la Kongreso! Mi sentas, ke mi estas kun amikoj kiujn mi konas jam de longe!” Kaj Miko diris: “Mi ege ĝuis la Kongreson, aparte la eblecon renkonti tiom da afablaj novaj amikoj. Dankon kaj ĝis revido!”