edukado de indiĝenaj infanoj en barato 2019 - afiŝo Okazos "labortendaro por dividi sciojn" pri "Edukado de indiĝenaj infanoj en Barato" en Universitato Azim Premji. Partoprenos en la dutaga aranĝo (1-2 Marto 2019) ĉ. 60 da homoj kiuj diversmaniere okupiĝas pri indiĝena infandedukado en Barato. Partoprenontoj inkluzivos registarajn funkciulojn, indiĝenajn intelektulojn, neregistarajn organizaĵojn, mondonajn fondaĵojn, kaj universitatanojn. Jen la temaro:

1. Multlingvismo kaj inkluzivo de indiĝenaj lingvoj en lernejoj
2. Instruistaj kapabloj kaj bezono/rolo de instruistoj el indiĝenaj komunumoj
3. Novaj studprogramoj, instrumetodoj, kaj lernorimedoj
4. Lerno-rezultoj kaj infana bonfarto en la publika eduksistemo
5. La publika eduksistemo - politiko-farado, programplanado, kaj administrado de la publika eduksistemo
6. Lerneja lernado kaj socia ŝanĝo.

Mi planas raporteti pri la aranĝo ankaŭ post la labortendaro. Ni vidu!