Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: prozeto

  • F.Kafka: Turbo (fablotraduko)

    - 07 Apr 2008
    F.Kafka: La turbo
    F. Kafka Turbo Filozofo vagadis ĉiam tie, kie ludis infanoj. Kaj kiam li vidis knabon, kiu havis turbon, li jam embuskis. Apenaŭ la turbo ekturniĝis, la filozofo persekutis ĝin por ĝin kapti. Ke la infanoj bruis kaj provis deteni lin de sia ludilo, ne afliktis lin. Se li kaptis la turbon, tiom longe kiom ĝi turniĝis, li estis feliĉa, sed nur momenton, tiam li ĵetis ĝin teren kaj foriris. Li ja supozis, ke sufiĉas la ekkono de ĉiu eto, do ekzemple ankaŭ de turniĝanta turbo, por…

  • Aŭgusto Monterroso: Fido kaj montoj (fablotraduko)

    - 02 May 2012
    Lupulo en montaro
    Aŭgusto Monterroso Fido kaj montoj Ĉe la komenco la fido transigis montojn, se tio estis necesa, tiel, ke la pejzaĝo dum jarmiloj restadis sen ŝanĝoj. Sed kiam la fido komencis disvastiĝi kaj la homoj trovis plaĉon pri la penso transigi montojn, tiuj montoj faris nenion alian krom moviĝi tien kaj tien, kaj ĉiufoje fariĝis pli komplike trovi ilin ankoraŭ ĉe la la sama loko, kie oni lasis ilin en la nokto antaŭe, cirkonstanco, kiu kompreneble kreis pli da problemoj ol ĝi solvis…

  • Wlodzimierz Pazniewski: Motivo de la labirinto (eseotraduko)

    - 15 Aug 2012
    Labirinto en Malto
    Wlodzimierz Pazniewski Motivo de la labirinto La vera labirinto estis konstruita laŭ la projekto de profesoro de l' geometrio antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj sub la rokoj de Malto. Ĝiaj torditaj koridoroj havis elipsan formon, kaj ili ĉiuj strebis al la sama punkto. La viro, kiu konstruis la subteran tunelreton, kiu estis longa kelkajn kilometrojn, estis ruĝharara greko el Aleksandrio. Dum longa tempo la koridorkaptilo servis kiel prizono, el kiu ne eblis fuĝi, kvankam la oficaj surskribo…

  • Karlo Valentino: La fremduloj (skeĉo)

    - 28 Feb 2012
    Valentino: "Mia avo Valentino"
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/07/la-fremduloj-la-komikisto-k.html Karlo Valentino: La fremduloj (skeĉo) Karlo Valentino: "Fremda la fremdulo estas nur en fremda lando." Karlo Valentino: La fremduloj verkita 1940 en Germanio! (La komikisto K.Valentino kaj la partnerino Karlstadt, kiu ludas viran instruiston) Instruisto: Ni parolis en la lasta horo pri la vest…

  • Jürgen Kuczynski: La ŝparita bovino - Die eingesparte Kuh

    - 05 Sep 2013
    Doktoro Muu
    Jürgen Kuĉinski La ŝparita bovino Antaŭ nelonge en Usono okazis agrara konferenco, en kiu la teknikredaktoro de "Farmes Weekly" (Farmoj Ĉiusemajne) prognozis tion: 1. Post dek jaroj lakto esence estos vendata nur plu en pulvora formo. 2. Post dudek jaroj oni produktos la lakton rekte el herboj kaj la bovino fariĝos superflua, ĝi estos ŝparita. La ĵurnalo "New Scientist" (Nova Sciencisto) raportas je la 22-a de januaro de la jaro 1970…

  • Leonardo da Vinci: Razotranĉilo (fablotraduko)

    - 03 Jul 2012
    Leonardo da Vinci
    Leonardo da Vinci La razotranĉilo Kiam la razotranĉilo en iu bela tago elvenis el sia tenilo servanta al ĝi kiel ingo kaj kuŝiĝis en la fenestra breto, ĝi vidis respeguliĝi Sunon sur sia korpo. Jen ĝi perceptis nekredeblan brilon, kaj enpense pri sia metio ĝi parolis al si mem: „Neniam mi volas reiri en la budon, el kiu mi venis! La dioj malhelpu, ke mia briloplena beleco estu tiom humiligata! Kia frenezo razi la sapumitajn oldulajn barbojn de stultaj kamparanoj, kia domsklava devo! Ĉu…

  • Reiner Kunze: Budho (eseo)

    - 27 Jun 2012
    La ora Budho
    Reiner Kunze Budho En la frankfurta eldonejo Insulo (Insel) "Ribelo de la aĵoj" (Aufstand der Dinge) de Erhardt Kästner mi legas: "Cent kaj kvindek metrojn for de la Hagia Sophia kaj ducent metrojn for de la moskeo de sultano Aĥmed, en la Divan Yolu Dŝadesi estas ĝardena restoracio, kiu havas ankaŭ internejon kaj unuan etaĝon, kaj ĝi nomiĝas "Lale", tio signifas "Al la tulipo", jen renkontiĝejo por vagabondoj, fervore svarmata de knabinoj, al kiuj sukcesis aspektaĉi eks…

  • D-ro István Szerdahelyi: La karoto (fablo el la lernolibro "ESPERANTO I")

    - 04 Jul 2012
    La karoto - Die Rübe
    La Karoto La avo semis karoton. Pluvo kaj suno rapide kreskigis ĝin. La karoto kreskadis, dikiĝis kaj grandiĝis. La avo tiris la karoton. Tiris li, tiradis, sed la karoton li ne povis eltiri. Li vokis la avinon. La avino tiris la avon, la avo la karoton. Tiris ili, tiradis, sed la karoton ne sukcesis eltiri. La avino vokis la filon. La filo venis rapide helpi la geavojn. La filo tiris la avinon, la avino la avon, la avo la karoton, sed la karoton ili ne povis eltiri. La filo vokis la…

  • F. Kafka: Ekiro (fablotraduko)

    - 03 Jul 2012
    Kafka, skulpturo en Prago, Ekiro
    F. Kafka Ekkiro Mi ordonis konduki mian ĉevalon el la stalo. La servisto ne komprenis min. Mi iris mem en la stalon, surĉevaligis la selon kaj sursidiĝis. Tre malproksime mi aŭdis blovi trumpeton, mi demandis lin, kion tio signifas. Li ne sciis ion kaj ne aŭdis ion. Ĉe la pordego li haltigis min kaj demandis: „Kien vi rajdas, mastro?“ „Mi ne scias tion“, mi diris, „nur for de ĉi tie, nur for de ĉi tie. Ĉiam plu nur for de ĉi tie, nur tiel mi povos atingi mian celon.“ „Vi do s…

  • Günter Kunert: La maŝino (fablotraduko)

    - 01 May 2012
    dentraduloj
    fotis Davis S-n Günter Kunert La maŝino Majeste kaj en sola grandeco ĝi etendiĝis ĝis supre al la fabrikhala tegmento; samtempe kreante la imagon esti monumento de la erao kaj sama al tiu: stamfanta, plena de danĝeroj, monotona kaj sufiĉe troigita. Kaj antaŭ ĉio : Ĝi produktis nur kaj sole per kontraŭaj movoj de diversaj fortoj, pere de bridata antagonismo de ĉiuj siaj partoj. Sed en tiu mirinda siste…