Leonardo da Vinci
La razotranĉilo


Kiam la razotranĉilo en iu bela tago elvenis el sia tenilo servanta al ĝi kiel ingo kaj kuŝiĝis en la fenestra breto, ĝi vidis respeguliĝi Sunon sur sia korpo. Jen ĝi perceptis nekredeblan brilon, kaj enpense pri sia metio ĝi parolis al si mem: „Neniam mi volas reiri en la budon, el kiu mi venis! La dioj malhelpu, ke mia briloplena beleco estu tiom humiligata! Kia frenezo razi la sapumitajn oldulajn barbojn de stultaj kamparanoj, kia domsklava devo! Ĉu tiu korpo estas kreita por tio? Ho, ĉe Dio, ne! Mi volas kaŝi min en sekreta loko kaj tie en kvieta trankvilo pasigi mian vivon.“ Kaj tiel ĝi efektive faris.

Kiam ĝi nun pasigis kelke da tempo en sia kaŝejo la razotranĉilo iutage revenis en la aeron; sed ho ve, jen ĝi rimarkis, ke ĝi aspektis kiel malnova rustiĝinta segilo. Kaj Suno ne brilis plu sur la obtuza surfaco. Vane estis nun la pento kaj senutile la plendo. Li parolis al si: Ve, kiom multe pli bone mi estus farinta, se mi ekzercintus mian akran, aĥ, nun aĉiĝintan eĝon de la tranĉilo ĉe la frizisto! Kie estas mia brila korpo?! Ve al mi, tiu ĉi abomeninda rusto inside detruis ĝin!“

Ĝuste tiel, miaj karaj, okazos al tiuj, kiuj sin donas al la pigrumado anstataŭ labori. Ili, same al nia razotranĉilo perdos sian akran eĝon kaj la rusto de l' nesciado aĉigos ilian formon.