SENPROBLEME - Je l' tag' de l' lasta juĝ'
Sub frida vintra luno - Hurona karolo
F. Škroup - J. K. Tyl - Ho mia hejm' - kantas Miro…
Feliks Hiller - Esperantista valso
Thomas Moore - La lasta rozo
G.F. Händel - oratorio Mesio
Mozart - Ario "Ĉe viroj kiuj sentas amon"
Kristnaska kanto el nordorienta Moravio
Ensemblo Akordo (Nederlando) - La mesaĝo de Gabrie…
Anna Osmakowicz - Ho, Etul, Etulo (kristnaska kant…
Skandinavia kristnaska kanto "Mitt hjerte alltid v…
Jiří Kořínek - La lasta rozo (poemo muzikigita)
Pluva nub' (Aloha oe) - havaja kanto
L.L.Zamenhof -Ho mia kor' (muzikigita - kun vera k…
Antonín Sova (1864-1928) - Pastoralo (muzikigita p…
Jen venis al ni Tag' de Glor' (antikva ĉeĥa novjar…
Alvenu fidelaj (Adeste fideles)
Kanto "Verda kamparo" - muzikgrupo NOPROBLEM dum l…
Vinberejoj, vinberejoj - moravia popolkanto
Kaj Tiel Plu - La violonisto
J.Seifert - Kristnaska kanto
See also...
See more...Keywords
Nur mankas vi (moldava romanco) - kantas Ivana Karašová kaj Milena Jelínková
teksto: Mihai Eminescu (1850-1889)
eo.wikipedia.org/wiki/Mihai_Eminescu
tradukis: Aĥill Averbuĥ
Kantas Ivana Karašová (solo) kaj Milena Jelínková (akompana voĉo), pianoakompanas Tadeusz Karaš - membroj de la Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥ Esperanto-Asocio
Aperis sur la nova kompaktdisko "Kun kanto ĉirkaŭ la mondo", kiun eldonis ĈEA kunlabore kun la Sekcio de nevidantoj en julo 2016.
Kovrilo de la kompaktdisko kaj aldonaj informoj:
www.ipernity.com/doc/181031/43197306
TEKSTO
1
Hirundoj suden flugas jam,
de prujno blankas vasta kamp',
abundas pro rikolt' la viv',
nur mankas vi, nur mankas vi.
Revenu, kara amatin'!
Mi revas ĉirkaŭbraki vin.
Finiĝu longa nia dis'
per dolĉa kis', per dolĉa kis'.
2
Ĉu vi memoras pri ĉi lok',
kie promenis ni dum nokt'?
Ĝis nun tremetas mia kor'
pro l' rememor', pro l' rememor'.
Virinoj estas kvazaŭ stel',
mirigas nin ilia bel'.
Sed ĉiujn ja superas vi:
vi belas pli, vi belas pli.
3
Festeno regas en anim',
per amo vi lumigas ĝin.
Feliĉon portas tiu flam'
de via am', de via am'.
Ĉi tie regas la aŭtun'
kaj foliaro falas nun.
Nur ial ne revenas vi,
nur mankas vi, nur mankas vi.
Translate into English
eo.wikipedia.org/wiki/Mihai_Eminescu
tradukis: Aĥill Averbuĥ
Kantas Ivana Karašová (solo) kaj Milena Jelínková (akompana voĉo), pianoakompanas Tadeusz Karaš - membroj de la Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥ Esperanto-Asocio
Aperis sur la nova kompaktdisko "Kun kanto ĉirkaŭ la mondo", kiun eldonis ĈEA kunlabore kun la Sekcio de nevidantoj en julo 2016.
Kovrilo de la kompaktdisko kaj aldonaj informoj:
www.ipernity.com/doc/181031/43197306
TEKSTO
1
Hirundoj suden flugas jam,
de prujno blankas vasta kamp',
abundas pro rikolt' la viv',
nur mankas vi, nur mankas vi.
Revenu, kara amatin'!
Mi revas ĉirkaŭbraki vin.
Finiĝu longa nia dis'
per dolĉa kis', per dolĉa kis'.
2
Ĉu vi memoras pri ĉi lok',
kie promenis ni dum nokt'?
Ĝis nun tremetas mia kor'
pro l' rememor', pro l' rememor'.
Virinoj estas kvazaŭ stel',
mirigas nin ilia bel'.
Sed ĉiujn ja superas vi:
vi belas pli, vi belas pli.
3
Festeno regas en anim',
per amo vi lumigas ĝin.
Feliĉon portas tiu flam'
de via am', de via am'.
Ĉi tie regas la aŭtun'
kaj foliaro falas nun.
Nur ial ne revenas vi,
nur mankas vi, nur mankas vi.
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this audio file
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.