A. de Saint-Exupéry - La Eta Princo - Sonlibro
Legendo pri la princo Bruncvik
Ĉinaj rakontoj
J.Hašek - La brava soldato Ŝvejk
Detlev Blanke - Inter teorio, realo kaj utopio -…
Karel Čapek - Fabelo policista
William Auld - Pri altruismo, pri Zamenhof, pri Lu…
Otokar Březina - Eterne denove
Karel Čapek - Fabelo "Solimana princidino"
Adiaŭ kaj tuket'
Afrikaj fabloj
Eduard Petiška - greka mito DEDALO KAJ IKARO
Eduard Petiška - greka mito EROSO KAJ PSIĤO
Pedro Zurita - Esperanto kaj blinduloj
Intervjuo kun Chuck Smith pri Duolingo, impona li…
Jan Řeháček - Orharulino (humura fabelo por plenkr…
Tomáš Masaryk kaj Charlotte Garrigue
Ahmad Reza Mahmudi - Psikologio kaj mistikismo
Neruda - Romanco pri Karolo la 4-a
Komenio - Rebonigo de la homaj aferoj
Goodheir - Vojaĝo al Zimbabvo (prelego)
Esperanto: Ĉu Racio aŭ Magio? (prelego)
Maksimoj de Zamenhof
F. Šrámek - Decembro
J. Kořínek - Giuseppe Verdi (poemo)
Nutrado rigardata kiel jogo
Pri Karolo Piĉ ĉe la litomiŝla tombejo
Čestmír Vidman - Dino(saŭro)
Mark Fettes - Esperanto-Ideologio
Fabelo de Andersen - Plej Bela Rozo de la Mondo"
See also...
See more...Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
2 872 visits
L.L.Zamenhof - La Vojo (poemo)
Fama origina poemo de d-ro Zamenhof, kies kono devus aparteni al bazaj scioj de ĉiuj esperantistoj.
en modela deklamo de Anton Oberndorfer el Aŭstrio
Alŝutite omaĝe al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof (15.12.1859)
fonto: www.youtube.com/watch?v=SXVMt_23X-c
NI rekomendas al ĉiuj la projekton de Anton pri la RETA RADIO!
Ĉiutage interesa diverstema artikolo en sona kaj samtempe skriba formo!
members.aon.at/aldone/retradio !!!
Ni invitas vin al nia albumo ZAMENHOF
fotoj kaj videoj:https://www.ipernity.com/doc/181031/album/230642
sonaĵoj kaj tekstoj: www.ipernity.com/doc/181031/album/230642/docs
La vojo
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l'obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Translate into English
en modela deklamo de Anton Oberndorfer el Aŭstrio
Alŝutite omaĝe al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof (15.12.1859)
fonto: www.youtube.com/watch?v=SXVMt_23X-c
NI rekomendas al ĉiuj la projekton de Anton pri la RETA RADIO!
Ĉiutage interesa diverstema artikolo en sona kaj samtempe skriba formo!
members.aon.at/aldone/retradio !!!
Ni invitas vin al nia albumo ZAMENHOF
fotoj kaj videoj:https://www.ipernity.com/doc/181031/album/230642
sonaĵoj kaj tekstoj: www.ipernity.com/doc/181031/album/230642/docs
La vojo
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l'obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this audio file
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.