Keywords

sonregistraĵo
maksimoj
Zamenhof


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial

1 025 visits


Maksimoj de Zamenhof


Vere ekspresa sonprezento de la plej gravaj kaj la plej konataj pensoj kaj eldiroj de L.L.Zamenhof pri Esperanto
(omaĝe al Zamenhof-Tago 15.12.)

fonto:
www.ophicinadigital.com/alls/ai_zamen.htm#1

legas Antonio Luís Lourenço dos Santos

La teksto:

Esperanto ne estas nur lingvo, ĝi havas sian "internan ideon", kiu estas super la praktika utileco. Tiu ĉi ideo estas "frateco kaj justeco" inter ĉiuj popoloj.

Al la laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj brava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas.

Tuta cento de la plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro, tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia.

Por ĉiu popolo, sia idiomo. Esperanto por ĉiuj popoloj.

Afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide, kaj nur kun grandaj malhelpoj. Ne malĝoju tial, esperantistoj! Ni laboru kaj esperu!

La celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron.

Esperanto estas mia, via, nia dua lingvo.

Esperanto estas “nenies propraĵo”, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Nur rekte, kuraĝe, kaj ne flankiĝante, ni iru la vojon celitan!

Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Ĉiu alia revo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.