1 favorite     0 comments    1 656 visits

See also...

Radio stacio-Viki Radio stacio-Viki


Melodia mondo Melodia mondo


Juke-box Juke-box


International Music International Music


Muziko Muziko


See more...

Keywords

tango
kanto
muziko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 656 visits


Tango de la Amo

Tango de la Amo ( Cet air de Tango )

teksto : Lorenzo Tomezzoli

muziko : Gilbert Drigon

kantas: Mélanie Prin

Lorenzo Tomezzoli (itala esperantisto vivanta en Francio) prezentis siajn bildojn dum la nova ekspozicio "Esperanto kaj muzoj", inaŭgurita 2.6.2013 en nia muzeo. KDo kun lia muziko (kiun li pere de sia ĉeĥa amikino Zdenka Novotná afable donacis al ni) estis prezentita antaŭ la inaŭgura kultura programo.


1
Ĝi estas vera tango , kiu dance
Luladis niajn korojn cirkonstance
De nia renkontiĝo dum vespero
Plenplena je tener' kaj je mistero

Ni kune estis junaj, senpripensaj
Kun ritmo de korbatoj tre intensaj
Dum magieca nokt'
En tiu romantika lok'
Ĝi estas jam
La tango de la am'
R

Aùdiĝu tiu kant'
Ĝi estas ja
La tango de la amo

Mi sentas en ĝi nun
La ĝojon tra
La varmo de la flamo

Ĝi brulas en la kor'
De mi kaj vi
Jam de la renkontiĝo
Kaj por ni du,
Jen mirEndaĵo
En forta, bela harmonio
Gustumi per
Tre milda kanto
La daŭron de tenera sent'
2
Alvenis vi el lando malproksima,
Al-logis min deziro simplanima
Revivi la etoson plej juvelan
Paroli nian lingvon ege belan
Ja Esperanto taŭgas por kulturo
Aperas ĝi pli riĉa ol naturo
Sed por ni estis ĝi
Ŝanciga, vere pli kaj pli
Ĝi estas jam
La tango de la am'
R
(instrumente)

3
La tempo flugis jam dum la juneco
Pludaŭris en l'animo kun l' ebleco
Ricevi ĉiutage rememoron
Kaj ree loki ĝin en nian koron...
Ĉar tangon dancis ni en la vespero
En kiu verda stelo sur la tero
Alportis tuj al mi
La ĝojon vivi nur kun vi
Ĝi estas jam
La stelo de la am'
R

Aùdiĝu tiu kant'
Ĝi estas ja
La tango de la amo

Mi sentas en ĝi nun
La ĝojon tra
La varmo de la flamo
Ĝi brulas en la kor'
De mi kaj vi
Jam de la renkontiĝo
Kaj por ni du,
Jen mirendaĵo
En forta, bela harmonio
Gustumi per
Tre milda kanto
La daŭron de tenera sent'
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this video


Comments

Sign-in to write a comment.