Ivan Acher - Esperanta opero Sternenhoch 6

Muziko

  • Photos| Docs

Sonregistraĵojn vi trovas klakante en la maldekstra kolumno al "Dokumentoj" !!

Zvukové nahrávky naleznete po kliknutí výše na "Dokumentoj"!!

Ivan Acher - Esperanta opero Sternenhoch 6

03 Jul 2018 1 358
fotis Pavol Kaščák pri la opero www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46917516

Ivan Acher - Esperanta opero Sternenhoch 5

03 Jul 2018 2 446
fotis Pavol Kaščák pri la opero www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46917516

Ivan Acher - Esperanta opero Sternenhoch 4

03 Jul 2018 2 382
fotis Pavol Kaščák pri la opero www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46917516

Ivan Acher - Esperanta opero Sternenhoch 3

03 Jul 2018 1 349
fotis Pavol Kaščák pri la opero www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46917516

Ivan Acher - Esperanta opero Sternenhoch 2

03 Jul 2018 1 344
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46917516 fotis Pavol Kaščák

Ivan Acher - Esperanta opero Sternenhoch 1

03 Jul 2018 1 354
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46917516 fotis Pavol Kaščák

Petr Chrdle kaj Ivan Acher, aŭtoro de la opero Ste…

13 May 2018 1 361
Petro Chrdle (https://eo.wikipedia.org/wiki/Petr_Chrdle) dum renkontiĝo de la konata ĉeĥa komponisto Ivan Acher kun esperantistoj partoprenantaj prezenton de lia Esperanta opero "Sternenhoch" en la Nova scenejo de la Nacia Teatro en Prago (la 13-an de majo 2018) fotis: Pavla Dvořáková Artikolo de Petro Chrdle pri la opero en la gazeto Esperanto Aktuell 2018, n-ro 3 www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46917516 Mallonga intervjuo kun reĝisoro de la opero Michal Dočekal: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46603548

Petr Chrdle - Opero en Esperanto en la praga Nacia…

28 Jun 2018 1 484
artikolo pri la opero "Sternenhoch" de Ivan Acher, aperinta en Esperanto Aktuell, 2018, n-ro 3

Esperanta meso en Prago celebrita de Max Kašparů

19 Mar 2018 706
28.2.2018 okazis en Prago jam la 3-a esperantlingva meso celebrita de Max Kašparů eo.wikipedia.org/wiki/Max_Kašparů , kiun partoprenis esperantistoj - ne nur kristanoj - el diversaj urboj. La aranĝo estis perceptita ankaŭ far ne- aŭ alikredantoj kiel kroma bona okazo por renkontiĝo, por partumo de io, kio apartenas al la radikoj de la ĉeĥa historio kaj spirita kulturo, por ĝuo de bela muziko en Esperanto en bela medio - kaj nelastvice por ĝenerala diskonigo de Esperanto (ĉar en la ĉeĥlingva religiologia informretejo Info.dingir.cz aperis sekve pri la aranĝo kaj pri la kristanaj aktivecoj kadre de la Esperanto-movado ampleksa artikolo de Dan Mrázek). info.dingir.cz/2018/03/v-prazskem-kostele-zni-esperanto-jediny-umely-jazyk-schvaleny-rimskokatolickou-cirkvi Ĉi-supre ni prezentas al vi 15minutan specimenon (kompletigitan per subtekstoj por pli facila kompreno), inkl. valoran muzikan programon far profesiaj kantistoj Jolana Haan Smyčková kaj Richard Haan - filino kaj bofilo de Miroslav Smyčka (1926-2017) eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka , al kies memoro la meso estis oferita. (kantoj de A. Dvořák, J. Brahms akaj B.Flies). La videon pretigis Pavla Dvořáková.

Petr Chrdle - En Semaforo sonis Esperanto

27 Feb 2018 1 401
La artikolo aperis en la Revuo Esperanto, 2018, n-ro 1321 (2), p. 29 kaj ĝi rilatas al tiu ĉi video www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46247018 kaj fotaĵo www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46247296

Kanto Fromaĝ' el Edamo

25 Feb 2018 427
En Esperantujo populara kanto kun la teksto de verkisto kaj humuristo Raymond Schwartz eo.wikipedia.org/wiki/Raymond_Schwartz kaj kun la muziko de Franz Winkler. Konata en interpreto de Claude Piron (1931_2008) kun sia edzino. eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron La sonregistraĵo aŭskuteblas en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46302040 FONTO: kantaro.ikso.net/fromagx_el_edamo#eksteraj_ligoj soundcloud.com/lee-miller-570013881/fromag-el-edamo

La lulkanton "Dormu, ho mia princet'" kantas en la…

13 Feb 2018 1392
Ĉeĥa kantistino, dublistino kaj aktorino de la fama praga teatro SEMAFOR Jolana Haan Smyčková, filino de la honora ĈEA-membro, baritonisto Miroslav Smyčka (1926-2017)(https://eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka), kantis omaĝe al sia patro la unuan strofon de lia ŝatata kanto, la konata lulkanto de Flies (tamen ĝenerale misatribuata al Mozart) kadre de 7 komplete disvenditaj kristnaskaj teatrovesperoj inter 17. kaj 22.12.2017. Surpodie kun la fondinto kaj la ĉefa famulo de la teatro Jiří SUCHÝ, kiu subtenis la ideon envicigi inter diverslingvajn kantojn de la vespero ankaŭ la esperantlingvan. I.a. li konfesis, ke antaŭ multaj jaroj li ĉirkaŭ tri semajnojn eĉ Esperanton lernis! Filmis Dušan Dostál. Pri la okazaĵo skribis artikolon Petr Chrdle por la Revuo Esperanto 2018/2 - vi povas legi ĝin en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46310684 . SEMAFOR estis pioniro inter la t.n. malgrandformaj teatroj en Ĉeĥio. Ĝi tipas pro milda neprimoka inteligenta humuro kaj abunda uzo de kantoj Precipe en la 1960-aj jaroj ĝi ekfuroris en la tuta Ĉeĥio kaj akiris grandan popularecon, malgraŭ obstakloj de la tiama ŝtata reĝimo. Multaj el kantoj de Jiří Suchý a Jiří Šlitr daŭre apartenas al tre konataj, kaj ne nur aŭskultataj, sed ankaŭj kantataj de simplaj homoj. Ĝi estis fondita en 1959 kaj interesa fakto estas, ke ĝia unua podio troviĝis en la praga strato Ve Smečkách (apud la Venceslaa placo, koincide vid-al-vide al la klubejo, kie nun renkontiĝas Praga Esperantista Klubo), kie tiutempe pretigis siajn spektalojn ankaŭ Esperanta teatroensemblo VERDA ĈARO DE JULIO BAGHY, gvidita de Antonín Seemann kaj Eva Seemannová. La plej granda sukceso de la ensemblo estis Pigmaliono de Shaw dum la Universala KOngreso en Varsoico en 1959. eo.wikipedia.org/wiki/Verda_Ĉaro_de_Julio_Baghy La unua strofo de la lulkanto (esperantigis Jiří Kořínek) Dormu ho mia princet‘, sonĝu en dolĉa kviet‘, pace dormetas la land‘, mutas en boskoj la kant‘. Kisas la luna radi‘ vangon senkulpan al vi, fermu sin via okul‘- dormu belsonĝe, karul‘! ! Baj lu, baj lu, baj lu, baj lu. La kanto en interpreto de Miroslav Smyčka: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/9791164

Senprobleme en Esperanto 2 (KDo dorsoflanko)

10 Jul 2017 540
La KDo inaŭgurita 10.6.2017 en Svitavy (la informojn vidu en la priskribo de la antaŭaj fotaĵoj). specimenon el la KDo vi povas aŭskulti ĉi-tie: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/45101568

Senprobleme en Esperanto 2 (KDo)

10 Jul 2017 497
La KDo inaŭgurita 10.6.2017 en Svitavy (la informojn vidu en la priskribo de la antaŭaj fotaĵoj). specimenon el la KDo vi povas aŭskulti ĉi-tie: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/45101568

Inaŭguro de la nova KDo de la muzikgrupo SENPROBLE…

10 Jul 2017 816
Maldekstre la "baptogepatroj" Blanka Čuhelová, direktorino de la Urba Muzeo kaj Galerio en Svitavy kaj Martin Stuppnig el Aŭstrio, honora membro de IFEF. Pliaj informoj en priskriboj la antaŭaj fotaĵoj.

Komenco de la inaŭguro de la nova KDo de la muzikg…

10 Jun 2017 559
La inaŭguro (ĉeĥlingve "bapto") okazis 10.6.2017 en la Ottenforfer-salonego en Svitavy (vidu antaŭan fotaĵon). La programon tekste akomanis Libuše Hýblová (prezidantino de ĈEA - meze) kaj Dagmar Martinková (dekstre). Inter ili kun KDo kaj ĉampano Karel Vlach, arta estro de la muzikgrupo. Fotis Liba Gabalda

La Muzikgrupo NOPROBLEM KOSTELEC NA HANÉ ( en Esp…

10 Jun 2017 856
La amatora muzikgrupo NOPROBLEM el la urbeto KOSTELEC NA HANÉ, situanta en meza Moravio (Ĉeĥio). Ĝi estiĝis en la jaro 2001 kaj okupiĝas precipe pri plurvoĉa akustika muziko folkstila, plejparte el la repertuaro de la fama ĉeĥa ensemblo Spirituál Kvintet (plejparte nigrulaj spiritualoj, sedna nkaŭ renesancaj kantoj aŭ popolkantoj el britaj insuloj). En 2013 la grupo komencis kanti ankaŭ en Esperanto. Ĝi prezentiĝis ekzemple dum Internaciaj Esperanto-Lernejoj en Bartošovice, kaj en Slovakio kadre de Somera Esperanto-Studado aŭ dum la 101-a Universala Kongreso en Nitro. La 10-an de junio 2017 en la historia Ottendorfer-salonego en Svitavy ĝii prezentis ankaŭ sukcesan duone ĉeĥlingvan kaj duone esperantlingvan koncerton, per tiu finiĝis programo de la Muzea nokto kaj de la inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio, ĉi-foje nomita "La Homo kontraŭ Babelo" (vidu la fotaĵon). Post la koncerto okazis ankaŭ inaŭguro de la dua KDo de la grupo kantata en Esperanto. Informojn pri la KDo kaj muzikan ekzempleron vi povos trovi en nia paĝo. Fotis: Vladimír Škuta La retejo de la muzikgrupo: www.noproblemkostelecnahane.cz Kontakto: vlachkarel@seznam.cz

Operkantisto Miroslav Smyčka (11.9.1926-25.4.2017)

02 May 2017 1 1 816
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka artikolo en nia paĝo: www.ipernity.com/blog/esperanto-muzeo-svitavy/4660340 Listo de liaj interrete aŭskulteblaj registraĵoj: www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html Ĝuante plu lian voĉon ni ne forgesu lin!

101 items in total