fotopoemo
Andy (kubano)
Anjo (kantistino)
Cezar
Daniela
David S. (Izraelo)
Katalin Kovats
Natalie
Paul Peerarts
Phl, Francio
Clown Traurig
|
|
Cezar
Iras ploro je vojaĝo
Iras ploro je vojaĝo,
haltas sur poeta paĝo.
La verkisto laŭte ĝemas,
lia voĉo strange tremas.
Skribis li pri plorvojaĝo,
ne pri vivartista saĝo.
Eldonisto lin perfidis
kaj kruele pri li ridis.
Iras ploro je vojaĝo
de poet' en juna aĝo,
tiu tiun eĉ ne bridis,
ĉar li tro al ploroj fidis.
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/155.html
puta geo (Ĉu li peku foje?)
|
|
|
Cezar
Ĉu li peku foje?
Sovaĝa estas ŝi kaj ĉarma
kaj la rideto fajre varma.
En kiun keston li ŝin metu?
Ĉu li respondon de ŝi petu?
Ho ve, li estas ne plu juna,
kaj lia haŭt' ne sunobruna.
Li nur de fore ŝin admiru
ne tuŝu ŝin kaj ŝin ne tiru.
Edzino lia lin ja ŝatas
kaj hejme ĉio bone statas.
Li kial strabas do al ino,
kaj dronas sonĝe jam en sino?
Tre loga estas ŝi kaj ĉarma
kaj la ridet' enigme varma.
En kiun keston ŝi lin metus,
Se li frivolan de ŝi petus?
Ve, ve, li estas malkuraĝa,
kaj eble eĉ ne plu sovaĝa.
Ĉu agu li morale ĉiam,
kaj peku do dum viv' neniam?
Lifto
|
|
el Vikipedio
Cezar
LIFTO POR ĈIUJ!
(por amiko en Irano)
"Nia lifto ne funkcias,
nur pro preĝo! Tio fias.
La progreso tute haltas,
eĉ ne iom alten saltas."
For la ĝenan religion!
Ja ĝi bremsu plu nenion.
Lifto paŭzu por neniu,
kaj ĝi levu sin por ĉiu.
Lift' kunprenu vere ĉiun,
ne preferu ian iun.
Lift' ne bremsu la socion,
ĝi ne gloru religion!
Cezar-poemoj: http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/159.html
Ranoreĝo
|
|
fotis Cezar
Cezar
Mi amas vin, mi amas vin...
Mi amas vin, ĉar mi vin ami devas.
Mi amas vin, por ke mi ne nur revas.
Mi amas vin kaj eĉ sen mia kulp'.
Mi amas vin, jen lupo kaj jen vulp'.
Mi amas vin, ĉar mi elkore emas.
Mi amas vin, ĉar vi pro seks' ektremas.
Mi amas vin laŭ bakfiŝ' kun citron'.
Mi amas vin eĉ sen kaŝita ton'.
Mi amas vin kun haŭto kaj harar'.
Mi amas vin. Vi estas sen kompar'.
Mi amas vin per mia vira forto.
Mi amas vin pro manĝoj kaj pro l' sorto.
Mi amas vin, ĉar ami oni devas.
Mi amas vin, por ke la kor' ne krevas.
Mi amas vin en ĉiu jarsezon'.
Mi amas vin pro vi kaj via mon'.
https://www.ipernity.com/blog/cezar/edit/153092
Ŝipo Eŭropo / Das Schiff Europa
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/167622
Hans-Georg Kaiser : Besuchen wir Europa (Gedicht)
Mi dankas! / Diri dankon! / Danke sagen
|
|
|
Ventradoj - Windräder (resaluto al Nina)
|
|
fotis Cezar
Cezar
Resaluto al Nina
Kara bona Nina,
restu amikina,
krome plu afabla,
fote tre kapabla!
Plu do fantazie,
plu do verebrie!
Restu amikine,
ĉiam ĝis lastfine.
Kion diri, kara?
Restu senkompara!
Tenu min enkore,
almenaŭ dumhore!
Ankaŭ tomboŝtonoj iam mortas.
|
|
fotis Cezar
Cezar
Perdita batalo
Se vortoj jam perfidi volas,
rigardoj nin ne plu kunligas.
Se frost' anime jam ekrolas,
nenio plu nin esperigas.
Se gestoj levas nur suspekton
kaj kapoj dube sin balancas,
se vokoj vekas nur neglekton,
afablo tute malavancas.
Se tre akriĝas la ridado
kaj mok' ekdraŝas kiel hajlo,
jen la malamo nin minacas
kaj tuta mondo ekgrimacas.
Se jen milito fineksplodas,
neniu plu al tiu spitas,
se hom' la homon ekmarodas,
jen la batal' pri am' perditas.
PS: http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/125.html
Ĉu Lunatiko celas min? (Sovaĝa 13) / Spielt der M…
|
|
Mielo kaj abelo
Verda biero el Berlino
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/98079
fotis Cezar
Cezar
La patrolanda biero
(legu ĝin kiel ironion)
Hura! Ni vivas!
|
|
Hurra , wir leben!
fotis Cezar
Cezar
Vivu longe kaj en sano
ne nur registara ano!
Vivu longe kaj en sano
ne nur registara ano!
Vivu longe sen enuo
nia tuta mond' en ĝuo!
Vivu ĉiam la aliaj,
kaj la kuloj, eĉ la fiaj.
Vivu ĉiu hom' sur Tero,
ne nur ul' post kariero!
Vivu longe la patrinoj
kaj al tio belulinoj,
vivu plu la vira speco
in-afable kaj kun deco!
Vivu ĉiuj geniuloj
kaj fuŝuloj, krome nuloj.
Vivu la insekt' sur tero
kaj maŝinoj, ĉiu ero!
Vivu griloj, floropotoj,
krome inde la robotoj,
vivu de la land' la filoj,
la filinoj, muzikiloj!
Vivu forta ambicio
liberiga homa krio;
vivu nia viv' entuta,
ankaŭ vivo surde muta!
Vivu ĉiu ŝton' sur tero,
kosma polvo el infero.
Vivu por kredant' eĉ Dio.
Vivu ĉiuj. Vivu ĉio!
Vivu la perdita filo,
festotagoj, sunobrilo.
Vivu nia Esperanto,
ĉiu bela amokanto!
Vivu ĉiuj, vivu ĉio,
nur ne plu militebrio!
Vivu mia panja filo,
la poet' kun komputilo.
Vivu longe kaj en sano
ne nur registara ano!
Vivu longe, sen enuo
nia tuta mond' en ĝuo!
PS: jen plibonigita poemo, kiu antaŭe ne tute pretis.
Hundo Cezar, kiu ne volis mordi la filinon
|
|
|
fotis Cezar
Cezar
Cezar
Familio Jokel
La edzo elsendas la edzinon,
ke ŝi alportu botelon da brando.
La edzino ne alportas la brandon
kaj ankaŭ ne venas hejmen.
Jen la edzo elsendas la filinon,
ke ŝi tradraŝu la patrinon.
La filino ne tradraŝas la patrinon,
la patrino ne alportas la brandon
kaj ankaŭ ne venas hejmen.
Jen la edzo elsendas la hundon Cezar,
ke ĝi mordu la filinon.
La hundo ne mordas la filinon,
la filino ne tradraŝas la patrinon,
la patrino ne alportas la brandon
kaj ankaŭ ne venas hejmen.
Jen la edzo elsendas la revolveron,
por ke ĝi pafu sur la hundon.
La revolvero ne pafas sur la hundon,
la hundo ne mordas la filinon,
la filino ne tradraŝas la patrinon,
la patrino ne alportas la brandon
kaj ankaŭ ne venas hejmen.
Jen la edzo nun mem elpaŝas
kaj finas la ridindan komedion.
La revolvero nun pafas sur la hundon,
la hundo nun mordas la filinon,
la filino nun tradraŝas la patrinon,
la patrino nun alportas la brandon
kaj ankaŭ tuj venas hejmen.
Hans-Georg Kaiser
Familie Jockel
Der Gatte schickt die Frau hinaus,
sie soll den Schnaps ihm holen.
Die Frau, die holt den Schnaps ihm nicht
und kommt auch nicht nach Haus.
Da schickt der Mann die Tochter aus,
sie soll die Mutter prügeln.
Die Tochter prügelt Muttern nicht,
die Mutter holt den Schnaps ihm nicht
und kommt auch nicht nach Haus.
Da schickt der Mann den Hund hinaus,
der soll die Tochter beißen.
Der Hund, der beißt die Tochter nicht,
die Tochter prügelt Muttern nicht,
die Mutter holt den Schnaps ihm nicht
und kommt auch nicht nach Haus.
Da schickt der Mann den Colt hinaus,
der soll auf Cäsar schießen.
Der Colt, der schießt auf Cäsar nicht,
der Hund, der beißt die Tochter nicht,
die Tochter prügelt Muttern nicht,
die Mutter holt den Schnaps ihm nicht
und kommt auch nicht nach Haus.
Da geht der Mann nun selbst hinaus
und macht der Kömodie ein Ende.
Der Colt, der schießt auf Cäsar nun.
Der Hund, der beißt die Tochter nun,
die Tochter prügelt Muttern nun,
die Mutter holt den Schnaps ihm nun
und kommt auch gleich nach Haus.
flamingoj
|
|
fotis Cezar
Cezar
Konjugaciita amo
Mi amas vin.
Vi amas min.
Li amas nur sin mem.
Ŝi amas alian.
Ĝi amas ĝin.
Ni amas nin.
Vi amas vin.
Sed ili ĉiuj amas iun,
ĉiun, neniun, ĉion,
ion aŭ nenion.
Hans-Georg Kaiser
Konjugierte Liebe
Ich liebe dich.
Du liebst mich.
Er liebt nur sich selbst.
Sie liebt einen anderen.
Es liebt es.
Wir lieben uns.
Ihr liebt euch.
Aber sie alle lieben irgendwen,
jeden, keinen, alles,
etwas oder nichts.
ebria elefanto
Simileco
|
|
Cezar
Simieca simileco
Homoj estas elefantoj,
elefantoj homoj.
La konduto tre similas,
foje eĉ la nomoj.
troviĝas en cezarpoemoj
Verda feino
|
|
|
zu Favoriten hinzufügen ein Favorit diesen Beitrag bearbeiten löschen
Cezar
ABSINTO
(aŭ iom da veneno)
Verda feino
Verda feino
Parizo. Montmarte.
Van Gogh kaj la verda arto.
Veneno kuras tra mia sango
en verdaj revoj pri libero.
Stultaj oldaj viroj
rigardas al junaj belulinoj
kun verdaj okuloj.
Alice Cooper: Poison!
Veneno kuras
tra mia verda sango.
Junaj belulinoj
kun verdaj okuloj
iom post iom foriĝas...
Verdaj okuloj ruliĝas
en nubo de
absinto.
Dolĉaj sonĝoj
pri tenebro.
Stultaj oldaj viroj
serĉante rigardas
pro botelo kun
verda veneno.
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/48.html
Cezar
ABSINTO
(oder ein wenig Gift)
Paris. Montmarte.
Van Gogh und die grüne Kunst.
Gift rennt durch mein Blut,
in grünen Träumen von Freiheit.
Dumme alte Männer
schauen nach jungen Schönen
mit grünen Augen.
Alice Cooper: Poison!
Gift rennt durch mein grünes Blut.
Junge schöne Frauen
mit grünen Augen
verschwinden nach und nach....
Grüne Augen rollen
in einer Wolke aus
Absinth.
Süße Träume
von der Finsternis.
Alte dumme Männer
sehen sich um
nach einer Flasche
mit grünem Gift
Cezar
ABSINTH
( or a little bit poison)
Paris Montmarte,
van Gogh and green art.
Poison is running
through my blood in
green dreams of liberty.
Stupid old men
looking out for young girls
with green eyes.
Alice Cooper: Poison!
Poison is running through
my green blood.
Young girls
with green eyes
are fading away...
Green eyes are rolling
in a cloude
of absinth...
Sweet dreams
of darkness.
Stupid old men
are looking out
for a bottle of
green poison.
Light and shadow - lumo kaj ombro Licht und Schatt…
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter