fotopoemo
Andy (kubano)
Anjo (kantistino)
Cezar
Daniela
David S. (Izraelo)
Katalin Kovats
Natalie
Paul Peerarts
Phl, Francio
Anjo (kantistino)
Cezar
Daniela
David S. (Izraelo)
Katalin Kovats
Natalie
Paul Peerarts
Phl, Francio
Donjo kun teleskopo
Ŝrankkofro
|
|
|
Cezar
Transloĝinta
(por transloĝinta esperantistino)
Vivi elskatole
kaj ne libervole,
inter multaj pakoj
kaj tre grandaj sakoj.
Nur la lito restas,
kion ŝi tuj testas.
Nuda ŝi englitas,
sed al tentoj spitas.
Inter sak' kaj pako,
mankas eĉ la jako.
Vivo elskatole,
eĉ senalkohole.
Vivo plu sen viro,
sen konsola diro?
Ĉu ŝi lin forlasis,
ĉu la amo pasis?
Eble edz' ne rolas,
ĉar ŝi inon volas?
Mi ne povas scii
kaj ne volas fii.
Se humuro mankus,
ŝi per ploroj dankus.
Sed ŝi laŭte ridas,
ĉar ŝi sin ja fidas.
Ĉu mi tre malpravas?
Eble ŝin malravas?
Mi nun vere finas,
ĉar la ver' envinas.
Baleno antaŭ la muzeo en Rerik
|
|
|
fotis Cezar
CEZAR
Mia konvinko
Se al ĉiu hom' ni plaĉus,
tio pli ol ĉio aĉus.
Tial pensu ni kun saĝo
kaj laŭ propra nura plaĉo.
Kverelantojn mi ne ŝatas,
eĉ ne tempdisipe hatas.
Mi ne devas pruvi ion,
ĉar mi fidas mian mion.
dead town
|
|
Kodiska kovraĵo
Cezar
Morta urbo II
Robotino
sin venĝis ĝis la fino.
Ĉiuj homoj
formortis en la domoj.
Urbo morta,
nur verdokresk' senvorta.
Nun formikoj
sin setlas en fabrikoj.
PS: skemo: 4,7;4,7; / 4,7;4,7 aa,bb/ cc,dd (laŭ ĉinesko Jianzi Mulanhua)
patriotismo
|
|
|
el Vikipedio
Cezar
Hurlado patria
Fia, fia
hurlado patria!
kriad' el Sodomo
pro stulto laŭ Romo.
"Moro, moro!"
krias greg' dum horo!
PS: Laŭ ĉinesko Tiaoxiaoling. Jen kelkaj klasikaj ekzemploj de tiu ĉi versformo:
I
Cirko
|
|
|
Hans-Georg Kaiser
Zirkusbeginn
Das kennen wir alle:
Der Zirkus ist gekommen!
Schon steht da riesige Zelt,
überall erstrahlen die Lichterketten,
und auf der Spitze des Zeltes
leuchtet verlockend der Name des Zirkusses.
Hinter der Balustrade hört man schon
das Trompeten eines Elefanten.
Aus einem Wohnwagen der Zirkusartisten
ertönt eine sentimentale Mundharmonika.
Wir stehn schon in den Reihen und
schieben und stossen uns vorwärts.
Dann sitzen wir zwischen Stangen und Masten,
und zwar so, dass wir alles sehen können,
weil der Zirkus das schönste
aller Schauspiele ist.
Die Atmosphäre ist erregend.
Das Orchester probiert einen
lebhaften lateinischen Rhythmus,
und von der Manege geht der
typische Zirkusgeruch aus.
Wir werden nun einen Moment lang
sogar ein wenig sentimental, wie der Poet Rilke:
"Wer sind jene Vorüberstreifenden,
die vielleicht noch etwas flüchtiger sind
als wir selbst?"
Doch da fängt die Vorstellung schon an.
Cezar
Cirkokomenco
Tion ni spertis ĉiuj:
La cirko estas veninta!
Jam staras la grandega tendo,
ekbrilas ĉie la lumĉenoj,
kaj sur la pinto de la tendo
lumas alloge la nomo de la cirko.
Post la balustrado oni aŭdas jam
la trumpetadon de elefanto,
el karavano de la cirkartistoj
elsonas sentimentala buŝharmoniko.
Ni jam staras en la vicoj kaj
ŝovas kaj puŝas nin antaŭen.
Tiam ni sidiĝas inter la stangoj kaj mastoj,
tiel, ke ni bone povas vidi ĉion,
ĉar la cirko estas la plej bela
el ĉiuj vidoludoj.
La atmosfero estas ekscitiga.
La orkestro elprovas iun viglan
latinan ritmon kaj de la maneĝo
eliras la tipa cirkodoro.
Ni nun fariĝas dum momento
eĉ iom sentimentala, kiel la poeto Rilke:
"Kiuj do estas tiuj pretervagantoj,
kiuj eble ankoraŭ iom pli fuĝemas
ol ni mem?"
Sed tiam la prezentado jam komenciĝas.
Balkonio - Balkonien
desegnis Leonardo da Vinci (La birdohomo)
Ege kolera
|
|
pentrita de Cezar
Cezar
Se miaj vortoj kriĉas kiel dragiloj
Se miaj vortoj kriĉas kiel dragiloj
kaj miaj frazoj kiel ŝtanciloj tamburas,
ĉu mi tiukaze estas tro laŭta?
Se miaj dozrohattiradoj
frakasas krake vilaojn,
ĉu mi tukaze estas tro laŭta?
Se mia voĉo volus supersoni
la trompetojn de Jeriĥo,
ĉu mi ankaŭ tiukaze estas ankoraŭ tro laŭta?
Se mi krias pro tiom da maljusteco,
ĉu mi tiukaze vere estas tro laŭta?
Se la muroj de l' mondo
de mia voĉo ekhavas fendojn,
ĉu mi tiukaze estas tro laŭta?
Ĉu mi tiukaze estas laŭta?
Vere laŭta?!
Aŭ tamen ne sufiĉe laŭta?
Aŭ multe tro mallaŭta?
.....
Sed unue foje envenu al mi,
ĉe mi vi rajtas krii.
Hans-Georg Kaiser
Wenn meine Worte wie Bagger kreischen
Wenn meine Worte wie Bagger kreischen,
und meine Sätze wie Stanzen trommeln,
bin ich dann zu laut?
Wenn meine Planierraupenhasstiraden
Villen krachend zermalmen,
bin ich dann zu laut?
Wenn meine Stimme
die Trompeten von Jericho übertönen will,
bin ich dannn immer noch zu laut?
Wenn ich schreie vor so viel Unrecht,
bin ich dann wirklich zu laut?
Wenn die Mauern der Welt
von meiner Stimme
Risse bekommen,
bin ich dann zu laut?
Wirklich zu laut!?
Zu laut?!
Oder doch nicht laut genug?
Oder noch viel zu leise?
.......
Aber kommen sie
erst einmal herein zu mir,
bei mir dürfen sie schreien.
Kaj tamen (Ĉu tiuj okuloj povas mensogi?)
|
|
|
fotis Cezar
Cezar
Kaj tamen
Mi ne skrapas je la kvina la pordon.
Mi ne hurlas kvazaŭ ammalsana.
Mi ne disŝiras pro sopiro al vi
vian tapiŝon kaj viajn ŝuojn.
Mi ne mordas poŝtoficistojn gamben,
kiuj volas transdoni amleterojn al vi.
Mi ne manĝas vin kun haŭto kaj hararo,
se vi plukas florojn por avino
en via rozoĝardeno kaj ĉe tio
tiel favorplene endormiĝas,
ke mi povus tuŝi vin je la nazo.
Mi ne bojas pro kolero,
ĉar vi denove ne rimarkis,
kiom volonte mi volus leki
ĉiujn viajn vundojn animajn.
Mi nokte ne kuras tra la arbaro
por sopire rigardi la palan lunon.
Kaj tamen
mi amas vin!
Hans-Georg Kaiser
Und dennoch
Ich kratze nicht um fünf an der Tür.
Ich heule nicht, als ob ich liebeskrank wäre.
Ich zerreisse nicht aus Sehnsucht nach dir
deinen Teppich und die Schuhe.
Ich beisse nicht die Postbeamten ins Bein,
die dir Liebesbriefe übergeben wollen.
Ich fresse dich nicht mit Haut und Haar,
wenn du für deine Großmutter
Blumen pflückst in deinem Rosengarten
und dabei so huldvoll einschläfst,
dass ich deine Nase stubsen könnte.
Ich heule nicht vor Zorn,
weil du wieder nicht bemerkt hast,
wie gern ich alle deine
seelischen Wunden lecken wollte.
Ich laufe nicht nachts in den Wald,
um sehnsüchtig den fahlen Mond anzuheulen.
Und dennoch
liebe ich dich!
Welt Credit Bank - Monkredit-ba(e)nko
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/143923
Cezar / Hans-Georg Kaiser : Mondokreditba(e)nko (WC-B) / Welt Credit Bank (WC-B) / poemo - Gedicht
www.prellbock-bahnart.de
en Lunzenau, "Zum Prellbock" Stacidoma muzeeto kun restoracio
Hans-Georg Kaiser: Grumblulo en trinkejo
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/56328
pentris Cezar
Cezar
Grumblu, sed ne nur
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/63.html
Neuville: Fin septembre 2008
|
|
|
|
Cezar
La Neuville
(Por Mike)
Bela preĝejo
ĉe verda herbejo,
sub blua ĉielo
ĉevaloj en helo.
Ĝi sense palpeblas:
Jen vivo plu eblas.
PS: Bonvolu rigardi la foton de Mike:
https://www.ipernity.com/doc/mike59/3077506
boatejo - Bootsanlegestelle
Papiliofantazio
|
|
|
Schmetterlingsphantasie aus Google
Cezar
Impulso pro letero
—laŭ ĉinesko Zhuzhici
Ĉe danc' sur koridoro
en ne tro frua horo
li ŝvebis papilie
feliĉa pro favoro.
Ne estis do ignoro
aŭ tro rigida moro.
"Nur trajno malfruiĝis",
ŝi skribis kun fervoro.
Ŝi nomis lin sinjoro,
amata trobadoro.
Nun dancas li sur nuboj
kaj revas pri amoro.
PS: laŭ ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de sep silaboj kun la rimaranĝo a, a, x, a (x = senrima) Malsupre vi trovas "poeman respondon" de Lily.
Akvopoŝto "Pardonu"
Cezar: Haste, haste! (fotopoemo pri kuranto)
|
|
CEZAR
HASTE, HASTE!
Haste haste, kaj elaste.
Draste haste - kaj ĝislaste.
Ha, li hastas, senoprokrastas,
ĉar li ĉiam iel hastas.
Haste haste, senbalaste.
Rondkurante, vere vaste.
Ha, li hastas, stratogastas.
ĉar la hasta viv' bombastas.
Monto de Rochlitz kun kapoforma rivero, la buŝo es…
|
|
|
fotis Cezar
Cezar
Elirvojo
Mi , kiu perdis la vojon,
ne plu scias,
kiun vojon mi iru.
Mi iras, sed mi jam ne scias,
kial mi iras plu sur tiu vojo.
Mi iras, sed mi ne plu scias,
kien?
Mi iras,
sed mi perdis jam la esperon,
ke tiu vojo kondukos min al celo.
Mi iras plu, sur tiu
jam tro ofte uzita vojo.
Mi iras, sed mi ja jam scias,
ke ankaŭ tiu vojo,
kiu iam estis mia celo,
ne kondukos min al celo.
Mi iras plu,
tute mekanike,
pro certa malkuraĝeco,
sed mi nun cerbumas obstine pri tio,
kiun vojon mi efektive iru.
Mi iras plu,
sed mi trovos
kiel ĉiam -
nur novan elirvojon.
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/155.html
Hans-Georg Kaiser
Ausweg
Ich, der den Weg verlor,
weiß nicht mehr,
welchen Weg ich gehen soll.
Ich gehe, weiss aber schon nicht mehr,
warum ich auf diesem Wege weiter gehe.
Ich gehe, aber ich weiss nicht mehr,
wohin?
Ich gehe,
aber ich habe schon die Hoffnung verloren,
dass dieser Weg mich zu einem Ziel führen wird.
Ich gehe weiter, auf diesem schon
zu oft benutzten Weg.
Ich gehe, aber ich weiss schon,
dass auch dieser Weg,
der einst mein Ziel war,
mich nicht ans Ziel führen wird.
Ich gehe weiter,
ganz mechanisch,
aus einer gewisssen Feigheit heraus,
aber ich zerbreche mir jetzt hartnäckig
den Kopf darüber,
welchen Weg ich wirklich gehen soll.
Ich gehe weiter,
aber finden werde ich wie immer -
nur einen neuen Ausweg.
http://www.schorschkultur.de/61.html
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter