1 favorite     0 comments    1 086 visits

See also...


Keywords

geo
amo
Cezar-poemo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 086 visits


puta geo (Ĉu li peku foje?)

puta geo (Ĉu li peku foje?)
Cezar

Ĉu li peku foje?

Sovaĝa estas ŝi kaj ĉarma
kaj la rideto fajre varma.
En kiun keston li ŝin metu?
Ĉu li respondon de ŝi petu?

Ho ve, li estas ne plu juna,
kaj lia haŭt' ne sunobruna.
Li nur de fore ŝin admiru
ne tuŝu ŝin kaj ŝin ne tiru.

Edzino lia lin ja ŝatas
kaj hejme ĉio bone statas.
Li kial strabas do al ino,
kaj dronas sonĝe jam en sino?

Tre loga estas ŝi kaj ĉarma
kaj la ridet' enigme varma.
En kiun keston ŝi lin metus,
Se li frivolan de ŝi petus?

Ve, ve, li estas malkuraĝa,
kaj eble eĉ ne plu sovaĝa.
Ĉu agu li morale ĉiam,
kaj peku do dum viv' neniam?
Translate into English

Roland Platteau has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.