Articles by Reto

  • Al kiu(j) eksplodas la bomboj?

    - 12 Jan 2010
    Hodiaŭ matene eksplodis bombo en Tehrano kaj pro tiu mortis profesoro de Tehrana universitato kiu estis apoganto de Mir Hosejn Musavi . la registara amaskomunikiloj vaste informadis pri la afero (tre suspektinda reago). Neniu grupo (ĝis nun) akceptis la respondecon pri la eksplodo. Ĉu la eksplodo povas esti enkonduko por malebligi ceremonion de la 10-a de februaro (la nacia tago dum kiu la protestantoj intencas okazigi grandiozan demonstracion kontraŭ la registaro)? Estonteco malkovros la ve…

  • historio kiu ripetiĝas ...

    - 06 Jan 2010
    Dum 1978 (tima kiam tra la lando estis fortaj konfliktoj) iu ĵurnalisto (se mi ne erarus de la ĵurnalo " le figaro ") demandis de s-ro Mehdi Bazargan (la post revolucia ĉefministro): Kiu estas la gvidanto de la revolucio? S-ro Bazargan respondas: La altmoŝta Ŝaho . La ĵurnalisto pensas ke s-ro Bazargan ne bone komprenis la demandon kaj denove li ripetas sian demandon. S-ro Bazargan klarigas ke fakte la plej granda gvidanto de la revolucio kontraŭ la reĝa…

  • ipernity filtrita!

    - 05 Jan 2010 - 4 comments
    Ekde hodiaŭ ipernity ankaŭ estas filtrita en Irano

  • Bonan Kristanan Nov-jaron!

    - 02 Jan 2010 - 1 comment
    Al ĉiuj kiuj festas novan jaron laŭ kristanismo, mi esprimas miajn elkorajn bondezirojn ... Ni irananoj havas nian propran kalendaron kaj novjaran feston kaj nur iranaj kristanoj festas ĉe ni, sed pro la kurantaj malbonaj konfliktoj kaj sangverŝadoj ĉi jare mi ne vidis viglan kaj rimarkindan festadon ĉe niaj kristanaj samlandanoj ...

  • fortaj konfliktoj sur Tehranaj stratoj ....

    - 31 Dec 2009
    fortaj konfliktoj sur Tehranaj stratoj .... ĵus ...

  • Ĝis kiam ŝi intervenas, ne plu okazos perfortado

    - 30 Dec 2009 - 1 comment
    Hodiaŭ vagante tra interreto hazarde mi legis suban tekston kiun skribis nekonatulino. La teksto ege plaĉis al mi. Jen iom mallongigita traduko: Tiun ĉi desegnaĵon de Jacques-Louis David mistere mi ŝatas kaj ĝi estas mia favorata tabulo. La tabulon ĉirkaŭ 1795 li prilaboris dum terura regado kaj milito kiun francio faris kun aliaj eŭropaj landoj. Jacques-Louis David mem pro subteno de Robespierre estis arestita kaj malliberigita kaj post vizito de la edzino por esperigi ŝin k…

  • unu el sennombraj dokumentoj ...

    - 30 Dec 2009 - 4 comments
    Foje la vortoj ne povas kunporti sentojn kaj signifojn. Pli bone mi silentu. Vidu kiom sovaĝe la polico kotraŭas la civitanojn. Se vi konas similaĵojn tra la mondo bonvolu informi min ... Por esti iom informita kio okazis kaj kial en irano bv legi ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kroniko_de_protestado_en_Irano_(2009) PS: similaj dokumentfilmoj plenplenas en interreto kaj nur kiel ekzemplo mi metis ĝin ĉi tie. Dankon al amikino kiu sendis ĝin al mi retpoŝte.

  • kurantaj okazintaĵoj en irano

    - 29 Dec 2009 - 2 comments
    1. laŭ la lastaj informoj nombro de la jam murditaj en la dimanĉo estas 37 personoj tra la lando. 2. Ekde la vespero de la dimanĉo aro da sociaj aktivuloj (studentoj, universitataj profesoroj, ĵurnalistoj, anoj de la virina egalrajta movado, aktivuloj pri la homaj rajtoj en irano, anoj de la sociaj organizaĵoj ktp) estas arestitaj. 3. Kelkaj (malmultaj) ajatollahoj -kiuj subtenas aŭ favoras al la protestanta movado- estas forte subpremataj kaj minacataj flanke de la registare dependataj premgr…

  • ĉu terorisma ondo komenciĝos en irano?

    - 29 Dec 2009 - 3 comments
    La bankrotita registaro ege bezonas radikalismon por ataki la protestantojn. De diversaj fontoj aperas informoj pri danĝera plano. La subperemema regantaro bezonegas novajn krizojn por regi plu. Tamen ĉu ili sukceson realigi siajn revojn? Mi dubas. Morgaŭa la registaro okazigos teatraĵon tra la lando por ŝajnigi ke la subtenas ilin kaj oni diras ke eble profitante tiun skandalan teatraĵon okazu kelkaj eksplodoj aŭ intencaj teroraĵoj ...

  • diversaj konfliktoj okazis hodiaŭ en Tehrano

    - 28 Dec 2009 - 2 comments
    1. diversaj konfliktoj okazis/as hodiaŭ en Tehrano. la urbo estas maltrankvila . en ĉiuj placoj jam ekzistas aro da "kontraŭ ribela" polico. 2. pasintnoke aro da sociaj aktivuloj estis kaptitaj de la sekura polico. 3. sms malfunkcias de hieraŭ. 4. interreto preskaŭ ĉesita estas. ...

  • la fotoj mem rakontas kio okazis ...

    - 28 Dec 2009
    L a fotoj mem rakontas kio okazis hieraŭ en Tehrano ... Bv vidi la albumon pri la okazintaĵo en Tehrano: https://www.ipernity.com/doc/reza.torabi/album/166778

  • Tehrano en sango kaj pafado

    - 27 Dec 2009 - 4 comments
    Ekde la mateno okaze "aŝura" la protestantoj profitinte tiun religian ceremonion demonstradas tra la stratoj. Laŭ la informoj kelkaj jam estas mortigitaj, multaj vunditoj kaj batitaj. Pafado aŭskultiĝas de diversaj flankoj. Bruo, pafado, sango, krio ...

  • la urbo gravedas ...

    - 26 Dec 2009 - 1 comment
    La urbo gravedas. Maltrankvilas la stratoj. Io moviĝas ...

  • Plezuran jaldaon! kaj pelzuran kristnaskon!

    - 21 Dec 2009 - 7 comments
    Yalda ( Jalda ) estas la plej longa nokto en la norda hemisfero kiu okazas ĝuste je la 21-a de decembro (ĉi nokte!). De pratempo irananoj celebris ĝin kaj daŭre oni celebras ĝin. Jalda estas ne disigebla parto de irana kulturo kiu ligas irananojn kun unu la aliaj. La familianoj kunvenas, kunmanĝas kaj kun kune babiladas. La plenaĝuloj alparolas la publikon kaj oni pasigas ĝuplenan horojn por pasigi la plej longan nokton de la jaro kune ... Oni deklamas poemojn de la plej ŝataj poetoj kaj rako…

  • Forpasis ajatollaho Montazeri

    - 20 Dec 2009 - 4 comments
    Forpasis hodiaŭ ajatollaho Montazeri . Li estis posteulo de ajatollaho Ĥomejni sed li demisis pro multaj kialoj kaj ĉefo pro ekzekutado de la reĝima kontraŭuloj dum 1988. Pri li eblas kaj indas skribi multe sed mallonge mi diru ke laŭ mi li estis respektinda homo kiu kuraĝe sin recenzis kaj ĉiam defendis la rajton de la popolo antaŭ la registaro. Li estis animpatro de la verda movado en irano kaj la plej granda subtenanto de la movado. Respekton ...

  • Kaj "La strato" atingis min ...

    - 19 Dec 2009 - 1 comment
    Ĉi vespere elirinte de la oficejo ĉe la pordo surstrate mi rimarkis jenan 4 paĝan "subteran" ĵurnalon kies nomo estas Ĥjaban ( La strato ). La ĵurnalo apartenas al "maldekstra movado" (mi hezitas diri al puraj komunistoj). Pri ĝi en interreto mi jam antaŭe estis informita sed neniam mi vidis ĝin en presita formo. La ĵurnalo ekaperis post la anarkioj de la sangoplena balotado cele informi la publikon. Post 28 jaroj unua fojo estas ke mi repalpas iun maldekstran ĵurnalo…

  • ŝtonumado en Somalio

    - 16 Dec 2009 - 2 comments
    Devas esti paradizo tiu Somalio ĉar tie oni praktikas islaman leĝaron ... kaj mi povas nun kompreni kiom profunde mia landa fanatikularo envias somalianojn ... ŝtonmortigado en Somalio ( Atenton: tre kruelaj scenoj) mia antaŭ noto ĉi rilate: Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?

  • Danclernado: M A L P E R M E S A T A !

    - 14 Dec 2009 - 6 comments
    Laŭ la averto de la oficiala organizaĵo sub kies observo la infanĝardenoj funkcias tra irano ajna danclernado estas forte malpermesata en irano. La fanatikuloj forte kontraŭas ajnan lernadon de muziko kaj dancado en la edukada sistemo. Tio signifas ke ne nur ŝtataj infanĝardenoj ne rajtas instrui dancadon kaj muzikumadon sed ankaŭ tute privataj infanĝardenoj estas forte malpermesataj. Oni argumentas ke dancado kaj muzikumado "putrigas" la infanojn kaj anstataŭ tiuj ege bonvenatas "religiaj" le…

359 articles in total