Ĉi vespere elirinte de la oficejo ĉe la pordo surstrate mi rimarkis jenan 4 paĝan "subteran" ĵurnalon kies nomo estas Ĥjaban (La strato).


La ĵurnalo apartenas al "maldekstra movado" (mi hezitas diri al puraj komunistoj). Pri ĝi en interreto mi jam antaŭe estis informita sed neniam mi vidis ĝin en presita formo. La ĵurnalo ekaperis post la anarkioj de la sangoplena balotado cele informi la publikon.
Post 28 jaroj unua fojo estas ke mi repalpas iun maldekstran ĵurnalon. Ĉu la maldekstra monstro ekvekiĝas en irano? Laŭ mi tute ne ĉar fakte ne plu ekzistas monstro tia, tamen mi ĝojas ke la adaptantoj de la maldekstro esprimas sin. Por estonta irano bezonatas ĉielarko da politikvidpunktoj.