Laŭ la averto de la oficiala organizaĵo sub kies observo la infanĝardenoj funkcias tra irano ajna danclernado estas forte malpermesata en irano. La fanatikuloj forte kontraŭas ajnan lernadon de muziko kaj dancado en la edukada sistemo. Tio signifas ke ne nur ŝtataj infanĝardenoj ne rajtas instrui dancadon kaj muzikumadon sed ankaŭ tute privataj infanĝardenoj estas forte malpermesataj. Oni argumentas ke dancado kaj muzikumado "putrigas" la infanojn kaj anstataŭ tiuj ege bonvenatas "religiaj" lernendaĵoj kiel parkeri La noblan Korano ktp.

Interese ke dum 1400 jaroj irananoj ne "putriĝis" kaj islamo neniam endanĝeriĝis sed ekde la stabiligo de la islamo respubliko en irano, islamo iĝas tiom sensiva ke dancado de infanoj ja povas endanĝerigi ĝin.