Reto's articles with the keyword: vivstilo

  • foje fotoj priskribas pli profunde ...

    - 06 Feb 2013
    trafiko en irano
    Tiu ĉi foto bone priskribas ĉiu tagan vivon en Irano:

  • Deviga preĝado por lernantaro tra iranaj lernejoj

    - 23 Sep 2011
    En ĉiuj mezlernejoj kaj gimnazioj tra Irano preĝado jam fariĝis deviga * kaj la lernantaro devas partopreni preĝadon malkaze ili estos punotaj. La ĉefa intenco estas "prosperigi preĝad-kulturo"n en irana socio (?!) rilata noto: +

  • Naĝado malpermesata!

    - 30 Jul 2011
    Laŭ la oficiala deklaro * ajna naĝado dum Ramadan-monato ĉe kaspia maro estas malpermesata. Por respekti islamajn regulojn tiel decidis la registaro. Menciindas ke pro plaĉa(!?) etoso dum Ramadan-monato kelkmiloj da irananoj (fakte ĉiuj kiuj kapablas) vojaĝas eksterlanden ... Tiel estas la aferoj en Irano.

  • respekto

    - 19 May 2011
    " Mi ne plu respektos mian instruistinon " tiel diras al mi, mia 6 jara filino. "Kial mia kara?" mi demandas ŝin. " Ĉar dum mi alparolas la instruistinon ŝi ne atentas min kaj ne aŭskultas min, do mi ne plu respektos ŝin "! Mi klopodas klarigi al mia filino ke la instruistinon, ŝi devas kompreni ĉar en la klaso estas multaj aliaj lernantinoj kaj ke oni dum tiaj situoj ne bone aŭdas unu la alian ktp. Finfine ŝi konsentas "respekti" la instruistinon! Min pensigas la dialogo: 6 jar…

  • sizdah be-dar!

    - 05 Apr 2011
    Sizdah be-dar (ankaŭ ofte skribita kiel "13 Bedar") (Perse: سيزده بدر ) estas la nomo de lasta ceremonio de Novruz-festo en Irana Kulturo (ofte je la 2-a de aprilo). Sizdah estas la Persa termino por dek tri. Lasante la hejmon je la Dektria Tago de Farvardin (la unua monato de Irana kalendaro), kaj ĝoje pasigi la tagon sub ĉiele estas nacia tradicio ekde la pratempo en Irano. Sizdah Bedar (Forigo la Dek trian) estas eble konsider kiel tradicio ĉar iuj kredas ke la dek trio estas malb…

  • saluton al Novruzo, al printempo

    - 20 Mar 2011
    Novruz as jen printempo kiun ni bonvenigas multaj mankas mi ne forgesas, ni ne forgesas ... ... iun tagon ni plenĝoje festos novruzon kun ĉiuj civitanoj, mi scias, mi scias ...

  • kulpo kaj kialo

    - 01 Nov 2010
    Iu estis batanta sian edzinon. La najbaroj ariĝis kaj demandis lin kial vi batas ŝin? kio estas ŝia kulpo? La viro respondis: Se mi scius kion ŝi kulpis, nepre mi mortigus ŝin.

  • kiel kapti junulinon kiu ne observas sian hiĝabon?

    - 01 Nov 2010
    Laŭ la jen filmo - kiu okazis en Urmieh - policanoj klopodas aresti junulinon kiu laŭ ili ne bone observis sian hiĝabon. La policanoj ne kapablas aresti ŝin, amasiĝas la pasantoj kaj finfine la policanoj timitaj pro la kontraŭstaro de la junulino kaj ĉeesto de la popolo forlasas la viktimon ... fonto: http://www.youtube.com/watch?v=2E3O-Fn9jVc

  • azenrajde protesti en irano!

    - 30 Oct 2010
    Irana studento proteste al manko de benzino azenrajdante iris al la universitato je la 27-a de oktobro en Noŝahr/ Ĉalus Azad universitato. kompreneble la universitata sekur-servo baris lin kaj ne permesis lin eniri kun la azeno al la aŭtparkejo de la universitato sed la protesto kontraŭ la kurantaj aferoj estis interesas kaj skandalplena! fonto: http://www.mediafire.com/?iwzqza1caojav2i#1

  • la plej ĝenaj krimoj en irano laŭ la polico

    - 20 Oct 2010
    Policestro de Esfahan provinco diris + : "Biciklado de virinoj, kartludado en la parkoj, manpilkludado de virinoj, sketludo de virinoj kaj kantado ĉe la riverbordo de Esfahano estas la plej okulfrapaj krimoj kiujn la polico forte kontraŭstaras kaj reagas" . ------------- Bonvolu ne konsideri la supran novaĵon kiel ŝerco, tio estas amara fakto fluanta en nuna irano.

  • filinet-paĉja interparolo: konfeso

    - 20 Oct 2010
    Paĉjo! ĉu mi povas ion diri? - jes mia kara Ĉu vi ne riproĉos min? ĉu vi ne miros? ĉu vi ne demnados kial? - ne, rakontu al mi Hieraŭ mi faris ion malbonon, mi ĝenis panjon. Mi enigis mian pilketon en mian buŝon kaj panjo estis kolera. - ĉu vi scias ke vi faris malbonon? Jes! mi promesas ne ripeti! - bone, enordo (ambaŭ ridetas reciproke) Fino de la interparolo

  • tiel oni trejnas la infanojn ...

    - 16 Oct 2010
    Jen skandalo en la sporta medio de irano: P ublikiĝis * filmeto kiun oni prenis de la fama Tehrana sport-komplekso, dum la naĝ-trejnado la instruisto sovaĝe batas la trejnitojn, dum la aliaj ĉeestantoj tutnormale okupiĝas pri siaj aferoj. Perfortado ondas en nia socio kaj la filmeto montras nur pinton de tiu glacia montego. Nia socio malsanas kaj suferas respekton kaj estimon ...

  • argano blokita en la konstruaĵo!

    - 10 Oct 2010
    Verŝajne unika en la mondo! la konstruantoj de "la maŭzoleo de martiroj" en la norda parto de Tehrano, en kvartalo "Mahallati" post la fino de la projekto eksciis ke la argano estas ĉirkaŭita de la konstruaĵo! kaj oni ne scias kiel "liberigi" la arganon!? Jes, estas ĉefverko, tiu konstruaĵo! vidu la foto-raporton ĉi tie !

  • sugestoj por kiel foti infanojn en Irano

    - 28 Aug 2010
    Infana muzik-grupo, por eldoni sian broŝuron kaj akiri permesilon eldoni ĝin (en irano ĉiuj presaĵoj devas havi permesilon) faris komunan fotadon. la unua foto estas tiu kiun la grup-respondeculoj mem faris laŭ siaj preferoj. Sed la foto estis rifuzita de la ŝtatanoj ĉar: " la knabinoj estis sen kaptukoj, sen islama hiĝabo" . Oni faris la 2-an foton laŭ la deziro de la ŝtatuloj. Sed la 2-a foto ankaŭ estis re-rifuzita, ĉar: "la manoj de la knabinoj ne estas kovritaj kaj ili aper…

  • seksismo en iranaj universitatoj

    - 03 Jun 2010
    La regantoj en irano pli kaj pli limigas rilatojn inter inoj kaj malinoj. la plej nova ago tiu rilate estas seksismo en la universitatoj + . Oni forte planadas unuseksigi la universitatojn kaj tiel limigi kontakton inter la civitanoj. Ŝajnas ke nova talibanismo en Irano kreskas sed irana socio jam pruvis ke neniam plu toleros mezepokismon. Menciindas ke dum la 80 jardeko kelkaj respondeculoj intencis fari seksismon en la universitatoj sed Ajatolaho Ĥomeini…

  • sub la sunradio de somero ...

    - 30 May 2010
    Albert Camus -la franca aŭtoro - en sia fama libro " La fremdulo " priskribas scenon en kiu la ĉefa persono de la rakonto estante sub la sunradio kaj impresita de la varmega vetero sen ajna antaŭplano mortigas iun homon tutsimple. Laŭ mi Albert Camus tre bone ilustris la situacion kaj al mi tiu sceno plaĉas. En oriento kaj precipe en tiel nomumita "mez-oriento" la reakcio de la homoj estas fulme rapidaj ... eble la geografiaj cirkonstancoj influas la interhomajn rilatojn.…

  • La dancantaj knaboj de Afganio

    - 25 Apr 2010
    "La dancantaj knaboj de Afganio" estas titolo de dokumentita filmo kiun mi spektis ... la filmo rakontas pri la malnova sklaveca tradicio kiu nun okzas en afganio kaj ke malriĉaj familioj vendas siajn infanojn al riĉuloj kiuj ofte misuzas tiujn kondamindaj infanojn ... Estas amaraj scenoj kiuj ade rememorigas nin "ne eblas vivi kviete ĝis tiam kiam okazas tiom kruelaj aferoj ĉirkaŭ ni ..." Se vi dezirus iom tuŝi la komplikajn problemojn en tiu regiono, spektu la filmon: Parto: 1 2…

  • ideologia (aŭ probable seksologia!) leciono pri "ŝildologio"

    - 21 Jan 2010
    Antaŭ nelonge aperis recenzo pri la ŝildo de iu ĵurnalo en irano kiu povas esti bona ekzemplo kiel fluas la aferoj en tiu lando kaj kiuj kiel pensas kaj argumentas. La historio: Ĵurnalo " Tehran-e Emrooz " (Hodiaŭa Tehrano)estas tagĵuranlo fidela al la registaro kaj "subkonkurenca" kun la nuna prezidento. Tio signifas ke esence la ĵurnalo apartenas al la reganta konservativa medio. La rivala ĵurnalo - kiu apartenas al la plej radikala konservativa medio- " Parto-e Soĥan " (Radio de l Parolo) p…

58 articles in total