Antaŭ nelonge aperis recenzo pri la ŝildo de iu ĵurnalo en irano kiu povas esti bona ekzemplo kiel fluas la aferoj en tiu lando kaj kiuj kiel pensas kaj argumentas.
La historio:
Ĵurnalo "Tehran-e Emrooz" (Hodiaŭa Tehrano)estas tagĵuranlo fidela al la registaro kaj "subkonkurenca" kun la nuna prezidento. Tio signifas ke esence la ĵurnalo apartenas al la reganta konservativa medio. La rivala ĵurnalo - kiu apartenas al la plej radikala konservativa medio- "Parto-e Soĥan" (Radio de l Parolo) por subpremi la rivalanton forte kritikis ties ŝildon laŭ jena vortumo:
"La ĵurnalo Hodiaŭa Tehrano ĉiu tage dancas!" (mi devas diri ke "danco en irano estas malpermesita kaj se iu dirus tiu dancas fakte esprimis insulton ...) kaj tiel klarigas ke la ŝildo estas intence farita por montri ke iu virino dancas, jen la klarigoj kiujn mi faris sur la ŝildo de la ĵurnalo laŭ la kritikanto:

1: kapo 2:dekstramano 3:maldekstra mano 4:maldekstra gambo 5: dekstra gambo 6: postaĵo 7:sino Atenton!: La signojn mi faris surbaze la klarigoj por via kompreno, kaj en la originalo ne ekzistas ajna klarigo sur la ŝildo sed nur priskribo


Unue oni devas gratuli al la kritikanto kiu malkovris "la sekreton" de la ŝildo tre talente kaj laŭ ŝildologio li kreis novajn horizontojn ... dume post "la argumentoj" mi ekpensis kion li diros pri "la minaretoj" de moskeoj tra la mondo kaj kiel li priskribos la formon de tegmentoj de la moskeoj?