Articles by Reto

  • KUNE!

    - 14 Dec 2009
    tiu ĉi desegnaĵo de Mana Neyestani tre konvenas kun la plaĉa himn-kanto de majstro Mohammad Reza Ŝaĝarian La tekston antaŭe mi jam tradikis kaj ĉi tie legeblas.

  • Ne timu, ni estas kune! / ! نترسید نترسید ما همه با هم هستیم

    - 09 Dec 2009 - 2 comments
    Dum la popola demonstrado, tiam kiam la gardistoj/policistoj/ basiĝioj ( branĉo de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio ) kruele batadas la homojn, inter la manifestantoj iuj (ofte pli spertaj kaj kuraĝaj) avertas al la timitoj ke "ne timu, ni estas kune" kaj tio kaŭzas ke oni iom estu trankviligitaj kaj ke la aliaj subtenas ilin kaj ke ili ne estas solaj ... ... la kant-himno ĝuste ripetas tiun frazon arte ...

  • pluvas ...

    - 07 Dec 2009 - 1 comment
    Kiam pluvas Mi vin memoras ...

  • ĉi tie estas Tehrano!

    - 07 Dec 2009
    ĉi tie estas Tehrano! vidu pliajn fotojn ĉe: http://www.rahesabz.net/story/4993/#When:12:58:33Z

  • policstato en Tehrano, popola demonstrado, studenta tago!

    - 07 Dec 2009
    Ekde la mateno policanoj ĉirkaŭis la Tehranan universitaton (hodiaŭ estas studenta tago en irano!). Malgraŭ tio la studentoj antaŭe anoncis ke ili komencos la ceremoniojn je la 16-a horo la ĉirkaŭaj stratoj de Tehrano plenplenas da civitanoj kiuj intencas aliĝi al la studentaro sed la polico faris firman zonon inter la popolo kaj la universitato. Al homgrupoj la policanoj pafas gasojn kaj aere timig-intence pafadas kuglojn. Pli kruele la policanoj batas virinojn. Ekde hi…

  • koŝmaro ...

    - 05 Dec 2009 - 1 comment
    Kia koŝmaro por tiuj kiuj kruele batas la homojn surstrate kaj en sia propra hejmo eĉ ilia bebo ...

  • stagnita interreto en la islama SUPERPOTENCA lando!

    - 05 Dec 2009
    Post morgaŭ (la 7a de decembro) estos "studenta tago" tra irano. Tiu tago ne estas "registara" , la tago apartenas al protestanta studenta movado. Ekde nun la interreto estas preskaŭ haltigita en irano. La studentaro intencas organizi grandan manifestadon kontraŭ la fraŭdanta registaro. Kiu timas de kio/u? Kiom stulte oni penas stagnigante la interreton ili sukcesos "kontroli" la aferojn. Kiom kompatindaj ili estas ... Feliĉan studentan tagon! kaj ĝis poste! (tiam kia…

  • minaco

    - 29 Nov 2009 - 4 comments
    Mulao Nasredin iun tagon iras al vilaĝo kaj laŭte krias: "manĝigu kaj trinkigu min, malkaze mi faros samon kion mi faris kun la antaŭa vilaĝo". La vilaĝanoj ektiminte manĝigas kaj trinkigas lin. Post horo oni demandas lin: Kara mullao kion vi faris kun la homoj de la antaŭa vilaĝo? Nasredin respondas: Nu mi diris ilin manĝigu kaj trinkigu min! PS: tiu ĉi rakonto nenian rilaton havas kun ajna politika okazintaĵo!?

  • imuneco kaj limiteco

    - 29 Nov 2009 - 5 comments
    La jena foto povas esti spegulo de la fluantaj aferoj en irana socio. Sur la publika ŝildo en iu parko la registaro propagandas pri "sinkovrado de virinoj" (Hiĝabo) skribinte: " FRATINO: Hiĝabo estas imuneco kaj ne limiteco' . Grupo da mezlernejaj knabinoj ĝuse sub la ŝildo estis fotitaj por pruvi kiom profunde efikis la lerneja ideologia islama edukado sur ili!

  • BBC, kiun mi ŝatas

    - 25 Nov 2009
    La persa BBC televidkanalo preskaŭ antaŭ 10 monatoj lanĉiĝis. Mi multe sintenis ne aĉeti satelit-pelvon por spekti ĝuste tiun TV-kanalon sed vane estis la sinteno. La okazintaĵoj de junio konvinkigis nin ankaŭ ni aliĝu al miliono da irananoj kiuj kontraŭleĝe (?!) spektas satelite elsenditajn TV-kanalojn ... Estas persa proverbo: " kato ne kaptas muson pro Dio ", jes tiu proverbo validas pri BBC sendube, sed ĉiu senpartia persono povas prijuĝi kiom neŭtrale kaj profesie oni preparas kaj dissend…

  • Pli bonas ekstrari mi ...

    - 25 Nov 2009 - 4 comments
    ... Pli bonas ekstrari mi farbon preni mi sur mia soleco birdon desegni mi ... De: Sohrab Sepehri ... بهتر آن است که برخیزم رنگ را بردارم روی تنهایی خود ... نقشه مرغی بکشم سهراب سپهری

  • Reno vendata ...

    - 14 Nov 2009
    "Reno de junulo 20 jara, je O+ sangogrupo, la prezo laŭ interkonsento, tel: ktp" Tiaj anoncoj mi ne scias kiom surprizos vin sed en irano (bedaŭindege)estas tute normala. la anoncoj aperas en la ĵurnaloj, surstratoj kaj speciale ĉe la muroj de "La asocio de Renmalsanuloj Iranaj" (انجمن بیماران کلیوی ایران). Dum la islama reĝimo al ekstera mondo ŝajnigas sin "super potenculo" (kia? kiam? kiel? laŭ kiuj faktoj?) malriĉaj irananoj po 2-3 mil US-dolaroj pretas "VENDI" siajn renojn. Fi, fi al…

  • De kie fontas tiu kuraĝo?

    - 10 Nov 2009 - 2 comments
    De kie fontas tiom da kuraĝo malgraŭ atencado, mallibeigado, mortigado, perfrtado, ekzekutado, ... ?

  • Maltrankvilaj stratoj de la urbo ...

    - 07 Nov 2009 - 2 comments
    Maltrankvilaj stratoj de la urbo, sub piedoj de maltrankvilaj homoj ... . Sopiro, krio, bato, doloro, atako, insisto, pipra gaso, krio, ploro, atako, batado, sango, krio ... . Ne, la vekiĝintan popolon ne eblas silentigi per minaco kaj perforto. malgraŭ fortega minaco de la puĉista registaro hodiaŭ en mia urbo la civitanoj marŝis sur la maltrankvilaj stratoj de la urbo kaj kontraŭis al rabistoj kiuj ŝtelis revojn de la nacio kaj ilia ununura havaĵo estis kaj estas "abomeno al ĉi…

  • Post 20 horoj ...

    - 03 Nov 2009 - 2 comments
    Morgaŭ je la 9a la verda movado tra la lando komencos mannifestacion. Mana Neystani dum la lastaj monatoj multe kontribus al la movado, jen lia lasta verko:

  • Geedziĝa islama etiko

    - 26 Oct 2009 - 2 comments
    Verdiko de lakto suĉanta bebo Demando: Ĉu eblas geedziĝi kun bebo? Ĉu eblas seksumi kun la bebo post la geedziĝa ceremonio? Respondo: Laŭ ĉiuj islamaj sektoj geedziĝo ĉu provizora ĉu por ĉiama kun knabino kiu ankoraŭ ne estas adoleska, eĉ bebo kiu luktas de sia patrino, estas aprobita kun ties patra permeso. Seksfrandado (sen enigo al ŝi) kondiĉe ke tiu ne kaŭzu ajnan ĝenon al ŝi, estas permesata kaj ebla. Referenco oficiala…

  • konfeso

    - 12 Oct 2009
    Ho jes! vi estas nekredeble nekredebla!

  • Traktado ktp

    - 07 Oct 2009 - 1 comment
    Mi ŝatus iom skribi pri la traktado kiun oni faris pasintsemajne en la kadro de Irano kaj 5+1. La ĉefa evento estis traktado inter irano kaj usono. Mana Nejestani tre bone verkis pri la afero. Mi ŝatus scii kion oni komprenas de la verko mem sen klarigi la aferon.

359 articles in total