Reto's articles

  • la patrino kaj la infano

    - 13 Sep 2010 - 2 comments
    Mi admiras verkojn de Mana Neyestani , kiu konscie kaj prudente verkas kaj vekigas ... Ĉe Radio Zamaneh ofte aperas liaj verkoj.

  • Kie estas la Palestina Mandela?

    - 05 Sep 2010 - 10 comments
    Kiom bone priskribis George Bisharat en The Washington Post , levante la demandon: Kie estas la Palestina Mandela ? Estas interesaj kaj justaj proponoj por solvi la problemon en la regiono, sed ĉu ekzistas oreloj aŭskulti la proponojn? PS; Tra www.traduku.net eblas ankaŭ legi Esperantan tradukon sed ne en bona lingvaĵo :( tamen estas pli bona ol nenio! La persa traduko: ماندلای فلسطین کجاست؟

  • Afgana alfabeto

    - 05 Sep 2010 - 5 comments
    Sen ajna dubo Mohsen Maĥmalbaf estas elstara artisto. Li estas fenomeno dependa al si mem. Pasint-nokte la persa BBC + elsendis la filmon " Afgana Alfabeto " de Mohsen Maĥmalbaf kiun mi antaŭe ne estis spektinta. La filmo estas elstara, brila, plendolora kaj ĉagrene vekiga. La reĝisoro mem tiel priskribas: " La talibanoj ne estis politikaj reĝimoj en Afganio sed ili restas kulturo. Bombado povas ruinigi politikajn reĝimojn sed ĝi ne povas ŝanĝi kulturon. Vi ne povas liberigi…

  • vojaĝo al Talegan

    - 04 Sep 2010
    Kun kelkaj geamikoj je la 1-a de septembro, ni familie kunvojaĝis al Talegano. Dank`al kara E-istino Mehri Hadadi kun kies helpo ni luis tre bonan hejmon por tranokti. Talegan ¹ estas nomo de regiono kaj urbeto kiu situas 120 kilometrojn je la nord-okcidento de Tehrano. Ĝi estas parto de Alborz-provinco. Loĝantoj de la urbeto dum somero estas pli ol 120000 sed la fiksa loĝantaro preskaŭ 5000 estas. La regiono estas montara kaj plaĉan veteron havas dum la somero. Pli ol 80 vil…

  • Ho, Homoj ...

    - 30 Aug 2010 - 2 comments
    Spektante jenajn fotojn de la tragedio en Pakistano, mi rememoris la faman poemon de karmemora NIMA kiun antaŭ jaroj mia kara amiko Hamze elpersigis. Ho Homoj! Ho, vi homoj kiuj sidas ĉe la marbordo, feliĉa kaj ridanta, iu mortas en la akvo, iu estas konstante luktanta sur ĉi tiu kolera, pika, malhela maro kiun vi konas. Kiam vi estas ebria pripensante superforti malamikon, kiam vi pensas vane ke vi helpas malfortan personon…

  • sugestoj por kiel foti infanojn en Irano

    - 28 Aug 2010 - 3 comments
    Infana muzik-grupo, por eldoni sian broŝuron kaj akiri permesilon eldoni ĝin (en irano ĉiuj presaĵoj devas havi permesilon) faris komunan fotadon. la unua foto estas tiu kiun la grup-respondeculoj mem faris laŭ siaj preferoj. Sed la foto estis rifuzita de la ŝtatanoj ĉar: " la knabinoj estis sen kaptukoj, sen islama hiĝabo" . Oni faris la 2-an foton laŭ la deziro de la ŝtatuloj. Sed la 2-a foto ankaŭ estis re-rifuzita, ĉar: "la manoj de la knabinoj ne estas kovritaj kaj ili aper…

  • diru NE al ŜTONUMADO ...

    - 25 Aug 2010 - 2 comments
    Ni loĝas en la kerno de koŝmar-aro: sinsekve kaj senĉese nin ĉirkaŭas koŝmaroj unu post la alian. Ekzekutado, atestado, diskriminacio, apartigado, turmentado kaj ... jam estas "normoj" de irana vivo. Ĉiu tage oni faras ion "iniciaton" por ke ni ne sentu nin tedaj. Nia vivo estas amara satiro. Foje la aktualajn aferojn mi ne kapablas kredi pro plenplenaj nudaj perfortoj, mi preferus ili nur estu kaj restu koŝmaroj, sed, sed bedaŭrinde ili ne estas/restas koŝmaroj ...…

  • katastrofo en katastroflando ...

    - 15 Aug 2010
    La apero de Pakistano estis rezulto de katastrofo, kaj ekde sia "sendependiĝo" katastrofojn ĝi trapasis ... nun pro la inundo okazis pliĉagreniga katastrofo en tiu teritorio kaj milionoj da homoj suferadas tie. Mi bedaŭras la okazintaĵon kaj simpatias kun la suferantoj. Povreco, fanatikismo, fundamentalismo, intertribaj kaj inter-religiaj konfliktoj kaj ... vere malfortigis ties popolon ...

  • trezoro de Jianping Zhao

    - 04 Aug 2010
    Jianping Zhao faris valoran sondokumenta ron kaj senavare disponigas ilin al la E-a komunumo. Respektinte lian karan laboron mi invitas la interesintojn ĝui sondosierojn de Jianping ellaboritaj profesinivele. Dankon Jianping Zhao pro viaj sondonacaĵoj !

  • De viaj onkloj

    - 03 Aug 2010 - 2 comments
    Ahmad Ŝamlu (Ahmad Shamlu) 1925-2000 Nek pro suno, nek pro epopeo Ne pro ombro de sia malgranda tegmento Pro kanto Pli malgrando ol viaj manoj Nek pro ĝangaloj, nek pro maro Pro branĉo Pro guto Pli klara ol viaj okuloj Nek pro muroj, pro kabano Nek pro ĉiuj homoj, eble pro bebeto de sia malamiko Nek pro mond…

  • ĉevaloj pafitaj ...

    - 30 Jun 2010 - 1 comment
    Je la 25-a de junio, en la limo inter Irana kaj Iraka Kurdistano , la irana polico kaptis grupon da kontraŭ leĝa komercistoj kiuj importadas varojn de Irako. La policanoj pafis al la grupo, 14 jara knabo estis mortigita kaj pli ol 20 ĉevaloj ankaŭ ... La gardistoj anstataŭ kapti, pafadis ... Kian kulpon havis tiuj ĉevaloj krom tio ke ilin homoj (mis)uzadis? La fotoj estas vere kortuŝaj. Perforto en Kurdistano pli kaj pli altiĝas.

  • libro kiun nun mi legadas ...

    - 29 Jun 2010
    "La mondo de Sofia" verkita de Jostein Gaarder estas libro kiun de antaŭ tagoj mi legadas. Ne eblis al mi ne prezenti ĝin al vi ! Ĝuplene mi legas la libron kiu en simpla maniero prezentas esencon de la filozofio kaj pensumado. Se la libro estas akirebla al vi, ne preterpasu ĝin sen ties tralegado :)

  • ŝtonumado denove en irano?

    - 28 Jun 2010 - 3 comments
    Ofte mi ĝuas la verkojn de Mana Neyestani . Liaj verkoj plenplenas da filozofio kaj pensigas la spektanton. Jen lia verko pri ŝtonumado . En Tabrizo virino atendas + + tian kruelan ekzekutmanieron (ŝtonumadon). La antaŭaj miaj notoj rilate la afero: 1 , 2

  • lancŝoko ...

    - 27 Jun 2010
    Ŝoko -tute neatendita- estas kiel lanca frapo kiu ŝutas nin al amaraj faktoj. Hieraŭ mi spertis tian aferon ... .

  • la vojo vokas ...

    - 19 Jun 2010 - 2 comments
    Aŭkultu! La vojo vokas viajn paŝojn de malproksime ... ! گوش کن جاده صدا می‌زند از دور قدم‌های تو را ... Sohra Sepehri

  • (re)memore

    - 15 Jun 2010 - 2 comments
    pasintjare dum tago kiel la hodiaŭa, konsiderante ajnan okazintaĵon proteste al la fraŭdo balotada mi iris al "silenta demonstracio". miliono da civitanoj partoprenis kaj silente esprimis siajn fortajn malkontentojn kontraŭ la regantoj ... la reago estis, minaco, pafado, kuglo, gaso, fajro ... gejunuloj murditaj, multaj homoj vunditaj kaj kelkmiloj forkaptitaj, torturitaj, prizonigitaj ... pasis unu jaro sed ankoraŭ la popolo ne ricevis indan respondon al sia demando: KIE ESTAS NIA VOĈO?…

  • Tehrano maltrankvilas ...

    - 11 Jun 2010 - 2 comments
    Ĉi nokte oni denove komencis krii kontraŭ la regantoj. la urbo maltrankvilas. Antaŭ jaro la registaro fraŭdis kaj fuŝis voĉdonon de la popolo. Multaj homoj pretas protesti surstrate ... la policoj jam aperis surstrate grupe. la situacio ne estas ordinara ...

359 articles in total