http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-pri-maltrankvilo.html

Heinz Kahlau
Pri maltrankvilo


Kia ajn estos la vojo,
kia ajn la loko,
kiu estas forlasata,
kia ajn la loko,
kiu estu atingenda:
Unu homo estos,
kiu volos pli ol ĉiuj aliaj.
Unu homo estos,
kiu portos la maltrankvilon,
devigintan al la ekiro,
kiu prenos ĝin kun si,
kien ajn iras.

tradukis Cezar


Heinz Kahlau
Über Unruhe


Wie immer der Weg sein mag,
wie immer der Ort,
der verlassen wird,
wie immer der Ort,
der erreicht werden soll:
Einer wird sein,
der mehr will
als alle die andern.
Einer wird sein,
der die Unruhe trägt,
die zum Aufbruch zwang.
Der sie mit sich nimmt,
wohin es auch geht.