Aŭtoro(j) ne estas indikita(j), sed probable GVES baziĝas sur la Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa de Josef Hron (GVEĈ 2006). Verŝajnigas tion la restintaj ĉeĥ-lingvaj fak-indikoj kaj tradukoj, sed ankaŭ vortoj mankantaj en ambaŭ vortaroj kiel ekzemple la hundo-raso "rotvejlo" (ne registrita en iu varianto kiel rotvajlo, rotvajlero, ktp.), kiu tamen estas trovebla en pluraj aliaj vortaroj de la esperanta "meta-vortaro" (ekzemple en la rusa de Kondratjev). Male la kore-devena vegetara plado "kimĉio", ĝis nun apenaŭ troveblaj en Esperanto-vortaroj, troveblas kaj en GVEĈ kaj en GVES idente: akvo-, brasiko- kaj rapa kimĉio (en la duoble pli ampleksa GVEĈ krome: kimĉio kun kuirita rizo, porea kimĉio). Rimarkinde ankaŭ la "koincido", t.e. identeco, ĉe la iom stranga enskribo "bovo (bovo) zebuo, bovo zebuo, ĝibobovo, zebubovo". La nur ŝajnan "Wells-eltrovon" tekvondo GVES kompreneble same havas kiel GVEĈ.
Ekzemplon por inversa kazo, t.e. vorton, kiun GVES ja registras, dum ĝi mankas en GVEĈ, mi ne trovis. Mi provizore do konkludas, ke temas pri parta traduko de ĝi - GVES estas la malgranda fratino de GVEĈ. Kiel tia ĝia esperanta parto havas la samajn virtojn (kaj malmultajn misojn) kiel la granda fratino: Granda detal-riĉo, indikoj de fakoj kaj uzoj, frazeologio (ĉe ĝibo ekzemple: propran ĝibon neniu vidas), etnolingvaj difinoj. Pri la slovakaj tradukoj mi nenion povas diri, ĉar mi ne regas tiun lingvon.
Teknike GVES estas eĉ pli facile konsultebla ol GVEĈ. Post klako al "altnivelaj agordoj" oni povas vidigi la kolumnojn "indiko de fakoj" kaj "komentoj" (slovakaj difinoj, referencoj al simil-signifaj vortoj), krome ŝalti al la funkcio "serĉu ie en vorto" (ne sur la bildo, sed mi nepre rekomendas uzi tiujn agordojn). Tiel oni facile malkovras ankaŭ la "kaŝitajn trezorojn" de GVES. Ĉe "ĝibo" ekzemple estas kvin vortoj, kie ĝibo staras vort-komence, sed fakte GVES enhavas dek ĝibo-vortojn, inkluzive terĝibo kaj vojoĝibo (kvankam ne indikite, GVES uzas la x-sistemon por facile klavi esperantajn diakritojn).
Resume ni do havas kaŭzon duoble ĝoji: Jen plia ampleksa Esperanto-vortaro moderna de relative maldisvastigita lingvo kaj probable la unua, kiu atakis la taskegon (parte) traduki Hron al la propra lingvo. Gratulon al la slovakaj anonimaj aktivuloj.
* "bazo de la vortaro estas nepublikigita vortaro de E. V. Tvarožek de kiu perdiĝis kelkaj literoj do ĝi estis kompletigita per vortaro de Štefan R. Seemann kaj elektitaj vortoj de Hron
* finpretigis ĝin Ľubomír Fajth
* retprogramon preparis Rastislav Šarišský "
La bibliografiaj informoj pri la menciita vortaro de Seemann estas:
Seemann, R. Štefan
Esperantsko slovensky a slovensko esperantsky slovnik
Esperanta slovaka kaj slovaka esperanta vortaro
Bratislava: Slovenské pedagogické nakladatel’stvo, 1970, 834, 2 p. 17 x 13cm
Kun ĉ. 20.000 kapvortoj en la parto eo-sk kaj ĉ. 24.000 kapvortoj en la parto sk-eo ĝi estis ĝis nun la sola iom ampleksa vortaro de la slovaka. Ĉiuj kvar aliaj estas aŭ tre malnovaj (unua la UV de la Fundamento, slovaka eldono 1907) aŭ malgrandaj. Aperinte samjare kiel PIV en 1970, Seemann probable (?) ankoraŭ baziĝas sur Plena Vortaro 1930/1934 (?). Precize mi ne povas diri, ĉar mi bedaŭrinde ne posedas ĝin.
Pri Eduard Vladimír Tvarožek (1920-1999) legu la artikolon en Vikipedio. La nepublikigitan manuskripton de la vortaro ĝi ne mencias.
Ankoraŭfoje ni do havas okazon gratuli al la slovakaj samideanoj, precipe al sinjoro Ľubomír Fajth (1952), ke ili savis grandan parton de la manuskripto de Tvarožek de pereo. Eĉ pli: Ili sukcesis atingi la grupon de "Grandaj Vortaroj" kaj preterpasis eĉ multe pli grandajn lingvojn kiel ekzemple la anglan aŭ francan!
Sign-in to write a comment.