"Lindström en Esperanto" estas moto kaj programo de la relative nova spaco de Alf Wernersson. 265 satiroj ĝis nun (*) altiris preskaŭ 5.000 vizitojn. Lindström estas la sveda desegnisto Hans Lindström (1950), pri kiu ĝis nun ekzistas artikoleto nur en la sveda Vikipedio. Mi ne jam konis lin, sed ŝajne li estas konata en Svedio, ĉar li regule kontribuas al la plej disvastigitaj gazetoj tiu-landaj.

La duan parton de sia programo ("en Esperanto"), Alf tre lerte plenumas - bonaj, trafaj, koncizaj tradukoj, gratulon!

Kaj kion pri mia titolo? Aro de afrikaj bovinoj forkuras en stampedo kaj ĉiuj bestegoj same pensas: "Manĝi, feki, forkuri de la leonoj kaj esti fikata - kaj skribi pri tio en 'Facebook'". Al vi nun, rideti, ridaĉi, filozofumi aŭ protesti ĉe Alf - amase ktp.

(*) Fino de aŭgusto 2010.