"Tuj kiam ili eksidis en ledotegitaj apogseĝoj, eniris lakeo alportante pleton da teo kaj bakaĵoj", ni legas en la unua originala romano de H.A. Luyken, Paŭlo Debenham (1912, p. 18), pri vizito en profesora vilao de riĉa antaŭurbo de Londono. Eĉ se ni ne komprenus la vorton "pleto", sed ja la aliajn, ni tuj divenus la objekton. Alia demando estas, ĉu ni facile trovas la ĝustan vorton por ĝi en iu lingvo, ĉar koni aĵon kaj koni ties nomo estas du tute malsamaj aferoj, kiuj ne nepre koincidas, kiel prave instruis al ni Petro Desmedt. La mensa bildo antaŭ niaj "internaj" okuloj, la objekto kiel tia ni nomas nocion, la vorto per kiu ni parolas pri tiu nocio, ni nomas terminon.

Ĉar la roman-intrigo okazas en Londono de ĉ. 1910, mi tuj pensis, ke pleto eble originus de la angla "plate" (telero). Iom simila al granda telero pleto ja estas. PIV 2002 difinas ĝin jene:

* plet/o. Plato el ligno, metalo, plasto k.a., kiu servas por alporti telerojn, pladojn, glasojn, tasojn: Clemency de surprizo preskaŭ renversis la ~on de teo (Z).

Rimarku, ke en tiu difino troviĝas tri tre similaj vortoj: pleto - plato - plado. La asterisko (*) signifas, ke pleto estas vorto el la Fundamento de Esperanto de 1905:

plet' - plateau | teaboard | Präsentirteller | подносъ | taca.

Ĉar mia ĉefa lingvo estas la germana, mi tuj vidas, ke Präsentirteller estas skribita laŭ la malnova ortografio de antaŭ 1901. En tiu jaro okazis la fama Dua Ortografia Konferenco en Berlino. Ĝi i.a. decidis, ke fremdvortoj kun la sufikso -iren kiel präsentiren estonte estu skribitaj -ieren (la plusa, muta -e- indikas, ke temas pri longa -i-), do präsentieren. Tiel restis ĝis hodiaŭ, la lasta ortografia reformo de 1996 tiun detalon ne ŝanĝis, nuntempe do Präsentierteller. Ni do konstatas, ke Zamenhof uzis en la Fundamento en 1905 tiujare jam malaktualan ortografion de la germana! Li ne modernigis sian vortliston en la tri ĝis kvar jaroj inter 1901 kaj 1905.

Se vi iom konas la rusan, vi simile tuj vidas, ke подносъ (podnos) estas malaktuala. De post la rusa ortografia reformo de 1918 oni nuntempe skribas поднос, la litero "ъ" forfalis. Tion Zamenhof kompreneble ne povis anticipi, ĉar li mortis jam en 1917. Sed ankaŭ la Akademio ĝis hodiaŭ neniam eldonis Akademiajn Korektojn por ĝisdatigi la germanan kaj rusan tradukojn.

Ankaŭ pri la franca kaj angla tradukoj vi eble miras. Prave! La francan la Akademio konkretigis al "plateau (ustensile)", la anglan korektis al "tray, salver" (vd. la Akademian Vortaron).

Sed tio ne jam estas ĉio: La germanan Präsentierteller oni hodiaŭ preskaŭ nur plu uzas en fiksa parolturno. La ĉiutaga vorto estas TablettServierbrett. Probable ne plu estas sufiĉe da lakeoj kaj butleroj en germanaj familioj, ke Präsentierteller estus ankoraŭ sufiĉe ofte uzata.

Nu bone, de kie do venas tiu multfoje korektita kaj ankoraŭ korektenda artikolo en la Universala Vortaro (UV) de la Fundamento? Se vi iom sekvis tiun blogon, vi scias, ke la genealogio de UV estas jena:

Fundamento 1905 <- UV 1893 <- Meza Vortaro Esperanto-Germana 1889 (MV) <- Plena Vortaro Rusa-Esperanta 1889 (RE)

Tiuj ĝeneralaj rilatoj ankaŭ validas por pleto. Ĝi jam troveblas en RE de 1889, aperinta nur du jarojn post la Unua Libro de 1887: подносъ plet'. Kiam la ruslingva Zamenhof kreis la terminon plet' li pensis pri la nocio подносъ.

La etimologion de ĉiuj radikoj el la Fundamento ni trovas en la Etimologia Vortaro de Ebbe Vilborg (vol. N-R 1995):

"Ĝenerale oni donas kiel etimon francan plateau [plató] ([fontindikoj]), certe ĉar ĝi estas la ununura vorto en la fontlingvoj, kiu signife akordas kun la esperanta vorto. Franca plateau supozeble donus *plat/o (...); ĉar tiu formo - kiel ankaŭ plad/o - estis okupita, Z ŝanĝis a > e, probable laŭ la prononco de angla plate [pleit] "telero". (Estas tamen imageble ke Z. konsciante ke 'pleto' estas efektive speco de 'plato' (...), deiris de tiu esperanta vorto sen konsideri la francan.) ...".

Unu plian fojon ni do konstatas, ke en la Fundamento estas multaj "superfluaj" vortoj. Facile Zamenhof povus kontentiĝi pri ekzemple "servo-plato". Tamen li enkondukis propran radikon, eĉ malfacile lerneblan, ĉar facile interkonfuzeblas pleto - plato - plado. Kontraste Volapuko havas bötöm. Böt venas de angla butler kaj -öm signifas -ilo, bötöm do laŭvorte "butlerilo", kiu miaopinie ankaŭ estas plaĉa kaj taŭga por neformala enfamilia lingvaĵo ŝerca.

Se en via grandburĝa vilao venontan fojon vi demandas la butleron alporti pleton da teo kaj bakaĵoj vi eble ŝatas rezonadi, ke Esperanto fakte ne estas 122-vorta lingvo-ludilo, sed lingvo kun 125-jara tradicio.