Search among Milokula Kato's articles

Publication date  /  2010   -   81 articles

« Dec 09    Jan Feb Mar April May June July Aug Sept Oct Nov Dec    Jan 11 »

  • La sankta urbo revizitita...

    - 09 Jan 2010 - 5 comments
    Ĉiu veturado tien estas grava okazaĵo en mia vivo. Jerusalemo estas tute aparta urbo, komparebla kun neniu alia. Unuflanke, ĝi estas orienta malpura, malfacile trairebla kaj traveturebla brua urbaĉo. Aliflanke estas la trono de la Eternulo, kaj Lia gloro

  • Komento de alia komento

    - 12 Jan 2010
    Ne gravas la praa, eka temo. Jen kian opinion oni esprimis: Afiŝita de M.B. je 2009-08-27 20:39 Prikraĉi

  • Nova UK en Vietnamo

    - 13 Jan 2010 - 5 comments
    István Ertl privatmesaĝe rimarkigis, ke la venontjara kunflugo de la verdsektanoj (alivorte Universala Kongreso) okazos en Vietnamo. Ĉu hazarde, aldonis li, kelkaj sinsekvaj UK-oj okazas en memdifinite komunismaj landoj. Antaŭ kelke da tempo mi reagus

  • Ĉu ĉiu ĝuu egalecon?

    - 21 Jan 2010 - 2 comments
    Jen situacio: la lernejo okazigas ĉiusemajnajn trejnadojn de piedpilko. La gepatroj kompreneble pagas. Ĉiuj partoprenantoj bonorde ludas, unu pli bone, alia malpli bone. Venas la tago de la matĉo. Partoprenas nur la bonaj ludantoj. La malpli bonaj estis

  • portugallingva retejo

    - 21 Jan 2010 - 3 comments
    Mi daŭre ineresiĝas kaj okupiĝas pri la stenografio. Hodiaŭ mi revizitis la riĉegan kaj interesegan retejon www.taquigrafiaemfoco.com.br Kvankam mi legas portugale, estus bone kompreni ĉion tute senĝene... Eble troveblas ĉi tie portugallingvano kiu povus

  • ĉu la infaneco jam preteras? mi esperas ke ne...

    - 22 Jan 2010 - 2 comments
    Hodiaŭ mia fileto estis agnoskita lernejtaŭga. Nur medicine. La fina decido tamen apartenas al la lernejo mem. Oni iomete skuis sian infankuracistan kapon je lia mankohava scipovo de la loka lingvo. Li ankoraŭ ne atingis sian sesan datrevenon, tamen

  • inter la libereco kaj cenzuro

    - 24 Jan 2010
    Mi postlasis komenton post jena blogero : www.ipernity.com/blog/53089/222997 Hodiaŭ mi vidis mian rimarkon forviŝita. Kompreneble, tio estas persona afero de la bloginto kaj lia plena rajto laŭplaĉe mastrumi sian retspacon. Tamen ankaŭ mi rajtas esprimi

  • Vikipedio : vikingo aŭ pediko?

    - 30 Jan 2010 - 2 comments
    La titolo estas tute ŝerca kaj ŝercocela. Mi ŝatas Vikipedion, ofte uzas ĝiajn diverslingvajn paĝojn kaj danke pripensas tiujn, kiuj oferdonas sian tempon al ĝia diskresko. Hieraŭ (nur hieraŭ) mi sciiĝis ke Ziko nepluSikosek-VanDijk verkis libron pri

  • Facebook: mi petas pluklarigi la aferon

    - 03 Feb 2010 - 1 comment
    Ekde ioma tempo mi ricevas mesaĝojn kvazaŭ de la konataj personoj, tamen verkitaj fare de iu roboto. La retleteroj invitas min aliĝi al la socireto Facebook. Kio estas Facebook kaj kiujn funkciojn posedas? Ĉu eblas blogi? Kiom da fotoj entute alŝuteblas?

  • Pasporta Servo 2010

    - 04 Feb 2010 - 2 comments
    La kutima libreto atingis min la lastan tagon de januaro. Gratulojn kaj dankon al la pretigintoj ! La kovrilo brilas, estas el la pli bonkvalita papero. Tamen per kio neforviŝebla oni surskribu sian nomon? La enhavo estas pli ĥaosa ol antaŭe. Samaj

  • PASPORTA SERVO - la mapoj

    - 06 Feb 2010 - 1 comment
    Mi jam priparolis la plibonigendajn mapojn en la ĉi-jara papera eldono. Por enmeti klarajn mapojn oni tute ne bezonas GOOGLEon Jen prilaborita en GIMP paĝeto el malnovega (antaŭmilita) mapolibro.

  • ADOBE montras la dentojn

    - 07 Feb 2010 - 3 comments
    Adobe ne plu toleros esti priŝtelata kaj dungos la kvinoblon de la nuna opo da siaj juristoj. Ili estos traserĉantaj bildpaĝarojn kun belaĵoj kaj pruvos ĉiun belaĵon je aplikiteco de rabkopiita Photoshop. Sed antaŭ ol tio ili serĉos en la paĝaroj

  • LA LIBERA PROGRAMARO PROMESOPLENAS

    - 11 Feb 2010
    En la antaŭa blogero mi priparolis la ĝisnunan nekapablon de GIMP www.gimp.org finprodukti bildojn en CMYK formato, bezonata por profesia kolorplena presado. Tamen mi tute forgesis same liberan (ĉar Linuks-devenan) modestan programon KRITA, kiu estas

  • Esperanto-lernolibro verkita de Saĥarov

    - 12 Feb 2010 - 1 comment
    Saĥarov estis centprocenta esperantisto. Li verkis libron de rememoroj, en kiu menciis nenion krom Esperanto. Eĉ la gravaj ŝanĝoj okazintaj en la lando estas menciitaj preterece. Tamen la lernolibro estas mallonga, netediga, bela kaj eble utila.

  • Ivo Lapenna kaj TOKI PONA!

    - 18 Feb 2010
    slil.ru/28671456 Estas antikva lernolibro de Tokipona en la rusa lingvo. Ivo Lapenna Toki Ponon ne parolis. Tamen mi estimas lin. Kaj finskanis la paĝojn de lia revuo Horizonto. Kien mi alŝutu Horizonton por ke oni (eble eĉ vi) elŝutu ?

  • La provokema Kato scivolas...

    - 20 Feb 2010 - 6 comments
    Mi loĝas en la lando X kiu eble eĉ membras en EU, sed eble ne membras. Mi estas la ĉefgentano de mia lando. Laŭmetie mi estas gazeteldonisto. Mia gazeto nomiĝas Libereco. Sub la titolo de la gazeto videblas malgranda portreto de la iama landestro. Kaj

  • Franclando sen mitoj

    - 03 Mar 2010 - 4 comments
    Molière, Balzac, Maupassant, Rimbaud, Flaubert... Pisarro, Monet, Manet, Utrillo... Ne eblas listigi ĉiun, domaĝas preterlasi iun ajn. Ĉar ĉar ĉiu estas radioj de la granda stelo nomata Franclando. Tamen krom la meritoj tute nedisputeblaj, tiu lando

  • Ferdinand la patro kaj Hector la filo

    - 14 Mar 2010 - 1 comment
    La patro estis svisa patrioto kaj desegnis Wilhelmon Tell. www.art-prints-on-demand.com/kunst/ferdi nand_hodler_1414/wilhelm_tell.jpg Lia desegnaĵo iĝis simbolo de Svislando. Oni reuzis ĝin por surmura alvokilo "Ni restu sendependaj kaj ne aliĝu al

  • La Kato malkaŝas la enigmosolvon

    - 17 Mar 2010 - 3 comments
    La gazeto nomiĝas Hürriet, t.e. Libereco. La portretita iama ŝtatestro estas Mustafa Kemal Atatürk. Lia diro jenas: Türkiye türklerindir, t.e. Turkujon al la turkoj. Kaj nun bonvolu bonvenige aplaŭdi : tiu lando petas eniron en EU. Ĝi volas

  • "The Independent" iĝas dependa

    - 25 Mar 2010 - 1 comment
    ... de eksKGBano. www.independent.co.uk/news/media/press/i ndependent-confirms-sale-talks-with-lebe dev-1844467.html Nun li estas riĉegulo kaj posedas multajn informilojn. Lia aparteno al la fifama organizo ne lasas eĉ dubon pri lia vidpunkto koncerne

  • PODKASTADO

    - 29 Mar 2010 - 1 comment
    Ĉar mia komputilo ne plu surdas, la mondo de podkastoj kaj retradioj malfermis la pordojn antaŭ mi... Hodiaŭ mi aŭdis la lastan blogon de La Tondo de Esperanto. Streĉe kaj funebrovoĉe legata, ĝi similas al la surpapera eldono de La Honto. Mi volis

  • Pri Moskvo (en la germana lingvo)

    - 30 Mar 2010
    La korespondanto de Fokus Boris Reitschuster skribas...

  • Iom da vorto- kaj literludoj

    - 31 Mar 2010 - 1 comment
    Kial ne? Oni povas ludi kun la vortoj kaj literoj. Bonan amuzon al ĉiuj! !juiĉ la nozuma nanoB .joretil jak jotrov al nuk idul savop inO ?en laiK !ĉiuj al amuzon Bonan .literoj kaj vortoj la kun ludi povas Oni ?ne Kial Laik en? Ino savop idul nuk al

  • Oni rikoltas tion, kion oni semis...

    - 03 Apr 2010 - 1 comment
    Mi subite rememoris ŝin. Dekkvin jaroj pasis ekde nia konatiĝo. Estis tre bonkora kaj sincera, kvankam iomete malmolmaniera virino. Ŝi nomiĝis Nataŝa kaj devenis de la antikva rusa urbo Samara. Ŝi revenis en mian memoron pro sia nekutima laboro. Ŝi

  • DU RAKONTOJ DE MIA ANTIKVA AMIKO

    - 05 Apr 2010 - 1 comment
    POSTIRANTOJ legendo Jam pluan jaron ni sencede postiris lin. La malsato kaj laceco postrampis nin, bildiĝante en niaj spurfosetoj, super kiuj jam tiom da fojoj leviĝis kaj malleviĝis la lumigiloj. Multaj volis deturniĝi de la pado, forkuri, ne plu

  • Milokula Kato ne plu senhejmas!..

    - 09 Apr 2010
    Mi havas nun bonan, simplan kaj senpagan poŝtadreson! Rimarkindas, ke kiam mi petis ĉies konsilon, neniu respondis al mi. Jes ja, Esperanto estas internaciiiiiia lingvo kun interhelpeeeeema komunumo. Do mia retadreso jenas: milokula_kato

  • Nova PIV... elŝuteblas

    - 21 Apr 2010 - 3 comments
    Jes, ankaŭ mi komence ne kredis, tamen... Do iu skanis la tuton... Aŭ eĉ rabakiris la porpresejan dosieron kaj jen dishavigas. Jes ja, la aŭtora rajto kaj tiel plu. Ĉu regata de anarkiistoj SAT procesos? Legu plu: bit.ly/9dj78g

  • Ĉu vi sciis?..

    - 29 Apr 2010 - 4 comments
    Ke ĉilea poeto Pablo Neruda ĉiam skribis per verda inko, ĉar verdo estis por li koloro de la espero. (Interparenteze: elstara poeto, tamen home malpli elstara, por ne diri plion). Ke Stalin provis lerni Esperanton en la malliberejo de Baku. Li provis

  • Kopirajto sen la komenca silabo ko-

    - 04 May 2010
    Sinjoĉjoj kaj sinjonjoj, Ĉu ne venis la tempo ke ĉio verkita en Esperanto iĝu liberfonta, libere disdonebla, kopiebla kaj uzebla? Oni senĉese ripetas: lingvo por ĉiuj. Dume ĉio multekostas. Vi, karaj geverkistoj, eldonejposedantoj, rezignu pri viaj

  • NEATENDITA VIZITO

    - 06 May 2010
    Hieraŭ, kiam oni jam disverŝadis vineton komence de la klubkunsido, la pordo puŝe malfermiĝis kaj sur la sojlo kreskis tri tute junaj korpoj. "Erarvago: sendube ili serĉas la ejon kie oni ekzercas luktoarton aŭ ion similan", pensis mi. Sed unu el la

  • Teatro

    - 07 May 2010
    Ŝajnis al mi, ke ni estis kunvenontaj por babili. La aŭtoro devus verki teatraĵon disdoninte la rolojn al ĉiu laŭ ŝia aŭ lia deziro. Mi priskribis la ludotan rolon nur per karaktertrajtoj, tute sen ioma ajn aludo al la agoj. Dume oni devis suriri la

  • KOMPARE KUN ARKOPAFADO...

    - 17 May 2010 - 7 comments
    Najbaro mia ekde nelonge okupiĝas pri arkopafado. Mi vidas lin forveturi kaj rehejmiĝi kun la arko kaj aliaj sufiĉe spacorabaj iloj. Foje li mendas ion per Interreto kaj foje, kiam li ne hejmas, la poŝtisto lasas ĉe ni liajn menditaĵojn. Laŭ la aspekto

  • LA NUNAĈO

    - 23 May 2010 - 3 comments
    Hieraŭ mi ricevis paperpoŝte sespaĝan leteron de mia amiko. Interalie li skribas, ke en la esperanta movado bedaŭrinde venkis la sesdekokistoj (li skribis: 68uloj). Mi citas: Ili sukcesis kion du mondmilitoj kaj du diktaturoj ne sukcesis: forigi en

  • Ĉu la sciigo aperos?

    - 31 May 2010 - 1 comment
    La podkasto de La Ondo de Esperanto ĉiufoje informas pri la kulturaj kaj sociaj okazaĵoj en la loĝurbo de la geredaktoroj, en Kaliningrado/Königsberg. Min interesas, ĉu aperos en la podkasto aŭ en la revuo jena sciigo: lenta.ru/news/2010/01/30/protest/

  • Kelkaj faktoj kaj bildo

    - 31 May 2010 - 4 comments
    Multaj mondoplibonigantoj jam enviciĝis por vipi Israelon pro la murdo de deko da pacamantoj kiuj ŝipiris por helpi la suferantan loĝantaron de Gaza. Mi ne sukcesis kompreni, kial la homamaj helpipretuloj portis armilojn. Kial ili atakis la

  • nur kelkaj ligiloj

    - 02 Jun 2010 - 5 comments
    En kelkaj landoj oni respondecas pri la enhavo de la retligiloj. Mi ne volas ke oni misinterpretu mian intencon. Mi celas nur diskonigi la faktojn. bit.ly/c7EI8E bit.ly/9CL4Rf bit.ly/auaO7l Oni almenaŭ konu tiujn, kiujn oni subtenas...

  • profeto mi ne estas, tamen io jam antaŭvideblas...

    - 04 Jun 2010 - 4 comments
    Sub la tutan Mezorienton kuŝas bombo kiu atendas sian eksplodhoron. Tiu bombo nomiĝas kurdoj. 18 milionoj da ili en Turkujo. Kelkaj pluaj milionoj en Irano. Kaj en Irako. upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/e /ec/Kurdish_86.jpg La demando tamen

  • Advokato murdita

    - 05 Jun 2010
    Hakan Karadağ, turka advokato estis trovita hieraŭ senvive (senvivigite) en sia loĝejo. Lia lastatempe ekskluziva kazo estis esploro de la murdo de la ĵurnalisto Hrant Dink. Mi lasas al vi la malkovron, kiu estis ĉi-lasta. Dume Turkujo prezentas sin

  • Nun estas murdita episkopo...

    - 07 Jun 2010 - 4 comments
    www.asianews.it/news-en/Mgr-Luigi-Padove se-assassinated-in-southern-Turkey-18583 .html Mgr Luigi Padovese estas en suda Turkio de Geries Othman (lama maŝintraduko korektota kaj korektenda) Adjutanto mortpikis la prelaton ĝismorte. pastoro profunde

  • Aŭtomata Esperantigo de la Anglalingva Vikipedio

    - 15 Jun 2010 - 6 comments
    Jen vizitu: epo.wikitrans.net/ Entajpu esperantlingve la serĉatan vorton aŭ nomon, kaj vi ricevos kelkajn inter si rilatantajn rezultojn. La lingva kvalito estas kontentiga, kvankam kelkaj ridindaĵoj jen kaj jen troveblas, ekzemple: two years old

  • Casa Rosa aŭ filmo pri la frenezaj esperantistoj...

    - 15 Jun 2010 - 2 comments
    www.youtube.com/watch Mi eksciis pri ĝi nur hieraŭ. Neniu el la ruslandaj esperantistoj priparolis ĝin... Strange... Bela kantistino estis murduta dum la kantado en esperantista klubo en 1920aj jaroj. La krimesploron kondukas kelkaj personoj

  • Fabelo por la Plenkreskuloj: "Tutmonda Varmiĝo"

    - 22 Jun 2010 - 5 comments
    Rimarkindas, ke laŭ Vikipedio la hipotezo estas ja nekontestebla vero. La angla, la germana kaj la esperanta versioj eĉ ne mencias la ekziston de la mala vid- kaj starpunkto. en.wikipedia.org/wiki/Global_warming

  • DIV€NKONKUR$O

    - 01 Jul 2010 - 5 comments
    Oni divenu, kies ekonomio krevos unue: a. Hispanujo b. Hungarujo c. Latvujo La divenkandidatoj postulu la premion. Ĝin havigos la malvenkintaj partoprenantoj.

  • Limeriko 1

    - 03 Jul 2010
    La tutkalvan ŝoforon el Prago Tre ofendis verŝajne la blago, Oni tuŝis al li animkordon, Do li forte klakfermis la pordon ; Ne ofendu ŝoforojn en Prago!

  • Limeriko 2

    - 03 Jul 2010
    Altstatura knabin' el Glazgovo Elkoviĝis subite el ovo, Ŝi gepatrojn ne havas Ŝi vizaĝon ne lavas, Tute orfa knabin' el Glazgovo.

  • Limeriko 3

    - 03 Jul 2010
    Piedpilkist' de team' Argentina Kiam pilkon ne povis atingi Pugnobatis freneze postlude Kaj sakraĉis senhelpe kaj krude Ĉar ne venkis team' Argentina

  • Limeriko 4

    - 03 Jul 2010 - 1 comment
    Famkonata sinjoro el Kubo Tre similas al simpla stratbubo Li sendube vizitos kongreson Kaj postlasos favoran impreson ; Ne okazu kongresoj en Kubo!

  • Nepiedpilkeme

    - 08 Jul 2010 - 7 comments
    Hieraŭ en la najbaraĵo oni aŭdadis suferajn ĝemojn de senespero. La hispanoj venkis. La germanoj malvenkis. Kvazaŭ la flugdirekto de la leda pilko—tiu ene malplena aĵo—estus tiom grava por la vivo de la du grandaj nacioj. La ĉefministrino ĉeestis. La

  • Respondo

    - 09 Jul 2010 - 9 comments
    Mi ĵus havis disputon kun iu, kiun mi tentus nomi idioto. Tamen li ne estas idioto. Li havas "malsaman vidpunkton". El lia "vidpunkto" videblas neniu vero. Ĉio blanka nigras, kaj ĉio ruĝa... helas, lumas kaj adorindas. Por li mi estas bagatela

  • La filo de la fondinto de Hamas pri sia eksa religio

    - 14 Jul 2010 - 1 comment
    Spektu la intervjuon en la angla. La komenca reklamo estas tre mallonga. video.foxnews.com/v/4067073/the-terrible -truth-about-hamas

  • FM-transsendilo

    - 24 Jul 2010 - 1 comment
    Mi vidis ĉe amiko etan aĵon enŝoveblan en la ingeton de iPhone. La aĵo sendadis ondojn al ĉiuj FM riceviloj en la loĝejo. Li regalis min per elsendo en mia lingvo. Hieraŭ mi aĉetis jenan aĵon, kiun oni alligas al la komputilo aŭ io ajn elsendanta sonon.

  • Diktatoraj landoj atendas vin

    - 29 Jul 2010 - 5 comments
    Apenaŭ finiĝis la "universala" kongreso en Kubo, jen Hanojo atendas la bonvolemajn vizitontojn: tejo.org/eo/KS2010 Pri la mortopunoj eĉ senjuĝaj parolas neniu. La homaj rajtoj estu defendataj nur tiam, kiam la "kulpulo" estas Usono.

  • haromurdisto

    - 29 Jul 2010
    Diru do, pri kio pensigas vin tiu stranga vortokunmeto. Mi helpu: temas pri entrepreno. — Mi divenis! krios vi. Temas pri flegejo kie oni senharigas krurojn kaj aliajn korpopartojn. Vi misdivenis! Temas pri tute kutima frizistejo. Pli precize: pri

  • Foje indas kompari...

    - 03 Aug 2010 - 2 comments
    La urbo Strasbourg troviĝas en Franclando. Laŭdire estas franca urbo. Tamen komparu kiom parolas pri ĝi la franclingva Vikipedio: fr.wikipedia.org/wiki/Strasbourg kun kiomo da samtema en la germana: de.wikipedia.org/wiki/Stra%C3%9Fburg

  • Fremdlingvemo kaj sialingvemo

    - 04 Aug 2010
    Reage al: www.ipernity.com/blog/44607/266763 Mi klare dividas la naciojn en du kategoriojn: lingvaj humiluloj kaj malhumiluloj. La limo estas ĉirkaŭ 12 milionoj da loĝantaro, sed ne nepre. La grandaj nacioj trudas sian lingvon al aligentaj

  • Portugalujo

    - 23 Aug 2010 - 1 comment
    Mi ĵus revenis, kaj la impresoj interpuŝiĝas. Mi amis la landon kaj ĝian popolon. Mi klopodis lerni iomete de la bela portugala lingvo. Lege mi komprenas multegon, aŭde nur apenaŭan malmulton. Lisabono vere vizitindas. Tiomon da belaĵoj tra la tuta urbo

  • Oni sopiras al io malhavata (Lisabona impreso)

    - 24 Aug 2010 - 3 comments
    Ni tramveturis tra la malvastaj stratetoj. La antikva tramo estis plenplena. Pluenŝtopiĝis kelkaj gehispanoj. Sur la T-ĉemizo de unu el ili videblis la respublikana hispana flago. Apenaŭ mi rimarkis tion, kiam ĉe la vojkurbo la trameto pasis preter

  • Mia nigra listo

    - 02 Sep 2010 - 4 comments
    Jes, bedaŭrinde oni devas defendi sin. Kaj defendi la nigralistanojn de mia kapablo dronigi ilin en iliajn proprajn elĵetaĵojn. Mia nigra listo estas vere internacia: du latinamerikanoj, usonano, germano, gefrancoj. Kelkaj el ili insultis min. Iuj tute

  • Mia vera nomo

    - 02 Sep 2010 - 1 comment
    Aldone al mia ĵusa blogero mi rimarkigu alian punkteton. Hodiaŭ iu ĵetis en mian vizaĝon ke "nur la timemulaĉoj kaŝas sin sub pseŭdonimoj". Bedaŭrinde eĉ mia vera nomo ne kontentigas la "verserĉantojn". Antaŭ kelkaj jaroj iu reta kontraŭulo sciigis al

  • Legite por vi...

    - 18 Sep 2010
    Tamen pormema legado konsilindas... Eĉ dufoje. Ĉar Salman Rushdie tre forte nodas la okazaĵvicojn kaj saltas dum la rakondado antaŭen kaj malantaŭen. Brila judalzacano partoprenas la kontraŭstaradon al la naziaj invadintoj, sed poste fuĝas uzante

  • Senespera provo...

    - 21 Sep 2010 - 1 comment
    Ankoraŭfoje mi provis ion superantan miajn kapablojn. Nome legi kaj kompreni Rudolf Steiner-on. de.wikipedia.org/wiki/Rudolf_Steiner eo.wikipedia.org/wiki/Rudolf_Steiner Kaj denove vortokaĉo en la kapo. Senĉese li parolas pri sia interna

  • LA NEDERLANDA LINGVO : kiel elparoli la sonojn?

    - 25 Sep 2010 - 3 comments
    Mi ĵus malkovris ke sch estas sĥ kaj tute ne ŝ, kiel mi pensis.. Kiel oni skribas la sonon ŝ? Ĉu ekzistas la sono ĉ kaj kiel oni skribas ĝin? Kiel oni elparolas la literduopojn ij, oe, oo ktp? Ĉu v=f kaj w=v?

  • La Ciganoj

    - 30 Sep 2010
    Jam pluan monaton la problemo de la ciganoj tempestas en la okcidenta Eŭropo. Sakozy forpelis multon da, ankaŭ Germanujo ŝajne emus striktigi la loĝpermesojn. Kelkaj familioj estis senditaj reen al Kosovo. En Franclando oni parolis pri la ciganoj de

  • FREMDULOJ de Rose Ausländer

    - 05 Oct 2010
    Nia ŝipo senflagas neniulandas ne alvenas Akvocivitanoj ni veturas en la tagon en la nokton Okulserĉas teron ĉehorizonte ondolando nia Fata Morgana Foje revas ni veturas iu ŝipo en mala direkto

  • NENIU de Rose Ausländer

    - 05 Oct 2010
    Mi estas reĝo Neniu portas mian Nenieslandon en la poŝo Kun fremdpasporto vojaĝas mi demaralmare Akvo viaj bluaj viaj nigraj okuloj senfarbaj Mia kaŝnomo Neniu estas legitima Neniu koleras ke mi estas

  • AKVO de Rose Ausländer

    - 05 Oct 2010
    "Senviva akvo kiu vivigas ĉion vivan" En vi ni naĝis antaŭ nia naskiĝo Vi pluvos sur nian polvon Elgermanigis MK

  • la "epokofara verko"

    - 22 Oct 2010 - 6 comments
    Oni eĉ proponis Nobelpremii la verkinton... Temas pri "La infana raso" de William Auld. Mi iomete relegis ĝin hodiaŭ. Estas nenio alia ol longspira socikritika artikolego : tute mezbrova, ial ajn rimita kaj ĝuste tial taksata "poemo". Bonintencaj

  • la vorto ghoti

    - 05 Nov 2010 - 1 comment
    Temas pri la fama ŝerca ekzemplo fare de Bernard Shaw. la gh = f kiel en rouGHla o = i kiel en wOmenla ti = sh kiel en naTIon Kaj jen la vorto fish povus esti skribita kiel ghoti. Mi proponus ion similan por la germana. Ekzemple la vorton Schach =

  • unu el la plejaj malbenoj de blogado

    - 06 Nov 2010 - 2 comments
    Oni ial ajn legas la plej lastan blogeron kaj ne plu legas la antaŭajn. Se mi iam ajn aperigis unu blogeron tuj post la alia, la antaŭlasta restas nelegota.

  • klubo fondota

    - 09 Nov 2010 - 2 comments
    Do oni fondu— ĉu grupon aŭ klubon—la formo ja ne gravas. Gravas la celo, nome la interŝanĝo de libroj. Ne de la paperaj, sed la elektronikaj. Kiu proas, kiu kontraŭas, kiu detenas sin?

  • D-ro Zamenhof kontakteblas nur angle

    - 15 Nov 2010
    Mi jam antaŭvidas la amasan vizitadon de la ipernititaj samretanoj vidintaj la titolon. Do ĝoju kaj ĝuu: www.facebook.com/zamenhof kaj www.aapm.org/org/history/bio/3704/

  • Lernilo sufiĉe ridinda

    - 16 Nov 2010
    Mi trovis ĝin tute hazarde. Estas lernolibro de Esperanto por la parolantoj de la azera lingvo. eo.wikipedia.org/wiki/Azerbaj%C4%9Dana_l ingvo. La plej elstara strangaĵo estis ke ĝi estis verkita cirillitere kaj aperis en 2001. dek jarojn post la

  • INSUL-TAGMEZO de Hilde Domin

    - 17 Nov 2010 - 2 comments
    Ni estas fremduloj de insul' al insulo. Tamen tagmeze, kiam la mar' ĝislite altiĝas kaj la pasinto kiel akvo subŝipa miajn kalkanojn alkuras kaj la mortaj markreskaĵoj iĝas oraj arboj surborde tiam ne plu nin eltenas la retoj

  • SENPEZA EKVETURO de Hilde Domin

    - 22 Nov 2010 - 1 comment
    Blankaj kurtenoj, lumantaj veloj sur mia fenestro ĉe Hudson en la deka hoteletaĝo hele sunŝvelaj kaj marvente flirtantaj Promeso, ekveturo hejmen por renkonti min mem Ekveturo senpeza kiam la koro forbruligis la korpon

  • La bedaŭrinda ĉeso de SPEGULO

    - 29 Nov 2010 - 1 comment
    La dumonata revuo Spegulo fondita antaŭ tri jaroj en Pollando ne plu estos eldonata. Ve, la epoko de paperaj revuoj, estas jam pretere. Kaj la krizo plirapidigis la ĉeson. Tamen... Spegulo estis unu el la tre malmultaj esperantlingvaĵoj kiuj vere

  • Sendanĝera Lingvo (aŭ tute nePIVe : Bulŝito)

    - 10 Dec 2010 - 5 comments
    Mi estas ĉi-momente leganta fotokopie reproduktitan paĝon el Schwäbischer Schulanzeiger (1936). Temas pri la malpermeso al la membroj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio membri en iu ajn planlingva unuiĝo aŭ asocio. Kaj tio estas ĝenerale

  • Morgaŭ

    - 14 Dec 2010 - 4 comments
    Morgaŭ estas la tago de Sankta Ludoviko, patrono de ĉiaj utopiemuloj, gratulistoj kaj kielvifartistoj. Morgaŭ multaj adorantoj ariĝos ĉirkaŭ la skulptaĵoj kaj alportos florojn al la Sanktulo. En la urboj, kiuj bonŝancas havi straton portantan la nomon

  • Naciismo

    - 26 Dec 2010 - 12 comments
    Ĉi tiu vorto sonas plejparte malaprobe. En okcidenteŭropa vivscenejo oni kunligas ĝin kun la fumantaj tuboj de la amasmurdejoj kaj skuas admone la fingron: jen kien forgvidas la naciismo. Tamen unue oni atentu ke la vorto nacio signifas malsamon en

  • LERNU LA MAVAN LINGVON!

    - 28 Dec 2010 - 11 comments
    Jorge Camacho— homo konate afabla, mildkora, modesta kaj humila— servas al la uzantaro de Esperanto kun imitinda sinoferemo. Li ne nur protektas nin kontraŭ ĉiaj insidoj de la ĉieĉeesta Civito, sed ankaŭ havigas al ni verajn gemojn, kiujn li elfosas