Ŝajnis al mi, ke ni estis kunvenontaj por babili. La aŭtoro devus verki teatraĵon disdoninte la rolojn al ĉiu laŭ ŝia aŭ lia deziro. Mi priskribis la ludotan rolon nur per karaktertrajtoj, tute sen ioma ajn aludo al la agoj.

Dume oni devis suriri la scenejon kaj ekludi. Ĉiu havis sian antaŭpretigitan memon, do nun oni devis ludante krei la kunagon.

En iu paroĥo estis murdita la pastro. Lia imagita kadavro kuŝis sur la scenejo. La aktoroj zorge superpaŝis ĝin ĉiufoje. La krimesploristo ĉirkaŭrampadis surgenue priŝutante la scenejon per magia polvo, liadire la cindro de mortinta magiisto. La cindro do vekas viziojn.

Mi umis sur la scenejo komenci ne sciante kiel mi enplektiiĝu en la agon. Dume oni starigis al mi demandojn, kiujn mi respondadis kvankam malbanale, tamen nesufiĉe kazotaŭge.

Meze de la teatraĵo la imagita kadavron anstataŭigis unu el la aktorinoj. Dum kelke da tempo ŝi kuŝis senmove, sed poste komencis ĝemi, ruliĝi, kaj finfine eksidis. Tio ŝanĝis ĉion.

Mi alpaŝis sin (do la pastron) kaj diris ke mi estas la novvenita pastro, kaj ke li montru al mi la paroĥon. Ŝi (la pastro) krie respondis, ke la posteno ne estas cedata al ĵusapeinta ulo kaj ĉu ne estis ja mi, kiu venenigis lin.

Mi digne respondis ke la pastro mem venenigis sin per troa ebriigaĵo kaj insistis, ke la ĉeestantoj forlasu la ejon.

‒ Montru viajn paperojn! kriis la ine ludata pastro.

‒ Mi havas ilin en la cifereca formo, respondis mi.

‒ Mi volas vidi viajn paperojn, rekriis la pastro.

‒ Jen, diris mi kaj ŝovis al ŝi invitilon de la mormonoj ricevitan iel ajn survoje-preterkure. La papereto ial ajn restis du tagojn en mia poŝo.

Dume mi petis la domservistinon puŝi la ŝrankon al la muro kaj aldonis ke en la ŝranko estos gardataj la homaj destinoj.

Subite la aliaj ludantoj dispaŝis flanken. Mi restis sur la scenejo sola kaj alparolis la publikon. Ekde morgaŭ ĉio ŝanĝiĝos.

Malpli ol ordinaraĉa ludo, ĉu ne? Mi ŝatas tian ludadon ĉar ĝi liberigas la imagipovon, igas agi kaj paroli taŭge al la ĵuskreita situacio kaj zorge konstui la frazojn.