Ke ĉilea poeto Pablo Neruda ĉiam skribis per verda inko, ĉar verdo estis por li koloro de la espero. (Interparenteze: elstara poeto, tamen home malpli elstara, por ne diri plion).

Ke Stalin provis lerni Esperanton en la malliberejo de Baku. Li provis ankaŭ la germanan, sed fiaskinte ekserĉis ion pli facilan, tamen ankaŭ Esperanton ne lernis. (la atesto de Trotzky, en liaj rememoroj).