La dumonata revuo Spegulo fondita antaŭ tri jaroj en Pollando ne plu estos eldonata. Ve, la epoko de paperaj revuoj, estas jam pretere. Kaj la krizo plirapidigis la ĉeson.

Tamen... Spegulo estis unu el la tre malmultaj esperantlingvaĵoj kiuj vere pensigis. La triono de Eŭropo travivis gravegajn ŝanĝojn, kaj la antaŭŝanĝa epoko bezonas analizadon. La longe sopiratan liberon venenigis la ekonomiaj zorgegoj.

Spegulo iĝis la paroltubo de la liberecalstreba orienteŭropa intelektularo, por kiu ankaŭ la "garantiata" okcidenteŭropa demokratio ne estas senĉue akceptebla. La plejparto de la publikaĵoj estis tradukoj, kaj ĝuste tio havigis al la revuo ĝian altan nivelon.

Kial kaj kiel? Ĉar ĉion verkis fakuloj aŭ eĉ la partoprenintoj kaj okulatestantoj de la gravaj historiaj okazintaĵoj. Tio klare kontrastis ekzemple kun la amatora prilummaniero de MONATO.

Malgraŭ sia graveco, Spegulo ne trovis vastan akcepton inter la esperanta legantaro. Ĉu sekretas ke la plej abonipova, do gazetviviga legantaro loĝas en la Okcidento? Kaj ĝuste tie la ideoj kaj opinioj de Spegulo estis plej malbonvenaj, ĉar la okcidenta esperantistaro estas plejparte maldekstrema (por ne diri ruĝa), dum la revuo surtabligadis tute nedigesteblajn faktojn pri la utopio, en kiu la okcidentaj mondoplibonigantoj obstine preferas vivi.

Mi bedaŭras la ĉeson de Spegulo samtiom kiom la malaperon de Debrecena Bulteno de la forpasinta Tibor Papp. Kvankam tute malsimila al Spegulo, Debrecena Bulteno samnivelis tamen intelekte, kaj tial tutapartis en la kielvifartisma dezirpensema verda mondeto.