En kelkaj landoj oni respondecas pri la enhavo de la retligiloj. Mi ne volas ke oni misinterpretu mian intencon. Mi celas nur diskonigi la faktojn.
Oni almenaŭ konu tiujn, kiujn oni subtenas...
En kelkaj landoj oni respondecas pri la enhavo de la retligiloj. Mi ne volas ke oni misinterpretu mian intencon. Mi celas nur diskonigi la faktojn.
Oni almenaŭ konu tiujn, kiujn oni subtenas...
De Sean O'Neill kaj John Steele
Aperis: 12:01AM UT 19 Marto 2002
La araba traduko de Hitlera Mia Lukto, kiu furoris en la Palestinaj teritorioj nun estas vendiata en Britio.
La libro, Hitlera rakonto pri sia vivo kaj enhavanta kontraŭsemidan ideologion estis verkita dum li estis en malliberejo en la 1920aj jaroj. En Britio oni normale trovas ĝin en akdemiaj aŭ politikaj librejoj.
Sed The Telegraph trovis ĝin vendata en tri gazetvendejoj sur Edgware Vojo en centra Londono, loko kun multenombra araba loĝantaro.
La libro, originale tradukita en la 1960aj jaroj kaj revivigita de Bisan, Libana eldonejo en la 1990aj, havas bildon de la verkinto kaj hokokrucon sur la kovrilo kaj estas vendanta por £10.
Kvankam la Bavaria stato registaro, kiu tenas kopirajton de la teksto, provis haltigi ĝian eldonon tutmonde, Mia Lukto fariĝis la sesa furora libro en la Palestina Aŭtoritatejo.
La libroekzempleroj de la traduko estas laŭkrede liveritaj por distribuado en la Londonaj butikoj nelonge antaŭ la fino de la pasinta jaro kaj estas bone disvendataj.
En la antaŭparolo, Luis al-Haj, la tradukisto, asertas: " Nacisocialismo ne mortis kun la morto de ĝia heroldo. Male, ĝiaj semoj trakreskas sub ĉiu stelo."
La libro estas vendata apud gazetoj, revuoj, cigaredoj kaj sukeraĵoj ĉe gazetvendeja kiosko.
"Homoj estas interesiĝas pri ĝi," diras la vendisto. " Estas laŭleĝe vendi ĝin. Londono estas libera urbo kaj, ĉiuokaze, la verkinto estas mortinta jam delonge."
Andrew Dismore, Laborispartia parlamentano por Hendon, diris ke la distribuo de la arablingva versio de Mia Lukto estas " tre maltrankviliga tendenco" kaj li starigos demandojn al la Ministro de Internaj Aferoj.
tiu kiu legas pli bonas ol tiu kiu nenion legas!
Milokula Kato has replied to RetoSign-in to write a comment.