Aŭtoro(j) ne estas indikita(j), sed probable GVES baziĝas sur la Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa de Josef Hron (GVEĈ 2006). Verŝajnigas tion la restintaj ĉeĥ-lingvaj fak-indikoj kaj tradukoj, sed ankaŭ vortoj mankantaj en ambaŭ vortaroj kiel ekzemple la hundo-raso "rotvejlo" (ne registrita en iu varianto kiel rotvajlo, rotvajlero, ktp.), kiu tamen estas trovebla en pluraj aliaj vortaroj de la esperanta "meta-vortaro" (ekzemple en la rusa de Kondratjev). Male la kore-devena vegetara plado "kimĉio", ĝis nun apenaŭ troveblaj en Esperanto-vortaroj, troveblas kaj en GVEĈ kaj en GVES idente: akvo-, brasiko- kaj rapa kimĉio (en la duoble pli ampleksa GVEĈ krome: kimĉio kun kuirita rizo, porea kimĉio). Rimarkinde ankaŭ la "koincido", t.e. identeco, ĉe la iom stranga enskribo "bovo (bovo) zebuo, bovo zebuo, ĝibobovo, zebubovo". La nur ŝajnan "Wells-eltrovon" tekvondo GVES kompreneble same havas kiel GVEĈ.

Ekzemplon por inversa kazo, t.e. vorton, kiun GVES ja registras, dum ĝi mankas en GVEĈ, mi ne trovis. Mi provizore do konkludas, ke temas pri parta traduko de ĝi - GVES estas la malgranda fratino de GVEĈ. Kiel tia ĝia esperanta parto havas la samajn virtojn (kaj malmultajn misojn) kiel la granda fratino: Granda detal-riĉo, indikoj de fakoj kaj uzoj, frazeologio (ĉe ĝibo ekzemple: propran ĝibon neniu vidas), etnolingvaj difinoj. Pri la slovakaj tradukoj mi nenion povas diri, ĉar mi ne regas tiun lingvon.

Teknike GVES estas eĉ pli facile konsultebla ol GVEĈ. Post klako al "altnivelaj agordoj" oni povas vidigi la kolumnojn "indiko de fakoj" kaj "komentoj" (slovakaj difinoj, referencoj al simil-signifaj vortoj), krome ŝalti al la funkcio "serĉu ie en vorto" (ne sur la bildo, sed mi nepre rekomendas uzi tiujn agordojn). Tiel oni facile malkovras ankaŭ la "kaŝitajn trezorojn" de GVES. Ĉe "ĝibo" ekzemple estas kvin vortoj, kie ĝibo staras vort-komence, sed fakte GVES enhavas dek ĝibo-vortojn, inkluzive terĝibo kaj vojoĝibo (kvankam ne indikite, GVES uzas la x-sistemon por facile klavi esperantajn diakritojn).

Resume ni do havas kaŭzon duoble ĝoji: Jen plia ampleksa Esperanto-vortaro moderna de relative maldisvastigita lingvo kaj probable la unua, kiu atakis la taskegon (parte) traduki Hron al la propra lingvo. Gratulon al la slovakaj anonimaj aktivuloj.