70 jarojn poste, la sabaton 29an de junio, okaze de sia pikniko de malkovro, la asocio Espéranto-Vendée partoprenos en omaĝo al lia memoro, ĉar Alfred Roux instruis Esperanton en Les Sables d'Olonne almenaŭ ĝis 1936 (oni ne scias ĝis nun ekde kiam) antaû ol konatiĝi kun Odette Roux, ankaŭ instruistino kaj rezistantino, kiu fariĝis urbestrino de Les Sables d'Olonne post la Liberiĝo.

Mankas precizaj kaj detalaj informoj pri la Esperanto-aktivado de Alfred Roux. Laŭ Odette, li havis tridekon da korespondantoj per Esperanto tra la mondo. Kiel liberpensulo, aktivulo sine de la pedagogia movado Freinet kaj de la komunista partio, povas esti, ke ekzistas nun personoj, veteranoj, kiuj konis lin, kiuj povus sciigi, ĉu ili rilatis kun li, ĉu ekzistas leteroj aŭ poŝtkartoj de li, artikoloj de li aŭ kiuj mencias lin. Povas esti interese scii, ĉu lia nomo aperas en la jarlibro de SAT, pli verŝajne inter 1930 kaj 1936, aŭ ĉu li aktivis en IPE aŭ alia samtendenca organizaĵo franca aŭ internacia post la skismo de 1932. Eĉ unuavide malgravaj informoj povas utili, ĉar ili povas liveri spuretojn por pli profinda serĉado.

Bonvena estos ĉiu informo kaj diskonigo de tiu alvoko apud veteranoj de la Esperanto-mondo, de la libera penso, memorantaj pri la Popola Fronto, la Rezistado, ktp. Tiuj informoj estos interesaj ankaŭ por Odette Roux (baldaû 96-jara), sed ankaŭ ŝia filino Line Roux-Calviera, kaj Fanny Proust, kiu verkis du librojn pri Odette Roux kaj preparas nun plian pri Alfred Roux.

Foto-albumo kun ligiloj.